*pren/i PV

*preni

(tr)
1.
Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin: mi prenis broson kaj purigis la veston [1]; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo [2]; la princino prenis la ranon per du fingroj, portis ĝin supren [3]; mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon QuV ; Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj PatrojFiloj ; la malgranda knabino prenis lin je la kolo [4]; ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de „fokstroto“ Metrop ; [li] prenis la leteron el la manoj de la senditoj [5]; preni sian mantelon [6]; ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj Marta ; [ŝi] prenis la infanon sur siaj genuoj ChL ; la sakon kun mono li prenis kun si [7]; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas PrV .
2.
Perforte ekokupi, ekposedi: [ili] sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin [8]; komencu posedpreni lian landon [9]; venkopreni urbon [10]; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis (reprenis), la nomo de la Eternulo estu benata [11]; oni ja prenos vian litaĵon de sub vi [12]; savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi [13]; Robinson penis preni sian „malnovan“ lokon ĉe ŝia flanko TAA ; li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partopreni1s la ferdek-ludojn, sed ne havis grandan sukceson KKl . VD:kapti, rabi, ŝteli
3.
Havigi al si; provizi1 sin per io; uzi ion: prenu mem akvon, se vi volas trinki [14]; li prenis al si edzinon [15]; [li] luprenis apartamenton ChL ; oni enkondukis nin, por […] preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj [16]; preni banon QuV ; preni kafeton en la aviadilo MD11 ; oni prenas ordinare la purajn radikojn [17]; plej bone estos, se mi prenos droŝkon [18]! mi devis preni buson por veturi ĝis la hejmo Kon11 ; li […] per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento HsT ; iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon [19]; se iu estas virta […li] ne prenas troprofiton [20]; Mentezufis prenis indiferentan mienon [21]; malgrandaj knaboj dume prenas al si la liberecon viziti siajn patrinojn en la virina apartaĵo RBa ; tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino [22]. VD:akiri, ĉerpi, elekti
4.
Akcepti, ricevi: prenu mian instruon, kaj ne arĝenton [23]; fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton [24]; ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon (akompanigi ŝin kun vi) [25]? preni sur sin (sin ŝarĝi per) la klopodojn de vojaĝo [26]; kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron [27]; ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon InfanTorent2 ; la elektitoj […] komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur sin [28]; oni prenas avide, oni redonas malrapide PrV . SIN:alpreniVD:ĉerpi
5.
Iel rilati al iu aŭ io; konsideri iun aŭ ion de ia vidpunkto: tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron […], povas preni la aferon kun ia malestima malŝato FK ; neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio ChB ; mi prenis vin por iu pli merita Hamlet ; mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas [29]; Angeliko, kiun li prenas por (intermiksas kun) Klaŭdino GDn . VD:kompreni
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:14
6. La Nova Testamento, Mateo 24:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:20
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:31
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 32:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:21
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:27
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:11
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:1
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:18
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:10
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 18:8
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:10
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:34
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:7
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
afrikanse:
neem
albane:
marrë
amhare:
ውሰድ
angle:
take
arabe:
أخذ
armene:
վերցնել
azerbajĝane:
almaq
bengale:
গ্রহণ করা
birme:
ယူ
bosne:
uzeti
ĉeĥe:
brát, dobýt, obsadit, přijmout, vzít, zabrat, zaujmout
ĉine:
服用 [fúyòng], 以 [yǐ], 拏 [ná], 拿 [ná], 挐 [ná], 捕 [bǔ], 採取 [cǎiqǔ], 采取 [cǎiqǔ], 接下來 [jiēxiàlái], 接下来 [jiēxiàlái], 摘 [zhāi], 撷取 [xiéqǔ], 擷取 [xiéqǔ]
dane:
tage
estone:
võtta
eŭske:
hartu
filipine:
kumuha
france:
prendre
galege:
tomar
germane:
1. nehmen, fassen, packen, ergreifen 2. einnehmen, besetzen 3. nehmen, an sich nehmen, zu sich nehmen, einnehmen 4. annehmen, mitnehmen, übernehmen ~i sur sin: auf sich nehmen. 5. nehmen, aufnehmen, verstehen als, halten für
guĝarate:
લો
haitie:
pran
haŭse:
kai
hinde:
लेना
hispane:
coger (con la mano), tomar, prender
hungare:
1. fog, vesz 2. megvesz (elfoglal), elfoglal 3. vesz (magának), felvesz 4. fogad (elfogad), elfogad 5. vesz (vél)
igbe:
nara
irlande:
ghlacadh
islande:
taka
japane:
取る [とる]
jave:
njupuk
jide:
נעמען
jorube:
ya
kanare:
ತೆಗೆದುಕೊಳ್ಳಲು
kartvele:
მიიღოს
kazaĥe:
қабылдау
kimre:
cymryd
kirgize:
кабыл алуу
kmere:
យក
koree:
소요
korsike:
piglià
kose:
thabatha
kroate:
potrajati
kurde:
wergirtin
latine:
accipe
latve:
ņemt
laŭe:
ໃຊ້ເວລາ
litove:
imti
makedone:
се
malagase:
handray
malaje:
mengambil
malajalame:
എടുക്കുക
malte:
tieħu
maorie:
tango
marate:
घ्या
monge:
noj
mongole:
барих
nederlande:
nemen, pakken
nepale:
ले
njanĝe:
kutenga
okcidentfrise:
nimme
panĝabe:
ਲੈ
paŝtue:
واخلي
pole:
brać, imać (brać), łapać, przyjmować, wziąć, zabierać
portugale:
pegar, tomar, tirar
ruande:
fata
rumane:
lua, primi
ruse:
брать, взять 5. принимать (за кого-л.), воспринимать
samoe:
tago
sinde:
وٺي
sinhale:
ගත
skotgaele:
ghabhail
slovake:
dobyť, vziať si ako korisť
slovene:
sprejmejo
somale:
qaadato
ŝone:
tora
sote:
nka
sunde:
nyokot
svahile:
kuchukua
taĝike:
мегирад
taje:
หยิบ, เอา, เอาไป
tamile:
எடுத்து
tatare:
алыгыз
telugue:
పడుతుంది
tibete:
ཟིན་
tokipone:
jo
ukraine:
приймати
urdue:
لے
uzbeke:
olmoq
vjetname:
zulue:
kuthathe

*preno [30]

1.
Ago preni: de la famo pri la preno de Babel ektremos la tero [31]; la grizan katinon […] li kelkafoje trenis […] je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ […] pakaĵo HsT ; post preno de la refreŝigaĵoj la vizitantoj […] eniris Iŝtar ; ŝi malmole ekprenis lian nukon kaj arde premis lin al si, kiam ŝia preno inertiĝis, li leviĝis VRA ; ekvilibro el dono kaj preno [32].
2.
Io prenita: preneto (pinĉaĵo) da flartabako [33]; preneto da tabako; ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis […] pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin [34]; la lanĉinto, surprize por ĉiuj, maltrafis […] – perdita preno! – blekegis la kato MkM ; SPO pro karta preno perdiĝis bieno PrV .
angle:
karta ~o: trick (cards).
ĉeĥe:
braní, kořist, odnětí, zmocnění, zábor, úlovek
france:
prise
germane:
1. Nehmen, Einnahme, Griff 2. Fang ~eto: Prise. karta ~o: Stich (Kartenspiel).
hispane:
cogedura (acción de coger)
hungare:
1. megvétel (elfoglalás) 2. csipet
japane:
取上げ [とりあげ], 採取 [さいしゅ], 入手 [にゅうしゅ], 獲得 [かくとく]
nederlande:
greep, inname
pole:
1. wzięcie 2. bitka (wziątka)
rumane:
luare
ruse:
1. взятие
slovake:
obsadenie, vzatie, zmocnenie sa
ukraine:
узяття, узяте (у знач. ім.), взятка (у картах)

*prenilo [35]

Instrumento, kun du artikigitaj branĉoj, uzata por diversaj celoj, i.a. por eltiri najlojn: starigu […] lucernojn, […] ĝiaj preniloj (meĉtondiloj) kaj cindrujoj estu el pura oro [36]; en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo (vd fajroprenilo) prenis de la altaro [37]; ŝi malfermis la trian [skatolon k]iu enhavis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn pulvorojn ChL ; forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro HsT ; preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, […] li eltiris delikate la najletojn KPr ; strangforma ponardo, havanta lignan prenilon (tenilon) kaj tranĉanton ondolinian KPr ; pinĉprenilo. PRT:tenajloVD:pinĉilo (de krustuloj)
ĉine:
鉗板 [qiánbǎn], 钳板 [qiánbǎn], 叼紙牙 [diāozhǐyá], 叼纸牙 [diāozhǐyá], 夹紧器 [jiājǐnqì], 夾緊器 [jiājǐnqì]
france:
pinĉ~ilo: pince (outil).
germane:
Zange, Greifer pinĉ~ilo: Kneifzange.
hispane:
pinĉ~ilo: alicates (herramienta).
hungare:
pinĉ~ilo: fogó.
japane:
火ばし [ひばし], やっとこ, ピンセット
nederlande:
pinĉ~ilo: tang, nijptang.
pole:
cążki, cęgi, obcęgi, szczypce, uchwyt pinĉ~ilo: obcęgi.
rumane:
pinĉ~ilo: pensetă, clește.
ruse:
pinĉ~ilo: клещи, щипцы.
ukraine:
кліщі, пінцет і т.п.

alpreni

(tr)
1.
Preni4: ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn DL ; Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio [38]; neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio [39]; klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn Metrop ? li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo Iŝtar ; ŝia malgrasa vizaĝo alprenis eĉ pli malmolan aspekton ol ordinare Iŝtar ; la sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj […] estis io timiga QuV ; ni ne alprenis decidon sen antaŭe konsultiĝi Kon11 ; mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale Kandid .
2.
MATVD:bildigo, variablo.
38. La Nova Testamento, La agoj 18:26
39. La Nova Testamento, Hebreoj 5:4
angle:
2. assume (a value), take (a value)
ĉeĥe:
přibrat
ĉine:
領受 [lǐngshòu], 领受 [lǐngshòu], 悅納 [yuènà], 悦纳 [yuènà], 接收 [jiēshōu], 收納 [shōunà], 收纳 [shōunà], 料想 [liàoxiǎng], 假使 [jiǎshǐ], 怙 [hù], 盼 [pàn], 笑納 [xiàonà], 笑纳 [xiàonà], 收 [shōu], 当做 [dāngzuò], 當做 [dāngzuò], 採納 [cǎinà], 采纳 [cǎinà], 採用 [cǎiyòng], 采用 [cǎiyòng]
france:
2. prendre (une valeur)
germane:
1. annehmen 2. annehmen (einen Wert)
hispane:
2. aceptar (un valor), recibir (un valor)
hungare:
1. magához vesz 2. felvesz (értéket)
japane:
採用する [さいようする], 取り入れる [とりいれる]
pole:
2. przyjąć, dobierać, dobrać (nabrać czegoś), przejmować, przybierać, przyswajać
rumane:
2. accepta, adopta, accepta
ruse:
2. принимать (значение)
slovake:
pribrať
ukraine:
брати/узяти додатково, добирати, приймати (пропозицію і т.п.)

*ĉirkaŭpreni [40]

(tr)
Preni, ĉirkaŭigante per la manoj aŭ la brakoj: ame ĉirkaŭpreni iun; Esav kuris al [Jakob] renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin [41]; pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon [42]; via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo [43]; (figure) ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon [44]; (figure) nia movado ĉirkaŭprenas pli kaj pli vastajn sferojn. VD:ĉirkaŭbraki, enbrakigi
beloruse:
ахапіць, абняць
ĉine:
拥抱 [yōngbào], 擁抱 [yōngbào], 搂 [lǒu], 摟 [lǒu]
france:
embrasser (entourer), entourer, étreindre ĉirkaŭ~o: étreinte.
germane:
umarmen
hebree:
לחבק
hispane:
abrazar (rodear con las manos o los brazos) ĉirkaŭ~o: abrazo.
hungare:
megölel, körbefog, átfog
nederlande:
omvatten
pole:
garnąć (obejmować), ogarnąć
portugale:
abraçar
rumane:
îmbrățișa
ruse:
обхватить, обнять
tibete:
ཐམ་འཁྱུད་བྱེད་
ukraine:
обіймати, обнімати

depreni

(tr)
Preni ion de iu aŭ io: rapide ŝi deprenis sian kruĉon de la ŝultro [45]; ili deprenis de li lian veston [46]; Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo [47]; Faraono deprenis sian ringon de sia mano [48]; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj [49]; el via laboro nenio estos deprenata [50]; tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta FK ; mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton DL ; mia sinjoro deprenas de mi la administradon [51]. VD:demeti, detiri, forigi, subtrahi
ĉeĥe:
odebrat, odebírat, odečítat, sejmout, srazit, strhnout, sundat, ubrat, ubrat, ujmout
ĉine:
掀掉 [xiāndiào], 脫 [tuō], 脱 [tuō], 拿掉 [nádiào], 拿走 [názǒu], 去除 [qùchú], 取出 [qǔchū]
france:
enlever
germane:
abnehmen, ablegen
hispane:
quitar
hungare:
elvesz, kivesz, levesz
japane:
はずす, 脱ぐ [ぬぐ], 取り去る [とりさる], 差し引く [さしひく]
nederlande:
wegnemen
pole:
zdejmować, odebrać
rumane:
scădea, sustrage, scoate
ruse:
забрать, отобрать
slovake:
odobrať, sňať, vziať
taje:
เอามาจาก
ukraine:
відбирати, віднімати, вилучати, віднімати

elpreni

Preni el io: kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita [52]; li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro [53]; la servistino elprenis la cindron el la forno [54]; la juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj [55]; [li] vendis spilon [por] elpreni la sukon el melono [56]; suna vento elprenas el la atmosfero po ĉirkaŭ 100 gramojn en sekundo [57]; elpreni la monon de mia konto [58]; kiun konkludon oni elprenis el la tiu sperto [59]? VD:ekstrakti, elmeti1, eltiri, malplenigi, prezenti1
angle:
take out
ĉine:
取出 [qǔchū], 抽 [chōu], 摘取 [zhāiqǔ], 抽出 [chōuchū], 拿出 [náchū], 引出 [yǐnchū], 摘抄 [zhāicháo], 摘录 [zhāilù], 摘錄 [zhāilù], 梊 [dì]
germane:
entnehmen
japane:
取り出す [とりだす], 差し引く [さしひく]

forpreni

(tr)
Preni kaj forigi ion, senigante iun je ĝi: Abram forprenis sian tendon, kaj iris [60]; Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el [tio] akiris la tutan riĉecon. [61]; ĉia espero pri nia savo estis forprenita [62]; (figure) Aleĉjo […] ne forprenis la okulojn for de Marta Marta ; vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj [63]; [li] forprenas de maljunuloj la prudenton [64]; forprenu de mi la vivon, ĉar vi jam de mi forprenis la honoron DKM ; plaĉa venteto forprenis la troon da varmo ChB ; mi forprenis miajn ŝuojn por ne brui ChB ; Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj ChV ; la kofreto malfermiĝas facile, kaj mi forprenis kelkajn aferojn el ĝi ChV ; ŝi haltis por forpreni ŝtoneton el la ŝuo ChV ; Zamenhof deziris nur ian laŭleĝecon, kiu forprenus de li la ĉiam pli preman respondecon EeP ; Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis PrV . SUB:depreni, evikcii, rabi, ŝteli
ĉeĥe:
odebrat, odnést, pobrat, rozebrat, sebrat
ĉine:
拿走 [názǒu], 带走 [dàizǒu], 帶走 [dàizǒu], 夺去 [duóqù], 奪去 [duóqù]
france:
emporter
germane:
wegnehmen, entziehen, fortnehmen
hispane:
quitar y eliminar
japane:
取り去る [とりさる], 取除く [とりのぞく], 奪い取る [うばいとる], 奪い去る [うばいさる]
nederlande:
wegnemen
pole:
bić figurę, garnąć (zabrać), kasować, odbierać, usuwać, zagarnąć
rumane:
ridica, răpi, îndepărta
ruse:
отобрать
slovake:
odobrať, zbaviť
ukraine:
забирати

kunpreni

(tr)
Ironte preni kun si: kunprenu vian patron kaj venu [65]; la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo [66]; kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin [67]; ili iros arbaron, kunprenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone IK ; mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi Rob .
ĉeĥe:
vzít sebou
ĉine:
带走 [dàizǒu], 帶走 [dàizǒu], 携 [xié], 攜 [xié], 带上 [dàishàng], 帶上 [dàishàng]
france:
emporter
germane:
mitnehmen
hispane:
tomar con alguien
hungare:
magával visz
japane:
携行する [けいこうする], 携帯する [けいたいする], 連れて行く [つれていく], 同行する [どうこうする]
nederlande:
meenemen
pole:
zabierać (ze sobą)
rumane:
ia (cu tine)
ruse:
взять с собой
slovake:
vziať zo sebou
ukraine:
прихопити, брати/узяти з собою

neforprenebla

Kiu ne povas esti forprenita aŭ transdonita: li sciis bone […] ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto Marta ; laŭ la kristanoj, la prapeko estas neforprenebla parto de la homo; ludoj estas neforprenebla parto de homa vivo kaj lernado [68]. VD:esenca, nemalhavebla, nepra
angle:
imprescriptible, inalienable (right), integral (part)
ĉine:
不可分割 [bùkěfēngē], 自然权利 [zìránquánlì], 自然權利 [zìránquánlì]
france:
inaliénable
germane:
unveräußerlich, immanent
pole:
niezbywalny, nieusuwalny
rumane:
inalienabil, inamovibil
ruse:
неотъемлемый, неотторжимый, неотделимый

repreni

(tr)
Preni al si ion, kion oni antaŭe donis aŭ lasis: vian babilon vi jam ne povos repreni [69]; mi ne povas repreni la faron [70]; mi reprenos de li la komandon [71]; ne reprenu vian vorton [72]; ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson KPr ; ŝi reprenas sian liberecon kaj nin forlasas KPr ; [la] maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon KPr ; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV ; donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu PrV .
ĉeĥe:
odvolat, vzít zpět
ĉine:
收回 [shōuhuí], 取回 [qǔhuí], 拿回 [náhuí], 縮回 [suōhuí], 缩回 [suōhuí]
france:
reprendre
germane:
zurücknehmen
hispane:
recoger
hungare:
visszavesz
japane:
取り戻す [とりもどす], 引込める [ひこめる], 再び取る [ふたたびとる]
nederlande:
terugnemen
pole:
odbierać, odebrać, zabierać (z powrotem)
rumane:
ia (înapoi)
ruse:
вернуть (себе)
slovake:
odvolať, vziať späť
taje:
เอามาคืน, เอาคืน
ukraine:
відбирати, брати/узяти назад, знову брати/узяти

surpreni

(tr)
1.
Preni ion kaj surmeti: se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte HsT ; Johano surprenis sian banpantalonon InfanTorent2 ; ŝi surprenas sian ruĝan superveston kaj foriras KKr ; Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon Rsp .
2.
(figure) Ŝarĝiĝi, taskiĝi, preni respondecon pri: eble iuj el ili havas profesian sperton pri io, kaj povas surpreni plej kapablo-postulajn taskojn Kon11 ; la membroj ne plene pretas surpreni aktivajn respondecojn Kon11 ; surpreni la eldonadon kaj administradon [73]; vi eĉ ne komprenas la laboron, kiun vi surprenis [74].
73. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
74. -: Ĝusta logiko, La Ondo de Esperanto, 2003:11 (109)
ĉeĥe:
podejmout se, vzít na sebe
ĉine:
2. [dān], 擔 [dān], 荷 [hè]
france:
2. se charger (de), prendre sur soi
germane:
1. anziehen, anlegen (Kleidung) 2. auf sich nehmen, annehmen (Verantwortung)
pole:
podjąć
rumane:
ia-o, să-și asume
slovake:
vziať na seba
taje:
2. รับเอาไว้
ukraine:
брати на себе

transpreni

Preni de iu en propran posedon, respondecon, kontrolon: la germana imperia poŝto […] transprenas de la amerikaj oficistoj la sendaĵon [75]; tiu ĉi domo […] estis en preskaŭ sama stato kiel antaŭ tridek jaroj, kiam li transprenis ĝin de sia patro [76]; proponis Ajna, ke Alda transprenu la instruadon, […] ŝi havis alian manieron kaj alian temperamenton [77]; junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la programo [78]; liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ĉi ili estis heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Eŭropo [79]; en tiuj kluboj formiĝis multaj aktivuloj, kiuj poste transprenis respondecajn taskojn [80]. VD:adopti, akcepti1, heredi1, taskiĝiVD:atribui1, komisii, transcedi, transdoni, translasi
angle:
take over
ĉine:
接替 [jiētì], 接掌 [jiēzhǎng], 接任 [jiērèn], 接去 [jiēqù], 接办 [jiēbàn], 接辦 [jiēbàn], 負擔 [fùdān], 负担 [fùdān]
germane:
übernehmen
japane:
引き継ぐ [ひきつぐ], 受け継ぐ [うけつぐ]

fajroprenilo

Dubraka ilo por preni brulantan materialon: la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo [81]; la mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo [82].
angle:
fire tongs
ĉeĥe:
kleště na žhavé dřevo v krbu
france:
pince à feu
germane:
Feuerzange
hungare:
tűzfogó
japane:
火ばさみ [ひばさみ], 火ばし [ひばし]
katalune:
molls, tenalles
nederlande:
vuurtang
pole:
szczypce do węgli
ruse:
щипцы для углей
slovake:
pahrebový štipec
turke:
maşa
ukraine:
щипці для жару/вугілля

lupreni

(tr)
Lui:L sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo ChL ; post la milito estis tre malfacile lupreni lokon taŭgan por tiaj someraj aranĝoj EeP ; bubalo, kiun li luprenas de najbaro por plugado [83]; Usono […] decidis samtempe lupreni du komercajn ŝipojn por transporti milit-ekipaĵojn MD02 . VD:farmi, prunti
83. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
ĉeĥe:
brát do nájmu, najmout
ĉine:
租用 [zūyòng], 租借 [zūjiè], 賃 [lìn], 赁 [lìn], 租賃交易 [zūlìnjiāoyì], 租赁交易 [zūlìnjiāoyì], 僦 [jiù]
france:
louer (prendre en location)
germane:
mieten
hispane:
tomar en alquiler, arrendar
hungare:
bérel, bérbe vesz
nederlande:
huren
pole:
wynajmować (coś od kogoś)
rumane:
chirie (ceva de la cineva), sa inchiriezi (ceva de la cineva)
ruse:
брать внаём, брать напрокат, арендовать, снимать (помещение и т.п.)
slovake:
prenajať si, vziať do nájmu
taje:
เช่า
ukraine:
наймати, брати/взяти в оренду

administraj notoj

nefor~ebla: Mankas verkindiko en fonto.