*kort/o
*korto
↝ 
Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, muroj aŭ bariloj apud domo: oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [1]; granda ĉirkaŭa korto [kaj] interna korto de la domo [2]; la korto de malliberejo [3]; ŝi […] malsupreniris sur la korton al la puto Marta ; en sia korto ĉiu kok' estas forta PrV ; staras la morto jam en la korto PrV (tre proksime); sub la tegmento de policeja korto ni nodligis niajn hamakojn [4].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 3:25
4. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 3:25
4. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
- angle:
- court, courtyard, enclosed area, patio, quadrangle, yard
- beloruse:
- двор
- bulgare:
- двор
- ĉeĥe:
- dvůr, dvorec, dvůr, nádvoří
- ĉine:
- 院子 [yuànzi]
- france:
- cour (de maison), parvis
- germane:
- Hof
- hispane:
- patio (interno)
- hungare:
- udvar
- indonezie:
- halaman (rumah), pekarangan, lapangan
- nederlande:
- hof, binnenplaats
- perse:
- حیاط، صحن
- pole:
- podwórko, podwórze, dziedziniec
- portugale:
- pátio, quintal, terreiro, eirado
- rumane:
- curte
- ruse:
- двор
- slovake:
- dvor, nádvorie
- svede:
- gårdsplan
*kortego

Ĉirkaŭantaro de regnestro aŭ princo: la kortego de la reĝo [5]; la imperiestra kortego de Rusujo [6]; la kortego de la papo FK ; vespere ni havos balon de kortego [7]; ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego […] profunde kliniĝis antaŭ ŝi [8]; la reĝino kaj la tuta kortego atendis [9]; en la kortego li ellernis paciencon kaj malsincerecon [10]; kortega kuiristino [11]; kortegestro [12].
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:49
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo

- court, king's retinue, royal household
- beloruse:
- двор (напр., каралеўскі)
- ĉeĥe:
- panovnický dvůr, šlechtický dvůr
- france:
- cour (d'un souverain)
- germane:
- Hofstaat
- hispane:
- corte (de un soberano)
- hungare:
- udvar (pl. királyi), udvartartás
- indonezie:
- keluarga kerajaan
- nederlande:
- hof (koninklijk)
- perse:
- دربار، درباریان
- pole:
- dwór (królewski, książęcy)
- rumane:
- curte domnească
- ruse:
- двор (королевский, царский и т.п.)
- slovake:
- panovnícky dvor
- svede:
- hov (hos furste, kung, etc.)
kortegano 
- Persono apartenanta al la kortego: kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj [13]; du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj [14]; kortegano-konsilanto Hamlet ; post kiam rusaj caroj donacis terpecojn al siaj korteganoj, komenciĝis disfloro de la regiono [15]; feste vestitaj korteganoj atendis la invititojn antaŭ la impona pordego de la palaco [16].
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:1
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 2:21
15. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Foroso, 2009
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a, Babel
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 2:21
15. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Foroso, 2009
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a, Babel
- angle:
- courtier
- beloruse:
- прыдворны
- ĉeĥe:
- dvořan
- france:
- courtisan
- germane:
- Höfling
- hispane:
- cortesano
- hungare:
- udvaronc, udvari ember
- indonezie:
- abdi dalem
- nederlande:
- hoveling
- perse:
- درباری
- pole:
- dworzanin, dwórka
- rumane:
- curtean
- ruse:
- придворный (сущ.)
- slovake:
- dvoran
kortisto ↝
- Pordisto: je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo DL ; ŝi […] kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto Marta ; aŭdeblas bruo de kortaj katoj kaj hundoj kaj de kortisto, kiu same frumatene komencas sian ĉiutagan laboron [17].
17.
Monato, Dmitrij Cibulevskij: Unu tago
de iu persono, 2011
- ĉeĥe:
- domovník
- france:
- concierge, portier
- germane:
- Hauswart
- indonezie:
- penjaga pintu
- nederlande:
- portier
- perse:
- دربان، سرایدار
- pole:
- portier, stróż
- rumane:
- portar, străjer
- slovake:
- domovník
kortumo
↝ 
Nomo de diversaj juĝinstancoj, precipe de supera nivelo: Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaŭ juĝisto de supera kortumo [18]; li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto [19]; juĝisto […] eksiĝis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontraŭleĝe agis [20]; la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj en Strasburgo [21]; kasacia kortumo [22]; administracia kortumo [23]; la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200 [24]; komenciĝis en Hago ĉe la Internacia Kortumo proceso de Irano kontraŭ Usono [25].
tribunalo
18.
Monato, PGubbins: Irlando:
Lando de malsanktuloj
19. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
20. Monato, Garbhan Macaoidh: Malbona investo
21. Monato, La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj
22. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
23. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj, 2008
24. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 2003
25. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako, 2003

- court of law
- beloruse:
- найвышэйшысуд, суд найвышэйшай інстанцыі
- ĉeĥe:
- dvůr (soudní, apelační), soud
- france:
- cour (de justice)
- germane:
- Gerichtshof Eŭropa K~umo de Homaj Rajtoj: Europäischer Gerichtshof für Menscherechte kasacia ~umo: Kassationsgerichtshof administracia ~umo: Verwaltungsgerichtshof Konstitucia K~umo: Verfassungsgerichtshof Internacia K~umo: Internationaler Gerichtshof
- hispane:
- corte (jurídica), tribunal
- hungare:
- bíróság (felső fokú)
- indonezie:
- pengadilan, mahkamah
- nederlande:
- hof (gerechtshof), gerechtshof
- perse:
- دیوان، دادگاه، محکمه
- pole:
- sąd
- rumane:
- tribunal
- ruse:
- верховный суд, суд высшей инстанции
- slovake:
- dvor (súdny, apelačný), súd
antaŭkorto
- france:
- avant-cour
- germane:
- Vorhof
- hungare:
- előudvar
- nederlande:
- voorhof
- perse:
- حیاط بیرونی
- pole:
- przedsionek
- rumane:
- prag, vestibul
birdokorto ↝
Speciala korto, bredejo de birdoj (k.a.): en la birdokorto erupciis granda diskuto, kiam alvenis anserino [28].
- angle:
- barnyard
- beloruse:
- птушыны двор
- france:
- basse-cour
- germane:
- Geflügelhof
- hungare:
- baromfiudvar
- nederlande:
- pluimveehouderij
- perse:
- مرغدانی
- pole:
- podwórze
- rumane:
- curte
- ruse:
- птичий двор