3recenz/i JED

recenzi

(tr)
Fari en publikaĵo mallongan kritikan raporton pri iu verko, spektaĵo, ludo, montrante kvalitojn kaj mankojn: Böök, kiu pli frue recenzis liajn verkojn sufiĉe bonvole, subite mortigis romanon, pri kiu Berger havis grandan esperon [1]; la recenzata libro aperis origine en la itala [2]; nia ĉefkuiristino […] mem testi[s] la diversajn receptojn […], ideale, iu ajn, kiu kompilas aŭ recenzas libron pri la kuirarto, devus sekvi la laŭdindan principon de Maria [3]; unu recenzanto de Monato rifuzis recenzi la diskojn [4]. VD:kritiki1, pridiskuti, revizii2
1. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Tombeja Arabesko
2. Boris Kolker: Ĉu la perfekta lingvo troveblas? (Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo), Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 22a
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Manĝu por sano, samideano!, 2003
4. Monato, pp: Rava aŭ ruba Ralph?, 2005
angle:
review
beloruse:
рэцэнзаваць
ĉeĥe:
posuzovat, recenzovat
france:
faire la critique de, critiquer (un ouvrage)
germane:
rezensieren, besprechen ~anto: Rezensent.
hispane:
reseñar, escribir una crítica
hungare:
ismertet (pl. könyvet, filmet), kritikát ír
japane:
批評する [ひひょうする], 論評する [ろんぴょうする]
nederlande:
recenseren, bespreken
pole:
recenzować
ruse:
рецензировать
slovake:
posudzovať, recenzovať
ukraine:
рецензувати

recenzo

Kritika raporteto pri verko, spektaĵo: recenzo pri la verko Rimportretoj de K. Kalocsay [5]; ĉi tie la aŭtoroj eraras, evidente, ne vidinte la spektaklon mem, kaj juĝante nur laŭ recenzo [6]; mi ĝis nun neniam reagis al recenzo, sed mi pli profitis, mi kredas, de kritikoj ol de laŭdoj [7]. VD:kritiko1
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Forgesita Rimportreto
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VIII. Ŝtupoj al idealo
7. Trevor Steele: Paranoja reago (1), Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 4a
angle:
review
beloruse:
рэцэнзія
ĉeĥe:
posudek, recenze
france:
critique (article critique)
germane:
Rezension, Besprechung
hispane:
reseña, crítica (de una publicación o espectáculo)
hungare:
kritika, recenzió
japane:
書評 [しょひょう], 批評 [ひひょう], 論評 [ろんぴょう]
nederlande:
recensie
pole:
recenzja
ruse:
рецензия
slovake:
posudok, recenzia
ukraine:
рецензія

recenzisto

Homo, kiu legas, spektas, aŭskultas novajn publikaĵojn kaj raportadas pri ili: Tre konata recenzisto ⫽ Skribis foje en recenzon ⫽ Saĝan frazon, kies sencon ⫽ Fuŝkripligis la presisto [8]; eble, kiel konjektis unu recenzisto, la unua ĉapitro estas tute fikcia [9].
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Alia Epigramo
9. Donald Broadribb: „Fikciaj“ epizodoj el eble nefikcia vivo, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 20a
angle:
reviewer
beloruse:
рэцэнзэнт
ĉeĥe:
recenzent
france:
critique littéraire
germane:
Rezensent
hispane:
crítico (de publicaciones o espectáculos)
hungare:
kritikus
japane:
批評家 [ひひょうか], 書評家 [しょひょうか]
nederlande:
recensent, criticus
pole:
recenzent
ruse:
рецензент
slovake:
recenzent
ukraine:
рецензент

administraj notoj