8subtrah/i PV Z

subtrahi

(tr)
[1]
MAT Celi, konante la sumon de du nombroj kaj unu el tiuj nombroj, trovi la alian: se ni subtrahas 3 de 8, ni ricevas 5. mi kalkulis 1616 diversajn librojn, eĉ se oni subtrahas ĉiujn lernolibrojn, terminarojn, pedagogiajn lemolibrojn […], ankoraŭ restas 1102 libroj LPl ; [ĉe difekto] oni subtrahus la cilindron de la salajro, kaj tiumaniere la kompanio ricevus novan cilindron MortulŜip ; [jen] senkapablo pri la elementa aritmetiko, kiam oni ne povas solvi eĉ la plej simplan subtrahadon VaK .
Rim.: En nefaka kunteksto oni povas diri „depreni“ anstataŭ „subtrahi“.
angle:
 subtract
beloruse:
 аднімаць, адымаць, адняць
ĉeĥe:
 odečítat, odčítat
france:
 retrancher (math.), soustraire (faire une soustraction)
germane:
 subtrahieren, abziehen
hispane:
 restar
hungare:
 kivon
itale:
 sottrarre (mat.)
katalune:
 sostreure, restar
nederlande:
 aftrekken
pole:
 odejmować
ruse:
 вычитать, вычесть
slovake:
 odčítať
ukraine:
 віднімати

subtraho

MAT
1.
PIV1 (elementa aritmetiko) La operacio subtrahi: `10-2=8` (legu: dek minus du estas ok).
2.
(en ringo) Operacio, per kiu al du elementoj oni asocias la sumon de la unua kaj de la kontraŭegalo de la dua.
VD:termo, diferenco, subtrahato.
angle:
 subtraction
beloruse:
 адніманьне, адыманьне
ĉeĥe:
 odčítání, rozdíl
france:
 soustraction
germane:
 Subtraktion
hispane:
 resta
hungare:
 kivonás
itale:
 sottrazione (mat.)
katalune:
 subtracció, resta
nederlande:
 aftrekking
pole:
 odejmowanie
ruse:
 вычитание
slovake:
 odčítanei, rozdiel
ukraine:
 віднімання

subtrahato

PIV1
MAT Nombro, kiun oni subtrahas de alia nombro; alidire: dua termo en subtraho.
Rim.: Vd rimarkon sub adiciato.
angle:
 subtrahend
beloruse:
 аднімнік, аднімаемае
ĉeĥe:
 menšenec
france:
 nombre à soustraire
germane:
 Subtrahend
hispane:
 sustraendo
hungare:
 kivonandó
itale:
 sottraendo
katalune:
 subtrahend
pole:
 odjemnik
ruse:
 вычитаемое
slovake:
 menšenec
ukraine:
 від’ємник

administraj notoj