*zorg/i
*zorgi ↝
(x)
- 1. ↝
-
Serioze direkti sian atenton kaj aktivecon al ies bono:
mi zorgas pri ŝi tiel kiel mi zorgas pri mi mem
[1];
pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu
patrino
PrV
;
zorgu pri vi kaj nenion pli
(vd nazo)
PrV
.
flegi, klopodi, prigardi, varti
- 2. ↝
-
Apliki sian atenton al io, por certigi ties bonan staton aŭ
funkciadon:
antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian
vicon
PrV
;
zorgu vian metion, kaj ne miksu vin en alian
PrV
;
zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian
PrV
;
faru vian aferon, Dio zorgos ceteron
PrV
;
la celo de nia gazeto estas zorgi pri la vastigado de la
lingvoZ
;
zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn
Hamlet
;
zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj
[2];
estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono
BdV
.
okupiĝi
- 3.
- Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni konsideras grava: la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin [3]; riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano PrV ; lingvoj naturaj […] tute ne bezonis zorgi pri facileco [4].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 42:16
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 42:16
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
- angle:
- care 2. care for, look after
- beloruse:
- 1. клапаціцца, апекавацца 2. даглядаць, дбаць 3. турбавацца, маркоціцца
- ĉeĥe:
- dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
- france:
- s'occuper de 3. se soucier de, se faire du souci
- germane:
- sich sorgen, sich kümmern
- hebree:
- לדאוג
- hispane:
- preocuparse
- hungare:
- ~u pri vi kaj nenion pli: törődj a magad dolgával 1. gondoskodik, törődik antaŭ ĉio ~u oficon, plezuro atendos sian vicon: először a munka, utána a szórakozás ~u vian metion, kaj ne miksu vin en alian: suszter, maradj a kaptafánál ~u vivon vian kaj lasu vivi alian: élni és élni hagyni faru vian aferon, Dio ~os ceteron: segíts magadon, Isten is megsegít 2. gondoskodik (intézkedik), intézkedik riĉa ~as pri ĉampano, malriĉa pri pano: gazdag akkor eszik, mikor akarja, szegény, mikor kaphatja 3. aggódik
- itale:
- badare, occuparsi, curare (aver cura), preoccuparsi
- nederlande:
- zorgen, zich bekommeren, bezorgd zijn
- pole:
- 1. dbać, troszczyć się, martwić się 2. dbać, pielęgnować, starać się 3. troszczyć się, martwić się
- portugale:
- 1. cuidar, preocupar-se, zelar 2. cuidar, preocupar-se 3. preocupar-se
- ruse:
- 1. заботиться, ухаживать, опекать 2. заботиться, уделять внимание 3. беспокоиться , заботиться
- slovake:
- starať sa
zorgo ↝
- 1. ↝
- Atenta penado certigi ies bonon aŭ feliĉon (vd prizorgi): al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aŭtoritaton pri la lingvo VivZam ; neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaŭ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco [5].
- 2. ↝
-
Premsento pro respondeco kaj rilataj malagrablaĵoj:
de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj
PrV
;
rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon
PrV
;
ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
PrV
;
pezaj zorgoj premas mian bruston
Ifigenio
;
malpli da havo, malpli da zorgoj
PrV
;
manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun
ĉagreno kaj zorgoj
[6];
se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si
zorgojn de amo
FK
.
klopodo2
5.
Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva Davido kontraŭ Goljato, 2006
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:18
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:18
- angle:
- 1. care 2. worry
- beloruse:
- 1. клопат, дагляд, апека 2. турбота, маркота, хваляваньне
- ĉeĥe:
- péče, starost
- france:
- 1. soin 2. souci
- germane:
- Sorge 1. Pflege, Versorgung
- hebree:
- דאגה 1. טיפול
- hispane:
- 1. preocupación
- hungare:
- 1. gondoskodás, törődés rusto manĝas la feron kaj ~o la homon: vasat rozsda marja, szívet a bánat ĉiu morgaŭ havas sian ~on: minden napnak megvan a maga baja malpli da havo, malpli da ~oj: kisebb vagyon, kisebb gond 2. gond, aggodalom
- itale:
- 1. attenzione, conto (attenzione), cura (attenzioni), riguardo (attenzioni), sollecitudine (attenzioni), premura (attenzioni) 2. pena (fatica), grattacapo, preoccupazione
- nederlande:
- zorg
- pole:
- troska 1. opieka
- portugale:
- 1. atenção, cuidado, zelo 2. preocupação
- ruse:
- забота
- slovake:
- 1. starostlivosť 2. starosť
zorga ↝
-
Kun zorgo, plena de zorgo:
sub la zorga okulo de l' pastroj
[7];
blanka rajdmantelo […] enkovris liajn graciajn membrojn
[kaj…] montris plej zorgan drapiradon
RBa
;
li iĝis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon
ChB
;
zorgaj pensoj de la patrino
HsT
;
Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo
KKr
;
fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo
ChV
;
lia frunto elmontris zorgan pripensadon
ChR
.
asidua, konscienca, skrupula
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
- angle:
- careful
- beloruse:
- клапатлівы, уважлівы, беражлівы
- ĉeĥe:
- pečlivý, starostlivý
- france:
- soigneux
- germane:
- sorgfältig, sorgsam, sorgenvoll
- hungare:
- gondos
- itale:
- scrupoloso, attento, accurato, vigile
- nederlande:
- zorgzaam, zorgvuldig
- pole:
- troskliwy, staranny
- portugale:
- cuidadoso, zeloso
- ruse:
- заботливый, бережный
- slovake:
- pozorný, starostlivý
zorgema ↝
- Daŭre zorganta, akuratema, eventuale maltrankvila pri estonta stato de aferoj: ĉio estis pura kaj bonorda kaj sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino FK ; ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco [8]; la antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon [9]; sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino [10]; ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta Metrop .
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
- angle:
- careful
- beloruse:
- клапатлівы, уважлівы, беражлівы
- ĉeĥe:
- pečlivý, starostlivý
- france:
- inquiet
- germane:
- sorgfältig, sorgsam
- hungare:
- gondoskodó
- itale:
- scrupoloso, attento, accurato, solerte, sollecito, vigile
- nederlande:
- zorgzaam, zorgvuldig
- pole:
- troskliwy, staranny, dbały
- portugale:
- cuidadoso, zeloso
- ruse:
- заботливый, бережный
- slovake:
- pozorný, starostlivý
*zorgato
- Persono pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa infano: mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato DL ; Ijob estis irinta al Padar, por bonvenigi la malnovan amikon kaj liajn zorgatojn, alvenontajn per la granda karavano [11]; [la doktoro] ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato BdV .
11.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca
Betraĥ
- angle:
- ward
- beloruse:
- падапечны
- ĉeĥe:
- chovanec, poručenec, svěřenec
- france:
- protégé (subst.)
- germane:
- Pflegeperson, Pflegling, Zögling
- hungare:
- gondozott, gyámfiú
- itale:
- pupillo
- nederlande:
- pupil (leerling)
- pole:
- wychowanek, pupil (daw.)
- portugale:
- pupilo
- ruse:
- подопечный, опекаемый
- slovake:
- chovanec, zverenec
*zorganto, prizorganto ↝
-
Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo:
li estis prizorganto de […] filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis
patron nek patrinon
[12];
la juna reĝo venigis sian patron kaj zorganton kaj
superŝutis
ilin per trezoroj
[13];
nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino
VivZam
.
kuratoro 1
- angle:
- caretaker
- ĉeĥe:
- pečovatel, poručník, pěstoun
- france:
- protecteur (subst.), tuteur
- germane:
- Pfleger, Pflegerin, Versorger anĝelo~anto: Schutzengel
- hungare:
- gondozó, gyám
- itale:
- tutore
- pole:
- opiekun
- portugale:
- tutor
- ruse:
- опекун
- slovake:
- opatrovateľ, poručník
zorgigi
(tr)
- Fari, ke iu zorgu: trankvila estas ĉiu, kiun nenio ekscitas, indignigas aŭ zorgigas [14]; kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas Ifigenio ? tiom da adiciiĝantaj bonŝancoj iomete zorgigis min [15].
14.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
15. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 147
15. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 147
- france:
- préoccuper
antaŭzorgi ↝
(tr)
-
Zorgi pri io, kio ankoraŭ ne estas,
ankoraŭ ne okazis, precipe por eviti aŭ malhelpi iun
malbonon:
se oni ne antaŭzorgos, la ruiniĝo de la energia sistemo certe okazos
[16];
okaze de malsaniĝo aŭ bezono de antaŭzorga helpo ili ofte ne kontaktas
kuracistojn, timante ekstradicion
[17];
en tiu ĉi vintro ni devis kelkfoje salumi la ŝtuparon pro vizitantoj, poŝtistoj
kaj propra antaŭzorgo
[18].
antaŭtimi, antaŭvidema, preventi
16.
Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
17. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
18. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
17. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
18. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
- beloruse:
- перасьцерагчыся
- france:
- prévenir (empêcher) antaŭ~a: prévoyant
- germane:
- vorsorgen, Vorsorge treffen antaŭ~a: vorsorglich, präventiv
- hungare:
- előre gondoskodik antaŭ~a: előrelátó
- itale:
- cautelarsi, premunirsi
- nederlande:
- voorzorgsmaatregelen treffen
- pole:
- martwić się na zapas
- portugale:
- precaver-se, prevenir-se
- ruse:
- предостеречься , позаботиться заранее
malzorgi ↝
(tr)
-
Malatenti ion aŭ iun, kiun oni devas zorgi:
mi scias […], kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj
kiuj honeste plenumas sian devon
[19];
li […] ĝoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas
la homon kaj maldikigas la monujon (t.e. diboĉis)
[20];
gento de mensoguloj! ekkriis la tajloro, unu same sendia kaj malzorga, kiel
alia
[21]!
[ili] opinias, ke la tradicioj rapide malaperas kaj ke la malzorgo,
kun kiu oni komunikas ilin, malhelpas longan daŭradon
[22];
la partiaj kaj sindikataj gvidantoj malzorgas la
interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo al la
mondlingva problemo
[23].
neglekti, preterlasi
19.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
23. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ĉu unue SAT-anoj?
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
23. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ĉu unue SAT-anoj?
- angle:
- neglect
- beloruse:
- занядбаць, не зьвярнуць увагі
- ĉeĥe:
- opomíjet, zanedbávat
- france:
- négliger
- germane:
- vernachlässigen, verkommen lassen, verwahrlosen lassen
- hebree:
- להזניח
- hungare:
- elhanyagol, nem törődik vele
- itale:
- abbandonare (trascurare), trascurare
- nederlande:
- verwaarlozen
- pole:
- zaniedbywać
- portugale:
- negligenciar
- ruse:
- пренебрегать , пренебречь, не обратить внимания
- slovake:
- nedbať, nestarať sa
prizorgi ↝
(tr)
- Zorgi pri: mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni Marta ; ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero [24]; jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi [25]? Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min [26]; se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita [27]; viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon [28].
24.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:13
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:15
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
28. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, hundo sen mastro
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:13
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:15
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
28. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, hundo sen mastro
- angle:
- take care of, look after
- beloruse:
- даглядаць
- ĉeĥe:
- dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
- france:
- entretenir, soigner
- germane:
- umsorgen, pflegen, versorgen
- hebree:
- לטפל ב-
- hungare:
- gondoz, ellát (tevékenységet)
- itale:
- accudire, badare, occuparsi di
- nederlande:
- verzorgen
- pole:
- opiekować się, doglądać
- portugale:
- atender, tratar, zelar
- ruse:
- ухаживать
- slovake:
- obstarať, postarať sa, pozháňať, starať sa, ujať sa, vybaviť, zadovážiť, zaobstarať, zaopatriť
senzorga ↝
-
Ne maltrankvila pro zorgoj:
Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris
[29];
jaroj de […] senzorga kaj feliĉa vivo
Marta
;
estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge
[30];
li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj
kun rideto sur la lipoj […]
Marta
;
li deziregis denove foriri en la drinkejon, por diboĉi kun siaj
gajaj senzorgaj kolegoj
[31].
luma, sennuba, serena
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
31. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
31. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
- angle:
- carefree
- beloruse:
- бесклапотны, бестурботны
- ĉeĥe:
- bezstarostný
- france:
- insouciant
- germane:
- sorglos, unbesorgt, unbeschwert
- hebree:
- שאנן
- hungare:
- gondtalan
- itale:
- disattento (incurante), incurante, spensierato
- nederlande:
- onbezorgd
- pole:
- beztroski, niedbały, niefrasobliwy
- portugale:
- despreocupado
- ruse:
- беззаботный
- slovake:
- bezstarostný
zorge de ↝
(prepoziciaĵo)
-
De, kun la helpo de,
plenumate de:
oni surscenigas […] altnivelajn spektaklojn, zorge
de la Torina Manifestacia Instanco
[32];
oni intencas baldaŭ [la tekston] publikigi, kune kun centoj da aliaj
tiaj tekstoj, en papera kaj cifereca versioj, zorge de la eldonejo Edistudio
[33].
danke al, fare de, flanke de, egido
32.
Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino,
1984
33. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
33. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
- angle:
- in the care of
- beloruse:
- дзякуючы (чымсьці высілкам, клопату)
- france:
- par les soins de
- germane:
- unter Leitung von, unter Aufsicht von, betreut von, durch
- hungare:
- gondozásában
- itale:
- a cura di
- pole:
- pod opieką
- ruse:
- благодаря усилиям
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.