*de

I.

*de

Prepozicio montranta:
1.
Punkton en spaco, kie komenciĝas movo, malproksimiĝo, deiro: veturi de Parizo ĝis Berlino; trafi de Scilo al Ĥaribdo PrV ; mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [1]; la vento forblovis de mia kapo la ĉapon [2]; puŝi ion de si; la vojo (iranta) de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea [3]; ili desaltis de la ĉevaloj [4]; la vazo falis de la tablo. SIN:deloke de, disde2, ekde2, elde1; VD:el, for; VD: Prepoziciaj kunaĵoj: de antaŭ, de malantaŭ, de apud, de ĉe, de ĉirkaŭ, de inter, de post, de sub, de super, de sur, de trans; ANT:al, ĝis
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas movon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj aŭ agaj substantivoj.
2.
Metaforan originon, devenon: de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon [5]; viŝi de sia vizaĝo la ŝviton; [Moseo] transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo [6]; la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [7]; deveni de nobela gento; la helpo venas de la Eternulo [8]; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj PrV ; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; salutu lin de mi; de semo putra venas frukto ne nutra PrV ; de kiu estas tiu libro? (en la senco: kiu estas ĝia aŭtoro?); li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero [9]; objekton malproksiman, apartan, malsimilan: for de l' okuloj, for de la koro PrV ; ne falas frukto malproksime de l' arbo PrV ; savu min de miaj malamikoj [10]; antaŭparolo liberigas de postparolo PrV ; edziĝo najbara garantias de eraro PrV ; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj [11]; ili diferencas de ni nur per la koloro; aparta de; disa de; distanca de; (mal)proksima de; najbaraj de [12]; dependa de; EE , imuna de [13]; libera de [14]; pura de [15]; sendifekta de [16]. SIN:elde2, disde3, de el; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: ĉirkaŭe de, najbare de, profite de, proksime de, malproksime de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, se nur ĝi elvokas metaforan movon, aŭ ĝian rezulton: distancon. Plej ofte ĝi tamen aperas kun verboj, agaj substantivoj aŭ adjektivoj. Kun ne-agaj substantivoj ( la trajno de Berlino, Francisko de Asizo ) oni prefere uzu el.
3.
Kaŭzon: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [17]; de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo PrV ; de kantado senpaga doloras la gorĝo PrV ; ili malaperis de subita teruro [18]; tremi de febro; laca de laborado EE , malsana de amo [19], malseka de mirha fluidaĵo [20], peza de oro [21], rigida de malvarmo [22], ruĝa de sango [23]. SIN:pro, kaŭze de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinato de ĉiu tipo, sed ĝi ĉefe aperas kun verboj kaj adjektivoj.
4.
Aganton: post pasivaj participoj la prepozicio „de“ ĉiam montras nur la aganton[24]; la surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [25]; li estu amata de siaj fratoj [26]; per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [27]; bato de patrino ne longe doloras PrV ; la amo de la gepatroj al siaj idoj; dika branĉo rompiĝis de la vento; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo [...], nek falanta de glavo [28]; la tero estas kovrita de neĝo [29]; la tablo estis kovrata de la servanto per tapiŝo. SIN:fare de, far, flanke de2; VD:per; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: fare de, manke de, okaze de, zorge de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj de pluraj tipoj: pasiva aŭ pasivsenca verbo, pasiva participo, aga substantivo, pasivsenca de-verba adjektivo (ekz-e la derivaĵoj per sufiksoj ebl kaj ind) aŭ de-verba adverbo. La aganton de aktiva verbo kutime esprimas la subjekto.
Rim.: La sinonimoj estas utilaj ekz-e por verboj, kiuj akceptas lokan komplementon: esti venigata de iu loko fare de iu, aŭ por agaj substantivoj, kiam necesas esprimi ankaŭ la objekton: nutrado de infanoj fare de ilia patrino, recenzo de verko far iu. Oni ĉiam memoru, ke de-komplemento post pasiva participo riskas estigi ambiguecon, se ĝi ne montras al la aganto, kaj oni tiam preferu alternativajn solvojn, kiel disde, el, jam de k.s: Z. klarigas, ke anstataŭ la frazo lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko [...] estus pli bone diri for de la hoko, anstataŭ ŝi troviĝis ŝirmata for de liaj entreprenoj mi konsilus diri kontraŭ liaj entreprenoj [30].
5.
Objekton: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro (por la fakto, ke li tuj plenumis mian deziron) [31]; donado de almozoj neniam malriĉigas PrV ; hakado de ligno donas lignerojn PrV ; mortigo de homo estas krimo; preparo de la venonta kongreso; enkonduko de Esperanto en la programojn; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj PrV ; multaj estas la elpensintoj de lingvoj internaciaj. VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: escepte de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun determinatoj, elvokantaj transiran agon: aga substantivo, substantiva aktiva participo aŭ de-verba adverbo. Verboj, inkluzive de nesubstantivaj participoj, kutime esprimas la objekton per akuzativa komplemento.
Rim.: Por eviti ambiguecon oni ofte povas anstataŭigi de5 post aga substantivo per alia senckonforma prepozicio: al, pri, je k.a., aŭ eĉ per akuzativo: akcepto al la kongresanoj; ekspluatado al malsuperaj klasoj; indiko pri la ĝusta vojo; sufero je dorsa doloro; enkonduko unu neŭtralan lingvonZ . Detalan priskribon de tiu demando vd en [32].
6.
Punkton en tempo, kie komenciĝas tempa intervalo: de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [33]; tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo [34]; via servanto estas diotima de sia juneco [35]; unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata [36]; de mateno ĝis vespero [37]; de du jaroj li malsanas; de eterne [38]. SIN:de post1, ekde1; VD:detempe de, jam de, de antaŭ, tuj de, de el.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla kun pluraj tipoj de determinatoj, plej ofte kun verboj aŭ agaj substantivoj.
Rim.: En la komencaj jaroj de la lingvo oni ofte emfazis la tempan sencon, uzante kombinon de la prepozicio kun tempa adverbo (jam, tuj) aŭ tempa prepozicio (post).
7.
Posedanton (vaste komprenatan), havanton de la determinato: glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino[39]; la dentoj de leono (la dentoj, kiujn posedas leono) estas akraj [40]; la mano de Johano estas pura [41]; la libro de Petro (la libro, kiun havas Petro); de kiu estas tiu libro ? (en la senco: al kiu ĝi apartenas?); la dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro [42]; tri estas duono de ses [43]; nevo de papo facile fariĝas kardinalo PrV ; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo PrV ; de kiu la kulpo, por tiu la puno PrV ; doni al iu la baton de morto PrV ; la ĉirkaŭaĵoj de la urbo [44]; li estas la fiero de sia patro; donu al mi pecon de tiu kukoZ ; prezo de pano, sukceso de entrepreno, utileco de Esperanto, konkludo de la parolado. VD:da; VD: Prepoziciaĵoj bazitaj sur adverba kerno: dekstre de, maldekstre de, norde de, sude de, oriente de, okcidente de, flanke de, funde de, kadre de, komence de, laŭlonge de, interne de.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
8.
Econ, kiun posedas la determinato: li estas de meza kresko [45]; de sama koloro, de sama valoro PrV ; ĉevalo de blanka koloro; de kiu koloro estas tiu ĉevalo?; potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando [46]; floroj de nekomparebla odoro [47]; homo de granda talento; sakoj de diversaj grandecoj; bestoj de sama speco; libroj de sama valoro; afero de duba karaktero.
Rim.: Ĉi tiu senco estas uzebla nur kun substantiva determinato, aŭ kun de-substantiva adverbo. La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rim.: Kiam eblas, oni nun preferas uzi samsencan adjektivan kunmetaĵon de la tipo: blankkolora, grandtalenta, samspecaj, samvaloraj...
9.
Rilaton inter du substantivoj, el kiuj la determinanto montras la konsiston aŭ la mezuron de la determinato: en la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn [48]; monsumo de mil pundoj; alto de dudek metroj; ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton [49]; li havis la aĝon de okdek jaroj [50]; vi faris eraron de tri frankoj; ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj [51]; taĉmento de soldatoj [52]; amaso da mono kaj titolo de barono PrV ; popola kutimo havas valoron de leĝo PrV ; sub la masko de homamo; la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco [53]; [ili ĝuas] la honoran nomon de „instruituloj“ EE .
Rim.: La komplemento enkondukita de de povas esti en la substantiva grupo de la determinato (suplemento) aŭ povas konsistigi prepozitivan predikativon.
Rim.: En pluraj el la ĉi-supraj ekzemploj oni povus same bone uzi prepoziciojn elje: monsumo je mil pundoj, eraro je tri frankoj, bukedoj el freŝaj floroj, taĉmento el soldatoj , aŭ simplan apudmeton: la titolo „barono“, la honora nomo „instruituloj“. Oni notu, ke titolo de barono estas interpretebla ankaŭ per „la titolo, kiun havas barono“, do per de7.
VD:da, el, je.
10.
Gramatikan dependecon kun malpreciza senco: ŝtono de falpuŝiĝo PrV (je kiu oni riskas falpuŝiĝi); doni lecionon de moroj (pri) PrV ; profesoro de botaniko (= pri) [54]; glaso plena de akvo (= je); ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV ; la tero pleniĝis de maljustaĵoj (per, fare de) [55]; la kanto de la birdoj estas agrabla (de2, de4, de7) [56]; ne satiĝas la okulo de vidado (de3, de4, pro, fare de, per) [57]; ili ebriiĝis, sed ne de vino [58]; esti kontenta de io (per, pro, kun). VD:je.
Rim.: Al ĉi tiu „senco“ eblas alkalkuli ekzemplojn, en kiuj de povas havi samtempe plurajn el ties pli precizaj sencoj, aŭ prenas la lokon de logike pli taŭga prepozicio, eventuale pro nacilingva influo.
Rim. 1: La prepozicio de origine havas kvar malsamajn signifojn: 1°) devenan: veturi de Parizo al Berlino, de mateno ĝis vespero, de la patro mi ricevis libron, li paliĝis de timo, laca de laborado 2°) apartenan: glaso de vino, ĉevalo de blanka koloro, monsumo de mil pundoj, la kongreso de Lilo 3°) agantan: la murdo de la policano, kie la policano murdas iun 4°) objektan: la murdo de la policano, kie la policano estas murdata de iu. Por la du lastaj kontraŭaj signifoj, ekzistas jenaj Fundamentaj solvoj: 3°) la murdo ate de la policano 4°) la murdo (ante) al la policanola murdo ante la policanon
Rim. 2: Pro la multsenceco de de estas ofte konsilinde anstataŭigi ĝin, se eble, per pli preciza prepozicio (en, el, pri, pro, super, kontraŭ, antaŭ aŭ alia): la kongreso en Göteborg, la fruktoj el la ĝardeno, konkludo el la leciono [59], la enspezoj el (aŭ: pro) la festo, akcepti la honorprotektecon super la kongreso, la problemo pri la senarmiĝo, doni pruvojn pri sia kuraĝo, la modo pri tio pasis jam de longeZ , la preparoj por la festo, ktp.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 1:2
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:24
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:31
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 143:9
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 18:22
13. F. Szilágy: La faraono, de Boleslaw Prus, Norda Prismo, 57:5
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:17
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:31
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:19
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:19
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:8
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:5
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najtingalo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:24
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:29
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
32. Plena Analiza Gramatiko, §136-138
33. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:4
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:12
36. La Nova Testamento, La agoj 3:1
37. La Nova Testamento, La agoj 28:23
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 106:48
39. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
40. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
41. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
42. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
43. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1
45. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17
48. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:3
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:32
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 6
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12
53. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:13
56. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:8
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:9
59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 22
afrikanse:
van
albane:
i
amhare:
angle:
1. from
arabe:
من
armene:
եւ
azerbajĝane:
bengale:
এর
birme:
bosne:
od
bulgare:
1. от 6. от 7. на
ĉeĥe:
od, z, ze
dane:
af
estone:
kohta
filipine:
ng
france:
de trafi ~ Scilo al Ĥaribdo: tomber de Charybde en Scylla. ~ malgranda kandelo forbrulis granda kastelo: petite cause et grands effets. sukcesa venkanto ~ pordoj malfermitaj: enfonceur de portes ouvertes. doni al iu la baton ~ morto: donner le coup de grâce à qn. ĉiuj enterigitoj estas plenaj ~ meritoj: les cimetières sont pleins d'hommes irremplaçables.
galege:
de
germane:
mit, des, der 1. von, von ... her, von ... herab, aus 2. von, von ... her, aus bojas hundido, kiel ĝi aŭdas ~ hundoj: Wie der Vater, so der Sohn.. 3. vor, aus 3. von, vor, aus, aufgrund, durch, wegen, mit 4. von, des, durch 5. von, des, der 6. ab, von ... an, seit 7. für, des, dessen, der, deren 8. von 9. von 10. aus, über, des, der
guĝarate:
ના
haitie:
nan
haŭse:
daga
hebree:
שֶׁל
hinde:
की
hispane:
de ~ malgranda kandelo forbrulis granda kastelo: pequeña causa y grandes efectos. 6. desde
hungare:
1. -tól, -től, -ról, -ről trafi ~ Scilo al Ĥaribdo: Szkülla és Kharübdisz között hánykódik. 2. -tól, -től, -ból, -ből bojas hundido, kiel ĝi aŭdas ~ hundoj: kicsi kutya nagytól tanul. ~ semo putra venas frukto ne nutra: ki szemetet vet, dudvát arat. for ~ l' okuloj, for ~ la koro: szem nem látja, szív felejti. ne falas frukto malproksime ~ l' arbo: nem esik messze az alma a fájától. edziĝo najbara garantias ~ eraro: jobb egy ismerőst száz hibával elvenni, mini az ismeretlent eggyel. 3. -tól, -től, miatt ~ malgranda kandelo forbrulis granda kastelo: kicsiny szikrából gyakran nagy tűz támad. ~ kantado senpaga doloras la gorĝo: ha ingyen kell énekelni, fáj az ember torka. 4. által, révén bato ~ patrino ne longe doloras: az anya ütése nem sokáig fáj. 5. -nak a, -nek a sukcesa venkanto ~ pordoj malfermitaj: nyitott kapukat dönget. 6. -tól, -től, óta ~ mateno ĝis vespero: reggeltől estig. ~ eterne: öröktől fogva. 7. -nak a, -nek a ~ kiu la kulpo, por tiu la puno: aki bűnös, bűnhődjék. doni al iu la baton ~ morto: halálos csapást mér rá. 8. -ű, -ú 9. -s 10. -tól, -től, -nak a, -nek a doni lecionon ~ moroj: móresre tanít. ĉiuj enterigitoj estas plenaj ~ meritoj: a halottakról jót vagy semmit.
igbe:
nke
irlande:
ar
islande:
af
japane:
jave:
saka
jide:
פון
jorube:
ti awọn
kanare:
kartvele:
საქართველოს
kazaĥe:
туралы
kimre:
yr
kirgize:
боюнча
kmere:
នៃ
koree:
korsike:
di
kose:
ye
kroate:
od
kurde:
ji
latine:
de
latve:
no
laŭe:
ຂອງ
litove:
makedone:
на
malagase:
ny
malaje:
daripada
malajalame:
ഒരു
malte:
tal
maorie:
o
marate:
च्या
monge:
ntawm
mongole:
ийн
nepale:
को
njanĝe:
a
okcidentfrise:
nei
panĝabe:
ਦੇ
paŝtue:
د
pole:
1. od, z 2. od, z for ~ l' okuloj, for ~ la koro: czego oczy nie widzą tego sercu nie żal. ne falas frukto malproksime ~ l' arbo: niedaleko pada jabłko od jabłoni. 3. od, z, z powodu 4. (2. przypadek) 5. (2. przypadek) 6. od 7. (2. przypadek) 8. (2. przypadek), o 9. (2. przypadek), o 10. (2. przypadek)
portugale:
de, por, desde
ruande:
bya
rumane:
din, dinspre, de
ruse:
1. от 2. от 3. от (из-за) 6. от, с (о времени), начиная с
samoe:
a
sinde:
جي
sinhale:
පිළිබඳ
skotgaele:
de
slovake:
od
slovene:
od
somale:
ah
ŝone:
pamusoro
sote:
ea
sunde:
ti
svahile:
ya
taĝike:
аз
taje:
ของ
tamile:
உள்ள
tatare:
һәм
telugue:
యొక్క
tibete:
ནས་
tokipone:
4. tan
ukraine:
и
urdue:
کے
uzbeke:
ning
vjetname:
của
volapuke:
7. -a

disde

1.
Prepozicio indikanta apartigon, disigon, malsimilon: kribrilo: Multtrua aŭ reta ujo por apartigi solidajn erojn disde likvaĵo, aŭ malsubtilajn disde subtilaj HejmVort ; li opiniis grava tuj distingi ion disde ties malo [60]. por fari klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi „foirismo“ precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin [61].
2.
De1: sufiĉis levi la kapon disde la lampo al la ĉielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos [62].
3.
De2: muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo [63]; la ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco [64]; [leki] kaviaron disde la kulero [65].
ĉeĥe:
od (oddělování), z (něčeho)
france:
de, d'avec (séparation)
hebree:
מעם, בהפריד מ
hispane:
de (separación)
hungare:
2. -tól (térben el), -től (térben el) 3. -ról (felületről), -ről (felületről)
japane:
~から
pole:
2. od, z 3. od, z
ruse:
от
slovake:
od, z

ekde

1.
De6 la komenco de, komencante de6: ĉar sciis li ekde mateno, Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe l’ festeno [66]; ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn nur en la angla, franca aŭ germana [67]. ekde la nokta disiĝo disde viaj amikoj ... ĝis la matena revidiĝo kun ili [68]. VD:de post;ANT:ĝis
2.
(malofte) Komencante de1 iu loko: Ivano klare imagis ... librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono [69].
3.
Komencante de iu grado, stato aŭ alia abstrakta punkto: ĉiuj gradoj de armeo, ekde vicleŭtenanto ĝis generalo [70]; [tiu substanco servas por ĉio], ekde nazgutoj kontraŭ malvarmumo kaj bronkito, ĝis stimulrimedo [71]; fakte estas laŭgrada ŝanĝo de esprimrimedoj ekde hazardaj ĝis super- kaj subsistemaj, ĝis unuiĝo de kelkaj funkcioj en unu rimedo [72].
VD:eke de
66. A. Mickiewicz, tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Lib. I, v. 158
67. D. ap Fergus: Patenta (mal)sukceso, Monato, 2000:11, p. 11a
68. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
69. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13
70. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 219
71. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
72. J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje
afrikanse:
sedert
albane:
që prej
amhare:
ጀምሮ
angle:
starting from (prep)
arabe:
منذ
armene:
հետո
azerbajĝane:
ildən
bengale:
খবর
birme:
မှစ.
bosne:
s obzirom
ĉeĥe:
hned po, hned po ,, z, od
dane:
siden
estone:
alates
eŭske:
geroztik
filipine:
mula noong
france:
à partir de, depuis, dès, aussitôt (prép.), sitôt (prép.), à partir du moment, depuis le début de
galege:
desde
germane:
von ... ab, seit 1. seit [gestern, jetzt], ab [jetzt, morgen], von ... ab, von ... an 2. ab, von, von ... ab, von ... weg 3. vom, vom ... ab, von, von ... ab
guĝarate:
કારણ
haitie:
depi
haŭse:
tun
hinde:
के बाद से
hispane:
a partir de ahora, en seguida
hungare:
-tól kezdve, -től kezdve
igbe:
ebe
irlande:
ós rud é
islande:
síðan
japane:
以来 [いらい]
jave:
wiwit
jide:
זינט
jorube:
niwon
kanare:
ರಿಂದ
kartvele:
მას შემდეგ, რაც
katalune:
a partir de
kazaĥe:
бастап
kimre:
ers
kirgize:
бери
kmere:
ចាប់តាំងពី
koree:
이후
korsike:
siccomu
kose:
ukususela
kroate:
budući
kurde:
ji ber ku
latine:
cum
latve:
kopš
laŭe:
ນັບຕັ້ງແຕ່
litove:
nuo
makedone:
од
malagase:
satria
malaje:
sejak
malajalame:
പിന്നീട്
malte:
peress
maorie:
mai
marate:
पासून
monge:
txij li thaum
mongole:
Учир нь
nepale:
पछि
njanĝe:
popeza
okcidentfrise:
sûnt
okcitane:
a partir de
panĝabe:
ਦੇ ਬਾਅਦ
paŝtue:
راهیسې
pole:
od 1. od 2. od, z
ruande:
kuva
ruse:
от, начиная с 1. от, с (о времени), начиная с 2. от, начиная с
samoe:
talu
sinde:
کان
sinhale:
සිට
skotgaele:
bho
slovake:
od začiatku
slovene:
saj
somale:
tan
ŝone:
kubva
sote:
ho tloha ka
sunde:
ti mimiti
svahile:
tangu
taĝike:
зеро
taje:
ตั้งแต่
tamile:
முதல்
tatare:
шуннан
telugue:
నుండి
tibete:
ནས་
ukraine:
до
urdue:
سے
uzbeke:
chunki
vjetname:
từ
zulue:
kusukela

elde

(malofte)
1.
De1: la eta museto kaŝeliris elde la angulo [73].
2.
De2: la teraj aferoj vidataj elde la malproksimoj stelaj [74]; la (kataluna) reĝo Ĵakvo la 1a konkeris elde islamanoj unue Majorkon kaj poste Valencion [75].
73. R. Kipling, trad. M. Minich: La kato kiu iradis sole, 2003
74. G. Waringhien: Stefano MALLARMÉ (II), La nica literatura revuo, 1:4
75. J. Camacho: LOdE, 2002:7
france:
de, depuis, d'avec (séparation)
hispane:
de, desde
pole:
od, z 1. z
ruse:
от

jam de

De6: jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto [76]; mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj [77].
france:
de, depuis
hispane:
desde ahora
hungare:
már ... óta
pole:
już od

tuj de

Ekde1: la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük ... falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo EE ; tuj de la komencaj jaroj W.H. Trompeter ... ĉesigis sian apogon, kiam Zamenhof ne akceptis la lingvajn modifojn, per kiuj li volis pligermanigi Esperanton [78]; [ŝiaj okuloj] tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi Marta .
Rim.: Eblas heziti, ĉu tuj de estas aparta termino, aŭ nur hazarda kolizio de adverbo tuj kaj prepozicio de, alivorte ĉu tuj aldonas ideon de tujeco al la ago, aŭ servas ĉefe por doni tempan signifon al la prepozicio de kun eventuala nuanco „jam en la komenco“. La ekzemplo pri Trompeter estas interesa en tio, ke la eventuala tujeco ne koncernas la verbon „ĉesigi“, sed verbon de neesprimita propozicio rezultanta el antaŭa frazo: tuj de la komencaj jaroj [okazis malpaciĝoj, ekz-e] W.H. Trompeter ĉesigis sian apogon...
Rim.: Aldone, kelkaj ekzemploj ŝajnas esti interpreteblaj ankaŭ per la lokaj sencoj de tuj kaj de, sed tuj de la sojlo verŝajne signifas tuj de kiam ŝi pasis la sojlon .
78. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, G. Waringhien: Kaj tamen ni ĝin atingis!, leciono 21a
france:
depuis, dès, aussitôt (prép.), sitôt (prép.)
hispane:
desde ahora, tan pronto como
hungare:
mindjárt ...-tól/től kezdve
pole:
tuż po, zaraz po, od
II.
Vortero kun la senco de1 aŭ de2.

deigi

(tr)
Demeti, apartigi, disigi: sur pinto de la raketo sidas solidpelaĵa savraketo, kiu povas rapide deigi kaj malproksimigi la kosmokapsulon en danĝero [79]; ekzistas metodoj, kiuj ebligas unu aŭ kelkajn pecojn deigi de la serio [...] kaj pretigi ilin laŭ la individuaj mezuroj de certa kliento [80].
ĉeĥe:
oddělit, odštípnout, urazit
france:
séparer
germane:
abmachen, losmachen, lösen, wegmachen, wegtun
hispane:
separar
hungare:
eltávolít, elválaszt, leválaszt, elkülönít
japane:
離す [はなす]
pole:
rozdzielać, rozłączać, rozkładać
ruse:
отделить, отделять
slovake:
oddeliť, zbaviť

deiĝi

(ntr)
Apartiĝi: samtempe dampilo deiĝas de la kordoj [81]; ĝi portas la raketon dum la 126-sekunda bruldaŭro en alton de ĉ. 50 km, en tiu alto, la unua ŝtupo deiĝas [82].
france:
se séparer
germane:
abgehen, sich lösen, weggehen
hispane:
separarse
hungare:
eltávolodik, elválik, leválik, elkülönül
japane:
離れる [はなれる]
pole:
rozdzielać się, rozłączać się, rozpadać się
ruse:
отделиться, отделяться
hispane:
 de
III.
1.
Prefikso, uzata kun la sencoj de1 aŭ de2 en kunmetaĵoj kun verba ĉefelemento:
a)
Preni, forigi, malproksimigi, apartigi ion: deadmoni, debari, debati, deĉerpi, defraŭdi, defroti, dehaki, deĵeti, dekalkuli, deklini, dekonsili, delogi, demordi, depreni, derompi, deruli, deskrapi, deskui, deŝiri, deŝovi, detiri, detondi, detranĉi, deturni, deviŝi...
b)
Foriĝi, malproksimiĝi, apartiĝi de io (ofte kun vertikala movo desupre malsupren): defali, deflui, deflugi, degliti, deguti, deiri, dekuri, depremi, depuŝi, deruliĝi, desalti, desolviĝi, deveni...
c)
Agi malproksime, aparte de: destari...
d)
Malproksimigi, teni malproksime: demeti, deteni...
2.
Prefikso, uzata kun la sencoj de1, de2 aŭ de6 en kunmetaĵoj kun substantiva ĉefelemento: debordiĝi, deĉevaliĝi, deflankiĝi, dekameliĝi, dekutimiĝi, deloke de, demamigi, denaska, detempe de, detronigi, devojiĝi...
germane:
 ab-, ent-, weg-
hispane:
 de
hungare:
 le-, el-, félre-
volapuke:
 se-

administraj notoj

pri de:
  Restanta laboro:
  "determinato", referenco al prepoziciaj kunajxoj (*de (mal)antaux,
  *de
  apud, *de
  cxe, *de cxirkaux, *de el, *de inter, *de post, *de sub, *de
  super,
  *de sur...), de
  posedo/posedadjektivo, conservation de la preposition dans une
  transformation.
  Kunmetajxoj:
  *deadmoni, deapartigxi, *debari, *debati, debatigxi, *debordigxi,
  decentrigo,
  *decxerpi, *decxevaligxi, *defali, *deflankigxi, defleksi,
  *deflui,
  *deflugi,
  *deformi, *defrauxdi, *defroti, defrotigxi, *degliti, *degrati,
  *deguti,
  *dehaki, *deiri, *?dejxeti, *dekalkuli, *dekameligxi, *deklini,
  deklinigxi,
  *dekradi, *dekuri, *dekutimigxi, delasi, delevigxi, deliberigxi,
  deligi,
  *delogi, deloki, *demamigi, *demeti, *demordi, demovi, demovigxi,
  *denaska?,
  denombri?, depafi (pafi dea), dependi, depago, depincxi (~i la
  butonojn de
  pluvmantelo VOJ: ??), *depremi , *depreni, *?depusxi, *derompi,
  *deruli,
  *desalti, *deskrapi, *deskui, *desolvigxi, *destari (TTT, se
  detacher),
  *desxiri, *desxovi, *deteni, *detiri, *detondi, *detrancxi,
  *detronigi,
  *deturni, deturnigxi, *deveni, *devisxi, *devojigi
  [MB]
~: Mankas verkindiko en fonto.