inklud/i

inkludi

(tr)
1.
Inkluzivigi: ne ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en vortaroj[n] [1]; la misiistoj lastatempe volas inkludi eĉ la gardantojn en la rondon familian ‐ ĉu pro kristana amo, ĉu pro taktiko [2].
2.
(figure) Inkluzivi: estas ĝojige, ke ĉi tiu esperanta versio inkludas belajn ilustraĵojn de John Tenniel, kiu[j] aperis en la unua angla originalo [3]; la katalogo inkludas plurajn vortarojn de la iam malestimata skota lingvo [4]; „mondoparto“ estas geografia regiono kiu inkludas la apudajn insulojn: Eŭropo, Azio, Oceanio estas mondopartoj [5] .
1. Bernard Golden: Katamito: seksologia faktermino, Monato, jaro 1996a, numero 12a, p. 16a
2. Sten Johansson: Garantiulo, En: Denaska kongresano, ISBN 91-7303-070-0, p. 11a.
3. Garbhan Macaoidh: Inversigita mondoMonato
4. Monato, Garbhan Macaoidh: Opinio: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?
5. Sergio Pokrovskij: Internaciismo kaj purismo, La Ondo de Esperanto, 2000:10
angle:
 include
beloruse:
1. уключаць у сябе, утрымліваць
ĉeĥe:
 obsahovat, zahrnovat
france:
1. inclure (comporter), comporter (inclure), comprendre (inclure), contenir (inclure), renfermer (inclure)
germane:
1. einschließen, einbeziehen 2. einschließen, beinhalten, enthalten
hispane:
 incluir
hungare:
1. bevesz (vmi közé), belevesz, felvesz (vmibe)
nederlande:
1. insluiten 2. bevatten
portugale:
1. incluir, abranger, abarcar
ruse:
1. включать (в себя) 2. включать (во что-л.)
slovake:
 obsahovať, zahrnovať
ukraine:
 включати

administraj notoj