3revizi/i JED , reviz/i PVEF

revizii, revizi

(tr)
1.
Observi, kontroli kaj eventuale priserĉi (dogane, police ktp) homojn, komercaĵojn ktp: kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead [1]; matene li estis sude de Pi-Bast, por revizii la nutraĵon [2]; alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion [3]; revizii unu post alia ĉiujn domojn QuV ; mi enpaŝis la ŝipeton, ankoraŭ unufoje mi detale ĉion reviziis, poste rekomendinte mian animon al Dio, mi ekfunkciigis la motoron VaK ; surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado [4]. VD:ekzameni1, inspekti, superrigardi2
2.
Ekzameni verkon, agadon, pensmanieron por fari ŝanĝojn, se necese: la tuta Malnova Testamento, reviziita de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926 EeP ; la Statuto de Internacia Esperanto-Ligo de 1936, reviziita en julio 1940 EeP ; Zamenhof devis iom revizii siajn pensojn pri la neŭtraliga funkcio de unu lingvo kaj unu religio, ekkomprenante ke unu el la ĉefaj obstakloj al monda paco estas la kulto al ekstrema naciismo EeP . VD:korekti, redakti, retuŝi
3.
JUR Reekzameni antaŭan juĝon pri formalaj mankoj, post plendo de unu el la partioj: la esplora juĝisto tuj prezentis raporton al la plej alta juĝisto, kiu revizis la aferon [5]. VD:amendi, apelacii
angle:
2. 3 revise 3. casser
beloruse:
1. правяраць, даглядаць, інспэктаваць 2. рэвізіяваць, правяраць
ĉeĥe:
přezkoumat, revidovat
france:
1. inspecter 2. 3 réviser 3. casser
germane:
1. inspizieren, prüfen 2. durchsehen, 3 revidieren, überarbeiten 3. revidieren
hispane:
revisar
hungare:
1. átvizsgál, ellenőriz 2. felülvizsgál, revideál
japane:
検査する [けんさする], 再検討する [さいけんとうする], 見直す [みなおす], 修正する [しゅうせいする], 校正する [こうせいする], 校訂する [こうていする], 校閲する [こうえつする], 再審する [さいしんする], 保守点検する [ほしゅてんけんする]
nederlande:
1. inspecteren, nakijken 2. herzien, controleren
pole:
3rewidować
portugale:
1. revisar
ruse:
1. проверять, инспектировать, досматривать 2. пересмотреть, проверить, ревизовать
slovake:
podrobiť revízii, zrevidovať
ukraine:
ревізувати, перевіряти, переглядати

revizio

1.
Ekzamenado de io, por ĝin sekve modifi, reformi: sur la ŝoseoj staras la armeo, kaj […] faras revizion de ĉiu ŝipo, veturanta sur Nilo [6]; mi decidis subteni la movadon por revizio de la Ĉarto en 1955 [7];
2.
JUR Reekzameno de antaŭa juĝafero pri formalaj mankoj: la dua Forumo de la Esperanta Civito decidis apogi la klopodojn por la revizio de la proceso kiu kondamnis je mortopuno N. I. Sequoyah [8].
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
7. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 54a, p. 121a
8. HeKo: Amnestio Internacia pledos por Sequoyah?, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 11(61)
angle:
1. revision 2. cassation
beloruse:
1. рэвізія, перагляд
france:
1. révision (contrôle) 2. cassation
germane:
1. Kontrolle, Revision 2. Revision
hispane:
1. revisión
hungare:
1. átvizsgálás, felülvizsgálat, revízió
japane:
検査 [けんさ], 再検討 [さいけんとう], 見直し [みなおし], 修正 [しゅうせい], 校正 [こうせい], 校訂 [こうてい], 校閲 [こうえつ], 再審 [さいしん], 保守点検 [ほしゅてんけん]
nederlande:
1. het herzien
ruse:
1. ревизия, пересмотр
ukraine:
ревізія, перегляд

administraj notoj

pri ~i, ~i 2.:
 Propono de pli klara difino:
        Reekzameni verkon, rekonsideri agadon, pensmanieron kaj fari necesajn ŝanĝojn.