*post
- I.
-
*post
Prepozicio montranta:- 1.
- Tempon pli malfruan ol alia: post sufero venas prospero PrV ; ĝi estas kiel mustardo post la manĝo PrV ; post tri tagoj mi vizitos lin; post longaj jaroj de trankvilo la monto komencas fumiĝi [1]; ordono post ordono, regulo post regulo [2]; iom post iom [3]; se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon [4]; ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj [5]; post paso de la dudek jaroj […] kaj post (subkomprenu: la momento) kiam Salomono konstruis la urbojn [6]; lian edzinon vi prenis […] post kiam vi lin mortigis [7].
- 2.
-
Lokon pli malproksiman rilate al objekto, el vidpunkto de
reala aŭ imagita observanto; malantaŭ:
la princo […] sidiĝis post kolono
[8];
ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin
[9];
li subaŭskultis post la pordo
[10];
eniri post ŝi
[11];
inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj
kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj
[12];
kuri post iu.
antaŭ 1
Rim.: Pri uzo de post kun akuzativo, vidu al post, post ...-n. - 3.
- Rangon pli malaltan ol alia: vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi [13]; post la kapitano estas la leŭtenanto.
Rim.: Por eviti konfuzon inter loka kaj tempa sencoj de „post“, oni uzas la rimedojn montritajn sub „antaŭ“.1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:10
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 8:1
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 12:9
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:17- afrikanse:
- post
- albane:
- pas
- amhare:
- ልጥፍ
- arabe:
- آخر
- armene:
- հաղորդագրություն
- azerbajĝane:
- sonra
- bengale:
- পোস্ট
- birme:
- တိုင်
- bosne:
- post
- ĉeĥe:
- po, za (místně i časově)
- dane:
- indlæg
- estone:
- pärast
- eŭske:
- ondoren
- filipine:
- pagkatapos
- france:
- après (prép.), derrière (prép.)
- galege:
- pos
- germane:
- 1. nach 2. hinter 3. nach
- guĝarate:
- પોસ્ટ
- haitie:
- pòs
- hinde:
- पोस्ट
- hispane:
- después 1. después 2. detrás, tras 3. posterior
- hungare:
- 1. után 2. mögött, után 3. után
- igbe:
- mgbe
- irlande:
- tar éis
- islande:
- post
- japane:
- ポスト
- jave:
- sawise
- jide:
- פּאָסטן
- jorube:
- ifiweranṣẹ
- kanare:
- ಪೋಸ್ಟ್
- kartvele:
- ჩანაწერი
- katalune:
- desprès
- kazaĥe:
- кейінгі
- kimre:
- swydd
- kirgize:
- кызмат
- kmere:
- ក្រោយ
- koree:
- 포스트
- korsike:
- dopu à
- kose:
- isikhundla
- kroate:
- poslije
- kurde:
- koz
- latine:
- postquam
- latve:
- pasta
- laŭe:
- ຕອບ
- litove:
- pranešimas
- makedone:
- пост
- malagase:
- lahatsoratra
- malaje:
- 1. selepas
- malajalame:
- സ്ഥാനം
- malte:
- wara
- maorie:
- pou
- marate:
- पोस्ट
- monge:
- tom qab
- mongole:
- дараах
- nepale:
- पछि
- njanĝe:
- positi
- okcidentfrise:
- peal
- okcitane:
- après
- panĝabe:
- ਪੋਸਟ
- paŝtue:
- وروسته
- pole:
- po, za 1. po, za 2. po, za
- ruande:
- nyuma
- rumane:
- în spatele 1. peste 2. în spatele 3. în spatele
- ruse:
- 1. после, за (о времени), через (о времени) 2. позади, за (о месте, направлении) 3. после, за (о последовательности)
- samoe:
- pou
- sinde:
- پوسٽ
- sinhale:
- පශ්චාත්
- skotgaele:
- dreuchd
- slovake:
- po
- slovene:
- objave
- somale:
- ka dib
- ŝone:
- pambiru
- sote:
- poso
- sunde:
- pos
- svahile:
- baada
- taĝike:
- баъди
- taje:
- 1. หลังจาก, หลังจากที่ผ่านไป 2. หลัง, ข้างหลัง
- tamile:
- பின்
- tatare:
- пост
- telugue:
- పోస్ట్
- tibete:
- རྗེས་ལ་
- ukraine:
- повідомлення
- urdue:
- پوسٹ
- uzbeke:
- so’ng
- vjetname:
- bài
- volapuke:
- 1. pos 2. po
- zulue:
- emva
al post, post ...-n
-
Al loko situanta
post 2:
mi sendos post ilin glavon
[14];
rigardi post sin
[15];
li estingis la torĉon kaj tremante […] enŝovis sin
post kolonon
[16];
[ŝi] rigardis post lin kun rideto
FK
;
kuri post iun.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun „al“, vidu rimarkon sub „al ĉe“.
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:16
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV- france:
- derrière (prép., avec mouvement vers)
- germane:
- dahinter
- hispane:
- detrás de, en pos de
- pole:
- za
- rumane:
- din spate
- ruse:
- за (о направлении)
de post, depost
- 1.
-
- a)
- De 6 la fino de: mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj! [17]; depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco [18]; [ŝi loĝis] sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco [19]; ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj [20]; ili do sidiĝis sur tapiŝoj, kaj priparolis la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de la pramisto [21].
- b)
-
De 6 la komenco de:
la Eternulo estas mia fido de post mia juneco
[22];
de post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato
manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago
de la monato
[23];
Mi, la Eternulo, estas via Dio de post (via eliro
el) la lando Egipta
[24];
Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi
ĝis nun ne konitan malfortecon
Marta
;
depost tempo nememorebla
PrV
.
ekde 1, detempe de.
- c)
- (malofte) Sekvante la faron de: mi adoras [Dion] de post miaj praavoj (kiel faris miaj praavoj) [25].
Rim.: De logika vidpunkto de post signifas „de la fino de“ kaj ekde „de la komenco de“. Apenaŭ estas nuanco, se la posta substantivo montras tempopunkton, sed se ĝi esprimas daŭron, la distingo gravas. Tion ĉi reliefigas [26], sed multaj aŭtoritataj ekzemploj uzas de post kiel simplan sinonimon de la tempo de, kaj foje eĉ de ekde. La biblia citaĵo pri macoj, ekz-e, tekstas en la originalo: en la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis... , do hodiaŭ ni prefere uzus ekde, kiun ŝajne ne uzis Zamenhof. - 2.
- De malantaŭ: de post la kurteno elkuris dancistinoj [27]; [li] kliniĝis de post la kolono [28].
Rim.: Kvankam la unuvorta skribmaniero frue aperis, la duvorta estas preferebla, ĉar vere temas pri du sinsekvaj prepozicioj, ne pri kunmetaĵo de la tipo: malantaŭ, disde, ekde...17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
19. La Nova Testamento, S. Luko 2:36
20. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 11a
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 71:5
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:18
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 13:4
25. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:3
26. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 88
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 9a
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI- ĉeĥe:
- od té doby co; od
- france:
- 1. depuis (prép., temps), dès, à partir de 2. de derrière de~ tempo nememorebla: de temps immémorial.
- germane:
- 1. nachdem 2. hervor 1.a nach 1.b seit 1.c so wie
- hispane:
- 2. por detrás 1.a desde el final de, después de de~ tempo nememorebla: de tiempo inmemorial. 1.b a partir de, desde 1.c como antes
- pole:
- 1. od (czasu) 2. zza
- ruse:
- 2. из-за (о месте)
- slovake:
- od, odo
ĝis post, ĝispost
- Ĝis kiam estos pasinta, estos finita: ĉi-lasta informo, raportita en sendependa novaĵkanalo, ne aperis ĝis post kelkaj horoj en la ŝtata [29]; lia buŝo estis tre seka, kaj li havis absurdan deziron prokrasti la intervjuon ĝispost la tepaŭzo [30].
29. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3)
30. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978- france:
- jusqu'au-delà de
- germane:
- bis nach
el post
- II.
-
Vortero, montranta plimalfruecon aŭ plimalproksimecon:
posta
- 1.
- Pli malfrua: la postan paroladon mi ne aŭdis; la historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel [31]; posta jarcento [32]; la postaj generacioj [33]; kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis [34].
- 2.
- Loke pli malproksima, malantaŭa: la posta parto de ŝipo; la glavon […] trapenetris la postan parton de la korpo [35]; la leporo ekstaris sur la postaj piedoj [36]; terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li [37].
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 29:29
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
34. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:22
36. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
37. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj- ĉeĥe:
- pozdější
- france:
- 1. ultérieur 2. arrière (adj.)
- germane:
- 1. späterer 2. hinterer
- hispane:
- 1. posterior (en el tiempo) 2. posterior (en el espacio), parte trasera
- hungare:
- 1. utána következő 2. hátsó
- pole:
- 2. późniejszy, tylny
- rumane:
- 2. din spate
- ruse:
- 1. последующий 2. задний
- slovake:
- neskorší
- ukraine:
- наступний, пізніший, подальший
*poste
- 1.
-
Pli malfrue:
li paliĝis de timo kaj poste li
ruĝiĝis de honto
[38];
antaŭe intencu kaj poste komencu
PrV
;
antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas
PrV
;
leĝo valoras por poste sed ne por antaŭe
PrV
.
pasintaĵo.
- 2.
- Pli malproksime, malantaŭe: antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj [39]; post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj […] poste iris la piedistaro en kaskoj kaj en manteloj longaj ĝis la tero [40].
38. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:25
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X- angle:
- after
- arabe:
- 1. ثُمَّ
- bulgare:
- след
- ĉeĥe:
- potom
- france:
- 1. ensuite, puis
- germane:
- 1. nach 2. hinter
- hispane:
- 1. después, más tarde 2. luego, a continuación
- hungare:
- mögötte 1. utána, később
- nederlande:
- na, achter
- njanĝe:
- patapita
- pole:
- dalej, potem 1. dalej, potem
- rumane:
- mai departe 1. mai târziu
- ruse:
- 1. потом, позже 2. позади
- slovake:
- nato, potom, za tým
- taje:
- 1. หลังจาก, หลังจากนั้น
- ukraine:
- ззаду, далі, потім, пізніше
posten
- Celante plue al pli posta loko, malantaŭen: la princo rimarkis, ke la polva nebulo fleksiĝis posten [41]; la barbaroj eĉ ne rigardis posten [42]; la soldato rigardis posten kaj ekvidis urson [43]; vidi posten kaj antaŭen Hamlet ; ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen FK ; li […] sin klinis posten [44]; liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten FK .
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
43. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV- angle:
- behind
- ĉeĥe:
- dozadu, dál
- germane:
- nach hinten, zurück
- hispane:
- por detrás
- hungare:
- mögéje, hátulra
- nederlande:
- achterwaarts
- pole:
- dalej
- rumane:
- mai departe
- ruse:
- назад
- slovake:
- dozadu, ďalej
- ukraine:
- назад
posto
- 1.
- Posta 2 parto de io, malantaŭo, malantaŭaĵo: la posto de vesto PV ; Patroklo okupis iliajn postojn! (la postajn poziciojn de ilia armeo) [45].
- 2.
- Posta 1 tempo: rigardi al la posto PIV1 .
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 18a- angle:
- 1. rear
- ĉeĥe:
- rub
- germane:
- 1. Hinterteil, Rücken (von etwas), Rückseite
- hispane:
- 1. parte posterior 2. momento posterior
- hungare:
- 1. hátulja
- nederlande:
- 1. achterste deel
- pole:
- 1. tył
- ruse:
- 1. зад 2. прошлое, былое
- slovake:
- rub
- ukraine:
- задня сторона, наступне (у знач. ім.)
postaĵo
- 1.
-
posto 1:
postaĵo de veturilo, de domo
PV
;
postaĵo de Kremser
[46].
malantaŭo, malantaŭaĵo
- 2.
Pugo de homo, gropo de iuj kvarpieduloj aŭ analoga korpoparto de aliaj bestoj: hundaĉ' […] kaptis vin je l' pantalon' […] sur la postaĵo larĝan truon vi honte maskis per ĉapel' [47]; libero de parolo: […] obscene laŭdi postaĵojn de piedirantinoj [48]; ili plu ne povis elteni la suferon de konstipiĝo, kaj levante la postaĵon petis sian patrinon bastonete elfosi la ferbulan fekaĵon [49]; li donis al li fratecan baton sur la postaĵon, tiam li turnis sin kaj iris [50]; la sago estis bone celita kaj enfiksiĝis en la postaĵo de la ĉevalo [51]; la plej abomenaj [simioj] havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la simia socio maskendaj [52].
46. Vikipedio, Tendoĉaro
47. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
48. Monato, Juan Jacobo Schmitter-soto: Lando de la (mal)liberuloj
49. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro
50. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
51. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
52. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 5a- angle:
- 2. bottom, backside
- bulgare:
- 2. дупе
- france:
- 1. arrière (subst.) 2. derrière (cul)
- germane:
- 1. Hinterteil, Rückseite 2. Hintern, Po
- hispane:
- 1. trasero, parte de atrás 2. culo, grupa
- hungare:
- 1. hátulja, far 2. far
- nederlande:
- 1. achterste deel 2. achterwerk
- pole:
- 1. tylna (część) 2. tyłek, zad
- ruse:
- 1. зад, задняя часть 2. задница
- ukraine:
- задня частина, зад
postanto
- angle:
- successor
- ĉeĥe:
- následný člen, následovník, následující člen
- france:
- successeur
- germane:
- Nachfolger
- hispane:
- 1. siguiente, el que viene después 2. sucesor
- hungare:
- 1. utána következő, rákövetkező
- pole:
- 1. późniejszy (gość) 2. następnik
- ruse:
- последователь 2. последователь, следующий элемент
- slovake:
- nasledovník, nasledujúci
postea
- ĉeĥe:
- pozdější
- germane:
- späterer
- hispane:
- posterior
- hungare:
- utána következő
- pole:
- późniejszy
- ruse:
- последующий
- slovake:
- neskorší
- ukraine:
- пізніший, подальший
postenigi
-
Igi iri posten:
la minaco postenigis la atakantojn.
posten·igi
- ĉeĥe:
- oddálit, přidělit stanoviště, uvést do funkce, zahnat
- germane:
- zurücksetzen
- hispane:
- hacer volver
- hungare:
- hátravisz, hátravon
- nederlande:
- doen terugdeinzen
- pole:
- opóźnić
- slovake:
- postaviť na miesto, stanovište, stanoviť, umiestniť
- ukraine:
- виставляти, розставляти пост(и), призначати на пост
posteniĝi
-
Iri en postan lokon:
la libiaj ŝtonĵetistoj komencis posteniĝi
[57];
ŝi posteniĝis timigita
[58];
li rektiĝis, posteniĝis unu paŝon kaj […] diris
[…]
IK
.
dorsenpaŝi, inversiri, malantaŭeniĝi, regresi, retroiri
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
58. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV- germane:
- sich zurückziehen
- hispane:
- situarse detrás
- hungare:
- hátrál, visszavonul
- nederlande:
- achteruit gaan
- pole:
- udać się do tyłu
- ruse:
- отстать, отставать
posteulo
Tiu, kiu venas poste en tempo: ĉiu generacio laboras por siaj posteuloj; la posteularo de Abraham; la posteuloj sentos teruron pri lia tago, kaj la antaŭulojn kaptos timo [59]; ne restis memoro pri la antaŭuloj, kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos (ankoraŭ pli) poste [60]; venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo via posteulo [61]; niaj posteuloj legos en la historio EE ; savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon [62].
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 18:20
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:11
61. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
62. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo- beloruse:
- пасьлядоўнік, нашчадак
- ĉeĥe:
- descendent, následník, nástupce, potomek
- france:
- descendant (subst.), successeur (subst.)
- germane:
- Nachfolger, Nachkomme
- hispane:
- descendiente
- hungare:
- utód
- nederlande:
- opvolger
- pole:
- następca, potomek
- ruse:
- последователь, потомок
- slovake:
- následník, nástupca, potomok
- ukraine:
- нащадок, потомок
posteume
postiĝi
- Veni poste; atingi la celon pli malfrue; postresti: la postiĝintoj de la armeo estis kaptitaj de la malamiko; leviĝas neniu voĉo kontraŭ la labormetodoj kaj laboriloj de la esperanta terminografio, ankoraŭ tro postiĝintaj rilate al tiuj de naciaj lingvoj [64].
64. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Por pli kompleta lingvo- beloruse:
- спазьняцца, затрымлівацца
- france:
- lanterner, rester en arrière
- germane:
- zurückbleiben
- hispane:
- quedarse atrás
- hungare:
- lemarad
- nederlande:
- achter raken
- pole:
- pozostać w tyle, spóźnić się
- ruse:
- опоздать
postumo
- beloruse:
- казённая частка
- france:
- culasse
- germane:
- 1. Rücken
- hispane:
- culata (tornillo de la recámara de arma de fuego)
- hungare:
- csőfar
- pole:
- zamek (broni palnej)
- ruse:
- казённая часть
- slovake:
- 1.záver strelnej zbrane, 2.hlava valca
post kiam, post ol, post tio ke, post ke
(dependiga konjunkcio)-
En tempo pli malfrua ol tio, ke...:
tri jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon, en iu
maja mateno li atingis la bordon ĉe la haveno de la urbo Makao
[66];
okazis ke alian tagon, postkiam la kovertoj estis
bruligitaj, ni trovis en la letero la frazon: mian adreson vi
trovas sur la koverto
[67];
sed post ol ŝi malaperis / kiel la mortintoj /
mi ne povis enterigi la memoron
[68];
lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon
[69];
mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion,
post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune
[70];
[li] transprenis la rolon de ĉefo post ke li
mortigis la antaŭan estron
[71].
Rim.: La uzado de „post ol“, formsimile al „antaŭ ol“, estis iam nekutima: Zamenhof, konsultita de Boirac pri tiu formo, ĝin „plene aprobis“ (Oficiala Gazeto, 1914, p. 156a).Rim.: „Post kiam“ estas la ordinara formo, iafoje ankaŭ unuvorte skribata. La aliaj formoj restas malofte uzataj. [ĵv]
66. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
67. -: Peto al niaj korespondantoj, Esperanto Triumfonta, 1922-04-09 (79)
68. E. de Kock: Reve, Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06, numero 5/5, p. 175a
69. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2a
70. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l’ vivo, 1891
71. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, 2005- france:
- après que
- germane:
- nachdem
- hispane:
- después de que
- III.
-
-
Prefikso esprimanta la samajn ideojn.
- 1.
-
En spaco:
- a)
- (kun substantivo) Malantaŭa parto de io: postbuŝo, postgvardio, postkranio, postkropo, postlumo, postpalato, postremilo, postveturilo...
- b)
- (kun verbo de moviĝo) Sekvante malantaŭ: postĉasi, postiri, postkuri, postrajdi, postsekvi...
- c)
- (kun alia aga verbo) Malantaŭ iu malproksimiĝanta: postkrii, postgrumbli, postrigardi...
- d)
- Malantaŭen: postmeti...
- e)
- Malantaŭ si: postlasi, posttiri...
- f)
- (kun adjektivo) Malantaŭa: [ŝi rigardis al la duonfermita pordo], kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj [72]; kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? [73]; la pordisto komunikis, ke neniu el la postkulisaj laboristoj ŝatis Hadda'n [74]...
- 2.
-
En tempo:
- a)
- (kun substantivo) Tio, kio restas, okazas post io: postebrio, postefiko, postfalĉaĵo, postfojno, postgusto, postkolekto, postkolero, postkongreso, postmanĝo, postparolo, postsigno, postskribo, poststrio, posttagmezo...
- b)
- (kun verbo) Daŭri, agi iom pli longe: postdiri, postrikolti, postsoni, postvibri, postresti... postveni, postvivi...
- c)
- (kun adjektivo aŭ adverbo) Tia, ke ĝi estas pli malfrue ol: postmilita, postmorta, postrevolucia, posttempa, postklasika, postsekvanta, postmorgaŭ...
- d)
- (malofte) Tia, ke ĝi sekvas; rilata al la sekva: en la postsemajna kunveno ni aŭskultos novaĵojn de scienco kaj tekniko [75]...
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
73. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 12a
74. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
75. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a- hungare:
- utó-, után-
72.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda
Ida
73. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 12a
74. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
75. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a
73. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 12a
74. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
75. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 4a