*kriz/o PV
*krizo
↝ 
- 1.
- Grava danĝera fazo, decidiga momento en iu afero: politika, financa, komerca krizo; la homaro spertas nun gravan moralan krizon; ĵus mi malfermis butikon ĉe angulo de la stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de la Granda Krizo [1]; pro ekonomia krizo en la jaro 1873 la linio estis finkonstruita nur en 1897 [2]; la bombado fare de NATO-aviadiloj dum la Kosovo-krizo en 1999 [3].
- 2. ↝
Grava fazo de malsano, kiu estas decidiga por ŝanĝiĝo en bonon aŭ malbonon: la krizoj [de epilepsio] tre varias laŭ la homoj, kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj [4].
ikto
kulmino2
Rim.:Krizo ne nepre venas subite, kiel ikto.
1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko
2. Monato, AŬSTRIO: Etŝpuraj spuroj
3. Monato, Evgeni GEORGIEV: Pliigita aktivado de LUKoil
4. Vikipedio, Epilepsio
2. Monato, AŬSTRIO: Etŝpuraj spuroj
3. Monato, Evgeni GEORGIEV: Pliigita aktivado de LUKoil
4. Vikipedio, Epilepsio
- angle:
- crisis, emergency, critical situation
- beloruse:
- крызыс
- ĉeĥe:
- kritické období, krize
- france:
- crise
- germane:
- Krise, gefährliche Lage
- hispane:
- crisis
- hungare:
- válság, krízis
- nederlande:
- crisis, noodsituatie
- perse:
- بحران
- pole:
- kryzys, przesilenie
- portugale:
- crise
- rumane:
- criză
- ruse:
- кризис, перелом
- slovake:
- kríza
- svede:
- kris
kriza ↝
- Spertanta krizon: kriza epoko; en la nuna kriza momento, kiam nia patrujo bezonas ĉiujn siajn fortojn [...] [5]; okazas kriza redukto de elspezoj por la sociala sekurigo, sanprotektado kaj lerneja sistemo [6]; ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin [7].
5.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. Monato, MONDAJ FINANCOJ: Post la kunsido de financistoj en Prago
7. Monato, Roland ROTSAERT: PETROLO: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
6. Monato, MONDAJ FINANCOJ: Post la kunsido de financistoj en Prago
7. Monato, Roland ROTSAERT: PETROLO: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
- beloruse:
- крызысны
- france:
- critique (de crise), en crise
- hungare:
- válságkorszak, kríziskorszak
- nederlande:
- crisis-
- perse:
- بحرانی
- pole:
- kryzysowy, przełomowy
- rumane:
- critic
- ruse:
- кризисный, критический, переломный
krizi
(ntr)
- Esti en kriza situacio: la afero pli kaj pli kriziĝas; la vidvo tiam krie krizas, valorajn bubojn ronde ĉizas [8].
8.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Imite rimite laŭ Julio Baghy. LA VIDVOHOMO MEDITAS
- angle:
- be in critical condition
- beloruse:
- быць у крызыснай сытуацыі, перажываць крызыс
- ĉeĥe:
- být v krizi, procházet krizí
- france:
- être en crise
- germane:
- kriseln, in einer gefährlichen Lage sein
- hispane:
- estar en crisis
- hungare:
- válságban van, krízisben van
- nederlande:
- in crisis zijn
- perse:
- بحرانی بودن
- pole:
- być w kryzysie, przechodzić kryzys
- rumane:
- să fie în criză, trece criza
- ruse:
- быть в кризисе
- slovake:
- byť v kríze, v kritickej situácii
- svede:
- krisa