*nub/o PV

*nubo

1.
MET Amasiĝo da malgrandaj akvogutetoj aŭ glacikristaloj kondensiĝintaj kiel aerosolo pro ioma trosatureco de la aero: grizaj nuboj pelitaj de la vento; matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto [1]; densaj nuboj, plenaj de akvo [2]; la suno subite sin montris el la nuboj BdV ; la ennuba luno BdV ; (figure) (frazaĵo) Stella sidis, kiel falinta el nuboj (tute surprizite) FK ; nubaro [3] FK . SUB:nebuloVD:vaporo
2.
(figure) Ia amaso, kiu malklarigas aŭ malhelpas la vidon: nubo da polvo leviĝis sur la strato; li elblovis grandan nubon da fumo BdV ; ĉirkaŭita de la nubo de l' incensoj [4]; ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo [5]; la blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [6]; nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis [7]; [ili] veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj [8]; sanga nubo kovris liajn okulojn.
3.
(figure) Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la spiriton: tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon; nubo pasis sur lia vizaĝo [9]; ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto Hamlet ? nubo sur ilia feliĉo; nubo da ĉagreno kovris lian frunton; droni en nuboj kaj ĥimeroj VD:nebulo3, ombro, vualo
afrikanse:
wolk
albane:
cloud
amhare:
ደመና
angle:
cloud
arabe:
سحابة
armene:
ամպ
azerbajĝane:
bulud
beloruse:
воблака, хмара
bengale:
মেঘ
birme:
မိုဃ်းတိမ်သည်
bretone:
koumoulenn
ĉeĥe:
mrak
ĉine:
[yún]
dane:
sky
estone:
pilv
eŭske:
hodei
filipine:
cloud
france:
nuage
galege:
nube
germane:
1. Wolke 2. Schleier, Schwaden 3. Schatten
greke:
σύννεφο
guĝarate:
વાદળું
haitie:
nwaj
haŭse:
girgije
hinde:
बादल
hispane:
nube
hungare:
felhő
igbe:
ígwé ojii
indonezie:
awan, kabut
irlande:
scamall
islande:
ský
japane:
クラウド
jave:
maya
jide:
וואָלקן
jorube:
awọsanma
kanare:
ಮೋಡದ
kartvele:
ღრუბელი
katalune:
núvol
kazaĥe:
бұлт
kimre:
cwmwl
kirgize:
булут
kmere:
ពពក
koree:
구름
korsike:
nuvola
kose:
ilifu
kroate:
oblak
kurde:
ewr
latine:
nubes
latve:
mākonis
laŭe:
ຟັງ
litove:
debesis
makedone:
облак
malagase:
rahona
malaje:
awan
malajalame:
മേഘം
malte:
sħaba
maorie:
kapua
marate:
मेघ
monge:
huab
mongole:
үүл
nederlande:
wolk
nepale:
बादल
njanĝe:
mtambo
okcidentfrise:
wolk
panĝabe:
ਦੇ ਬੱਦਲ
paŝtue:
ورېځ
pole:
chmura
portugale:
nuvem
ruande:
igicu
rumane:
1. nor
ruse:
облако
samoe:
ao
sinde:
ڪڪر
sinhale:
වලාකුළක්
skotgaele:
neul
slovake:
mrak, mračno, oblak
slovene:
oblaku
somale:
daruurta
ŝone:
gore
sote:
leru
sunde:
awan
svahile:
wingu
taĝike:
абр
taje:
เมฆ
tamile:
மேகம்
tatare:
болыт
telugue:
క్లౌడ్
tibete:
སྤྲིན་པ་
ukraine:
хмара
urdue:
بادل
uzbeke:
bulut
vjetname:
điện toán đám mây
zulue:
ifu

nuba

1.
MET Kovrita, plena de nuboj: nuba ĉielo, vetero; tago nuba kaj malluma [10]; la vespero estis varma, sed nuba IK ; Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn [11].
2.
(figure) Malklara, nebula: nuba stilo, teorio, spirito; ne uzu nubajn aŭ dubajn vortojn [12].
3.
(figure) Malserena, maltrankvila, malĝoja: servistino, kiu antaŭ momento eniris malgaja kaj nuba [13]; nubmiena.
angle:
cloudy 2. unclear, obscure 3. gloomy
beloruse:
1. воблачны, хмурны, пахмурны 2. няясны, туманны 3. хмурны, пахмурны, пануры
bretone:
koumoulek
ĉeĥe:
pokrytý mraky, zatažený
ĉine:
霭霭 [ǎiǎi], 靄靄 [ǎiǎi]
france:
1. nuageux 2. nébuleux (fig.), obscur (fig.)
germane:
1. bewölkt, wolkig 2. vage, unklar 3. finster
greke:
νεφελώδης
hispane:
1. nublado, -a
hungare:
1. felhős 2. ködös, zavaros 3. ködös, felhős
indonezie:
1. berawan, mendung 2. samar, kabur 3. suram, muram, murung
japane:
雲の [くもの], 曇った [くもった], 不明瞭な [ふめいりょうな]
katalune:
1. nuvolós 2. confús, vague 3. inestable, agitat, torbat
nederlande:
bewolkt
pole:
1. pochmurny 3. chmurny, pochmurny
portugale:
nublado
ruse:
1. облачный, пасмурный 2. туманный 3. хмурый
slovake:
chmúrny, nejasný, zamračený
ukraine:
хмарний

sennuba

1.
MET Sen nuboj, serena: mateno sennuba [14]; (figure) anonco, okazinta kiel fulmo en sennuba ĉielo [15].
2.
(figure) Ne perturbata, trankvila, gaja, serena: lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco Marta ; doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon Marta .
beloruse:
1. бязвоблачны, бясхмарны 2. спакойны, бестурботны
ĉine:
晴朗 [qínglǎng]
germane:
heiter 1. wolkenlos 2. ungestört
japane:
雲ひとつない [くもひとつない], 晴れ渡った [はれわたった], かげりのない
ukraine:
безхмарний, світлий, ясний

administraj notoj