*konsider/i PV

*konsideri

(tr)
1.
Ekzameni objekton aŭ ideon laŭ unu aŭ pluraj vidpunktoj: la faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris […] [1]; estas necese plene konsideri la tutan aferon kaj se eble, havi planon pretan [2]; kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon Marta ; Zalmuna freneze laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj, kiujn havos ŝia senespera ago [3]; li tute ne konsideris, ke lia juĝo povas esti erara kaj maljusta [4]; [li] konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino [5]; malpli esperu, pli konsideru PrV ! SIN:pripensiVD:kontempli, mediti, rigardi, taksi1
2.
Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago: [ili] konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo [6]; mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj Marta ; se oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poŝtaj aferoj [7]; konsiderante (vd konsidere al) la fakton, ke [8]; oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo [9]; konsideri personojn (kaj ne nur pravecon de la partioj) ĉe juĝado estas nebone [10]. VD:ŝati
3.
Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi4 kiel; opinii, taksi: vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla [11]; kaproviroj, faŭnoj, satirusoj […], mi konsideris ti[uj]n kiel fabelojn [12]; ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon [13]; en tiaj kondiĉoj ni devas konsideri lian morton kiel kredeblan [14]; [ŝi] konsideradis tiun ĉi ringon […] kiel ringon de fianĉiĝo [15]. VD:kalkuli, preni5
afrikanse:
oorweeg
albane:
konsiderojnë
amhare:
የሚለውን ከግምት ያስገቡ
angle:
consider, regard, to consider
arabe:
النظر
armene:
համարում
azerbajĝane:
hesab
beloruse:
1. разглядаць, вывучаць 2. улічваць, браць пад увагу 3. уважаць (за…)
bengale:
বিবেচনা করা
birme:
စဉ်းစားပါ
bosne:
razmotriti
ĉeĥe:
brát v úvahu, brát v úvahu, dbát na ..., kalkulovat s ..., uvážit, vzít zřetel
dane:
overveje
estone:
kaaluda
eŭske:
kontuan hartu
filipine:
isaalang-alang
france:
considérer, estimer
galege:
considerar
germane:
berücksichtigen, erwägen, sich überlegen, beherzigen 1. betrachten, erwägen 2. beherzigen, berücksichtigen 3. betrachten als, ansehen als, halten für
guĝarate:
ધ્યાનમાં
haitie:
konsidere
haŭse:
duba
hinde:
विचार करना
hispane:
considerar, estimar
igbe:
tụlee
irlande:
a mheas
islande:
íhuga
japane:
考える
jave:
nimbang
jide:
באַטראַכטן
jorube:
ro
kanare:
ಪರಿಗಣಿಸಲು
kartvele:
განიხილოს
kazaĥe:
қарау
kimre:
ystyried
kirgize:
кароо
kmere:
ពិចារណា
koree:
고려
korsike:
cunziddirati
kose:
ingqalelo
kroate:
razmotriti
kurde:
dîtin
latine:
considerate
latve:
apsvērt
laŭe:
ພິຈາລະນາ
litove:
apsvarstyti
makedone:
сметаат
malagase:
diniho
malaje:
mempertimbangkan
malajalame:
പരിഗണിക്കുക
malte:
jikkunsidraw
maorie:
whakaaro
marate:
विचार
monge:
xav txog
mongole:
авч үзэх
nederlande:
1. beschouwen 2. overwegen 3. beschouwen
nepale:
विचार
njanĝe:
tione
okcidentfrise:
beskôgje
panĝabe:
ਤੇ ਵਿਚਾਰ
paŝtue:
په پام کې
pole:
1. rozważać, zastanawiać się 2. uwzględniać, brać pod uwagę 3. uważać za
portugale:
considerar, refletir, reputarr, encarar, atentar, ter em vista
ruande:
tekereza
ruse:
учесть, учитывать, принять во внимание, рассматривать (как что-л.)
samoe:
mafaufau
sinde:
غور
sinhale:
සලකා
skotgaele:
beachdaichidh
slovake:
brať do úvahy, považovať, uvážiť
slovene:
menijo,
somale:
tixgelin
ŝone:
funga
sote:
nahana ka
sunde:
nimbangkeun
svahile:
kufikiria
svede:
1. betrakta 2. överväga 3. anse
taĝike:
баррасӣ
taje:
พิจารณา, ไตร่ตรอง
tamile:
கருத்தில்
tatare:
карагыз
telugue:
పరిగణలోకి
ukraine:
розглядати
urdue:
غور
uzbeke:
tushunmoq
vjetname:
xem xét
volapuke:
konsidön
zulue:
cabangela

konsidero, konsiderado

1.
Funda esploro de iu ideo: tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro [16]; post mallonga konsidero ŝajnis al li, ke […] [17]; post sekunda konsidero ŝi aldonis kun serioza mieno […] [18]; li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se […] [19]; longa konsidero savas de sufero PrV .
2.
Speciala atento al ia motivo de ago: [tiu regulo estas] specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj [20]; vidvino post oficisto, ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn Marta ; gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj [21]; li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn [22].
angle:
consideration, reflection
beloruse:
разгляд, улічваньне
ĉeĥe:
deliberace, rozmýšlení, uvažování
france:
considération, estimation, évaluation
germane:
Erwägung, Betrachtung, Überlegung, Abhandlung, Gedankenspiel 2. Gesichtspunkt, Betrachtungsweise
hispane:
consideración
nederlande:
1. overweging 2. beschouwing
pole:
zastanowienie się, wgląd
ruse:
рассмотрение, соображение, учитывание
slovake:
uvažovanie
volapuke:
konsid

konsideremaB

Serioza kaj pripensema.
angle:
considerate, reflective, thoughtful
beloruse:
разважлівы, разважны, удумлівы, удумны
ĉeĥe:
uvážlivý
france:
raisonnable (personne), réfléchi (personne)
germane:
nachdenklich, besonnen, umsichtig, überlegt
hispane:
razonable (persona), reflexivo (persona)
nederlande:
bedachtzaam
pole:
rozważny
ruse:
серьёзный, вдумчивый
slovake:
uvážlivý

konsiderinda

1.
Kiun indas konsideri, ne preteratenti: konsiderindaj demandoj [23]; oni ankaŭ malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinde granda [24]; la de vi dirita estas ekster konsiderindeco [25].
2.
Kiun indas konsideri kiel ...:: la espero, ke oni malkovros aliajn dokumentojn, estis nun konsiderinda kiel ĥimeraĵo [26]; la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo [27].
beloruse:
варты разгляду
france:
considérable
germane:
beachtenswert, bedenkenswert, eine Erwägung wert
hispane:
digno de tener en consideración, considerable

konsidere al, konsidere ...-n

(prepoziciaĵo)
Rigarde al, vidalvide al: konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis […] la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj Marta ; li fakte kondukis min al iu […], kiu, konsidere al la persono de Zemoki, akceptis min tre afable [28].
beloruse:
у дачыненьні да…, што да…
france:
en considération de, eu égard à
germane:
unter dem Gesichtspunkt, dass, unter Beachtung von
hispane:
en consideración a

senkonsidera

Nezorgema, facilanima: ĵetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita [29]; la komandanto sin ĵetis senkonsidere en seĝon [30]. VD:malkaŝa, nepripensita, senĝena3
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
30. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
beloruse:
неразважлівы, легкадумны
france:
inconsidéré, irréfléchi
germane:
unbedacht
hispane:
desconsiderado, irreflexivo

senkonsidere al

(prepoziciaĵo)
Ne konsiderante, indiferente al, senrespekte al: tute senkonsidere al la demando ĉu […] [31]; tiel […] la pronomo li personigas la homecon en opozicio al la nehomeco senkonsidere al la sekso [32].
beloruse:
ня ўлічваючы…, не зважаючы на…, не зьвяртаючы ўвагі на…
france:
sans tenir compte de
germane:
unabhängig von, ungeachtet, außer Acht lassend
hispane:
sin tener en cuenta a, sin reparar en
pole:
bez względnu na, niezależnie od, mimo

administraj notoj

~ema: Mankas verkindiko en fonto.