2objektiv/a PV

objektiva

1.
Bazita sur senpartia esploro, sendependa de individuaj plaĉoj; malsubjektiva: tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato [1]; ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte signifaj [2]; mi dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo nur de l’ objektivaj kaŭzoj Metrop ; ni volas esti science objektivaj [3]; tiuj malfacilaĵoj fariĝas objektivaj obstakloj [4]; por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la menciitaj faktoj havas unuarangan signifon [5]; mi en mia priskribo ĉiam klopodis persisti al la severe objektivaj faktoj [6]; ŝia abomeninda objektiva certeco min ekstreme kolerigis [7]. ANT:subjektiva1
2.
FIL Efektive ekzistanta ekster la penso: Kant neas la objektivan realecon de niaj ideoj. SIN:efektiva, reala, vera1
HOM:objektivo
angle:
 objective
beloruse:
 аб'яктыўны
ĉeĥe:
 nepředpojatý, nestranný, objektivní, věcný
france:
 objectif, objective
germane:
 objektiv
greke:
 αντικειμενικός
hispane:
 objetivo
hungare:
 objektív, tárgyilagos
indonezie:
 objektif
katalune:
 objectiu
nederlande:
 objectief
pole:
 obiektywny, rzeczowy, przedmiotowy
portugale:
 obje(c)tivo
rumane:
 obiectiv, adevărat, subiect
ruse:
 объективный
slovake:
 nestranný, objektívny, vecný
svede:
 objektiv
ukraine:
 об’єктивний

objektiveco

Karaktero de io objektiva: li demandis kun objektiveco preskaŭ kortuŝa, al kiu […] humileco ne mankis [8]; [tion] ŝi diris per la sama indiferenta objektiveco, krom kiu alian mi ne aŭdis ĉi tie [9]; tiun penson li nepre forpuŝu, se li volas ne fuŝi la objektivecon necesan [10].
angle:
 objectivity
beloruse:
 аб'яктыўнасьць
ĉeĥe:
 nepodjatost, nepředpojatost, nestrannost, nezaujatost, objektivita, objektivnost, věcnost
france:
 objectivité
germane:
 Objektivität
greke:
 αντικειμενικότητα
hispane:
 objetividad
hungare:
 tárgyilagosság, objektivitás
indonezie:
 objektivitas
katalune:
 objectivitat
nederlande:
 objectiviteit
pole:
 obiektywność, bezstronność
portugale:
 obje(c)tividade
rumane:
 obiectivitate, imparțialitate
ruse:
 объективность
slovake:
 nestrannosť, objektívnosť, vecnosť (vlastnosť)
svede:
 objektivitet
ukraine:
 об’єктивність

administraj notoj