*kritik/i
*kritiki ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Ekzameni
la kvalitojn kaj mankojn de io, de verko ktp:
kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro
[1];
anstataŭ trankvile kritiki la aferon, [ili] komencis akran atakadon
kontraŭ ĝi
[2];
Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej
malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita
[3];
kritiki estas facile, fari malfacile
PrV
.
recenzi
- 2. ↝
- (komune)
Mallaŭdi:
tiu grumblemulo ĉiam kaj ĉion kritikas;
sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo
[4];
ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto
[5];
kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
PrV
.
ĝibo, lignero, makulo, trabo
1.
La Nova Testamento, Hebreoj 4:12
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
- angle:
- 1. to critique, criticize 2. to criticize
- beloruse:
- крытыкаваць
- ĉeĥe:
- hodnotit, kritizovat, posuzovat
- france:
- critiquer ~i estas facile, fari malfacile: la critique est facile, l'art est difficile
- germane:
- 1. kritisieren, prüfen, beurteilen, besprechen 2. kritisieren, tadeln, negativ beurteilen, ungünstig besprechen
- hispane:
- criticar
- hungare:
- bírál, kritizál
- nederlande:
- 1. beoordelen 2. bekritiseren
- pole:
- krytykować
- portugale:
- criticar
- rumane:
- critica
- ruse:
- критиковать
- slovake:
- kritizovať, podrobiť kritike, posúdiť
kritika
- 1.
- Ekzamena: kritika esploro; traduko, eldono kun kritikaj notoj; se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por […] EE ; bonege skribita kritika polemiko FK .
- 2.
- (komune) Mallaŭda: kritika intenco; li rigardis ŝin malame kaj kritike.
- 3. ↝
- (evitinde) Kriza: necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi [6]; tio estas ĉio, […] kion mi povas diri al vi en tiu sufiĉe kritika momento [7].
6.
komitatano Z:
Fieron sentu ni interne, 2014-10-13
7. Monato, CZAR: La fino de Vincent van Gogh, 2003
7. Monato, CZAR: La fino de Vincent van Gogh, 2003
- angle:
- 1. critical 2. critical, censorious
- beloruse:
- 1. крытычны 2. крытычны
- ĉeĥe:
- kritický
- france:
- 1. critique (adj.) 2. critique (adj.)
- germane:
- 1. kritisch, prüfend 2. kritisch, ungünstig, negativ
- hispane:
- 1. crítico 2. crítico
- hungare:
- 1. bíráló, kritikus, kritikai 2. bíráló, kritikus, kritikai
- nederlande:
- 1. kritisch 2. bekritiserend
- pole:
- krytyczny
- rumane:
- crucial, decisiv, critic
- ruse:
- 1. критический 2. критический
- slovake:
- 1. kritický 2. kritický
kritiko 
- 1.
- Ekzameno pri la bonaĵoj kaj malbonaĵoj iu afero, ekz. de verko: historia, filologia kritiko; senpartia trafa kritiko; kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili […] helpas al nia perfektiĝo [8].
- 2.
- (komune) Mallaŭdo, malaprobo pri la misoj de persono aŭ afero: el ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj VivZam ; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
8.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
- angle:
- 1. critique, criticism 2. criticism
- beloruse:
- крытыка
- ĉeĥe:
- kritika, posudek
- france:
- critique
- germane:
- 1. Kritik, Prüfung, Beurteilung, Besprechung 2. Kritik, Tadel, negative Beurteilung, ungünstige Besprechung
- hispane:
- crítica
- hungare:
- bírálat, kritika
- nederlande:
- 1. beoordeling, kritiek 2. kritiek
- pole:
- krytyka
- rumane:
- critică
- ruse:
- критика
- slovake:
- kritika, posudok
kritikaĉi
(tr)
- Insiste, malice kritiki, ĉiam emfazante samajn misojn: mi kredis la aforismon: iru vian vojon kaj lasu al aliaj kritikaĉi [9]; [ili] kritikaĉas la lingvon kaj blasfemas kontraŭ ĝi [10].
9.
Wang Chongfang: Mia revo ĉe la sojlo de la 1a jarcento, Penseo,
numero 101a, 2000-03
10. Esperanto kaj Socia Movado
10. Esperanto kaj Socia Movado
- angle:
- to censure, disparage
- france:
- dénigrer, déprécier, détracter
- germane:
- schmähen, mäkeln, verreißen, auf etwas herumhacken
- nederlande:
- bekritiseren
- pole:
- krytykować podle
- rumane:
- critică în mod josnic
kritikema
- Volonte kritikanta, trovanta temojn por kritiko: Kalocsay kiel ĉefredaktoro de Literatura Mondo iniciatis la kritikeman recenzon [11]; la specialaj bierspecoj ĝuas restariĝon sub influo de la pli kritikema konsumanto [12]; ĵurnalistaro estas kritikema pri ĉio [13].
11.
C. kaj A. Gacond:
Juan Régulo-Pérez kaj Kálmán Kalocsay, radioprelego, 1971-12-01 kaj 04
12. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
13. Monato, Hori Jasuo: Retaksante la buĝeton, 2010
12. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
13. Monato, Hori Jasuo: Retaksante la buĝeton, 2010
- angle:
- critical, analytical
- ĉeĥe:
- kritický, posuzovačný
- france:
- caustique (critique), critique (adj.)
- germane:
- mäkelig, kritikwütig
- pole:
- krytyczny
- rumane:
- crucial, decisiv, critic
- slovake:
- kritický, posudzovačný
kritikisto 
- Homo, kiu publike kritikas, sciigas sian opinion pri verkoj: kompetenta, severa, justa kritikisto; „tion mi povus esprimi pli bone!“ pensis la granda kritikisto [14]; por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi […] estas tute senmerita kaj ne konata DL .
- angle:
- critic
- beloruse:
- крытык
- ĉeĥe:
- kritik
- france:
- critique (personne)
- germane:
- Kritiker
- nederlande:
- recensent, criticus
- pole:
- krytyk
- rumane:
- critic
- ruse:
- критик
- slovake:
- kritik
memkritiko
- Mallaŭdo de si mem, agnosko de propraj misoj kaj misagoj: mi ne povas ĉesi miri pri la nesuperebla aroganteco de kelkaj nord-amerikanoj kaj ilia ŝajne nula kapablo pri memkritiko [15]; memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio [16]; antaŭ ĉio necesas memkritiko de la koncernatoj [17].
15.
Monato, Hektor Alos i Font: Ĉu kompatindaj irakanoj?, 2004
16. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
17. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko, 2012
16. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
17. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko, 2012
- angle:
- self-criticism
- ĉeĥe:
- sebekritika
- france:
- autocritique
- germane:
- Selbstkritik
- hispane:
- autocrítica
- hungare:
- önkritika
- nederlande:
- zelfkritiek
- pole:
- samokrytyka
- rumane:
- autocritică
- slovake:
- sebakritika