*buŝ/o

*buŝo

1.
ANA Kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras: buŝo de homo, bovo, leono, hundo, rato; Dio donis buŝon, Dio donos manĝon PrV ; eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo PrV ; revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo (beko) deŝiritan folion de olivarbo [1]; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras PrV ; fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis PrV ; ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono [2]. VD:faŭko, muzelo
2.
Parto de la vizaĝo, aperturo inter la lipoj: tordita buŝo; ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo [3]! oni laŭvice transdonis al ni rumbotelojn, kiuj cirkulis de buŝo al buŝo [4].
3.
Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel parolorgano: en buŝo Biblio, en koro malpio PrV ; ne movi la buŝon (tute silenti) PrV ; teni sian langon en la buŝo PrV ; ŝtopi, fermi al iu la buŝon (silentigi); al la buŝo de oni neniu povas ordoni PrV ; mi ne estas elokventa […], mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon [5]; iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan [6]. VD:lango, lipo
4.
(figure) Enira aŭ elira aperturo: buŝo de forno, de rivero en la maro; la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn [7]. VD:enfluejo, faŭko, abismo
afrikanse:
 mond
albane:
 gojë
amhare:
 አፍ
angle:
 mouth
arabe:
 فم
armene:
 բերան
azerbajĝane:
 ağız
beloruse:
1. рот, вусны, пашча 3. рот, вусны 4. адтуліна, жарало, вусьце, чалесьнікі (de forno)
bengale:
 মুখ
birme:
 ပါးစပ်
bosne:
 usta
bretone:
 genoù
bulgare:
1. уста
ĉeĥe:
 ústa
dane:
 mund
estone:
 suu
eŭske:
 ahoa
filipine:
 bibig
france:
 bouche, embouchure, gueule (d'un animal)
galege:
 boca
germane:
1. Mund (ĉe homo), Maul (ĉe bestoj) 4. Mündung
guĝarate:
 મોં
haitie:
 bouch
haŭse:
 bakin
hebree:
 פה
hinde:
 मुंह
hispane:
 boca
hungare:
1. száj 3. száj 4. száj, torkolat, nyílás
igbe:
 ọnụ
indonezie:
 mulut
irlande:
 béal
islande:
 munni
itale:
 bocca 4. bocca, sbocco
japane:
 
jave:
 tutuk
jide:
 מויל
jorube:
 ẹnu
kanare:
 ಬಾಯಿ
kartvele:
 პირში
katalune:
 boca
kazaĥe:
 ауыз
kimre:
 geg
kirgize:
 ооз
kmere:
 មាត់
koree:
 
korsike:
 bocca
kose:
 umlomo
kroate:
 usta
kurde:
 dev
latine:
 os
latve:
 mute
laŭe:
 ປາກ
litove:
 burna
makedone:
 устата
malagase:
 vava
malaje:
 mulut
malajalame:
 വായ
malte:
 ħalq
maorie:
 mangai
marate:
 तोंड
monge:
 lub qhov ncauj
mongole:
 агшин
nederlande:
1. mond, muil 3. mond 4. mond, monding
nepale:
 मुख
njanĝe:
 mkamwa
okcidentfrise:
 mûle
okcitane:
 boca
panĝabe:
 ਦੇ ਮੂੰਹ
paŝtue:
 خوله
perse:
 دهان 4. دهانه، مصب (رودخانه)
pole:
1. otwór gębowy, usta, buzia, gęba, morda, paszcza, pysk, ryj 2. usta, buzia 3. usta, buzia, język 4. gardło
portugale:
 boca
ruande:
 umunwa
rumane:
 gură 4. orificiu
ruse:
fluis sur lipoj: по усам текло, да в рот не попало. 1. рот (ĉe homo), ротовая полость, пасть (ĉe bestoj) tordita ~o: кривой рот. 2. рот, уста teni sian langon en la ~o: держать язык за зубами. 3. рот, уста (поэт.) 4. устье (реки, шахты), дуло (ружья, пушки), жерло
samoe:
 gutu
sinde:
 وات
sinhale:
 මුඛයෙන්
skotgaele:
 bheul
slovake:
 ústa
slovene:
 usta
somale:
 afka
ŝone:
 muromo
sote:
 molomo oa
sunde:
 sungut
svahile:
 kinywa
taĝike:
 даҳон
taje:
 ปาก
tamile:
 வாயில்
tatare:
 авыз
telugue:
 నోరు
tibete:
 ཁ་
turke:
 ağız
ukraine:
 рот
urdue:
 منہ
uzbeke:
 og’iz
vjetname:
 miệng
volapuke:
 mud
zulue:
 umlomo

buŝa

1.
De la buŝo1: la buŝa kavo; ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo [8]; elkraĉitaj buŝaĵoj [9].
2.
Parola, voĉa: buŝaj interparoladoj EE ; tio estas nur buŝa babilado [10]; ĝi akceptos inviton buŝan [11]; mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon FK ; esprimi ĝin per buŝa vorto EE ; havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan [12]; la buŝaj lingvoj [13]; buŝaj informoj [14]; mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca [15]; buŝaj tradicioj (eposoj, legendoj, rakontoj ktp), transdonitaj dum multaj jarcentoj, de generacio al generacio [16].
3.
FON Dum kies prononco la velo estas levita kaj baras la pasejon inter la buŝo1 kaj la naza kavaĵo: buŝa vokalo . ANT:naza2
angle:
 oral
beloruse:
1. ротавы 2. вусны
bretone:
1. -genoù 2. dre gomz 3. -genoù (soniadoniezh)
france:
 buccal, oral
germane:
2. mündlich
hebree:
 של הפה
hispane:
1. bucal 2. oral 3. oral
hungare:
1. száj- 2. szóbeli ~a vokalo: orális magánhangzó. 3. száj-, orális
itale:
1. orale, boccale 2. orale, verbale (orale) 3. orale (fon.)
nederlande:
 oraal 1. mond- 2. mondeling
perse:
1. دهانی 2. شفاهی، گفتاری 3. دهانی
pole:
1. ustny 2. ustny, słowny, oratoryjny
ruse:
1. ротовой 2. устный ~a vokalo: ртовый гласный. 3. ртовый
slovake:
 ústny
ukraine:
 ротовий, усний
volapuke:
1. mudik

buŝego

ZOO Buŝo de grandaj bestoj: buŝego de bovino [17]; apro […] kuris kun ŝaŭmanta buŝego montrante la akrajn dentojn [18]; aperis terure granda hundo, […] ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn [19]; la drako […] elspiris fajron el sep buŝegoj [20]. SIN:faŭko
angle:
 maw, gullet
beloruse:
 пашча
bretone:
 geol
france:
 gueule (d'un animal)
germane:
 Schnauze
hebree:
 לוע, מלתעות
hungare:
 pofa
itale:
 fauci
nederlande:
 muil
perse:
 پوزه
pole:
 paszcza
ruse:
 пасть
slovake:
 papuľa
ukraine:
 паща
volapuke:
 lemud

*buŝumo [21]

Ilo por teni fermita la buŝon de bestoj kaj malhelpi la mordojn: [ĝi] urĝe bezonas buŝumon, antaŭ ol li per sia senbrida mordemo sukcesos neripareble damaĝi [22]; (figure) la gazetaro portas buŝumon (ne povas libere paroli). SIN:muzelingo
angle:
 muzzle
beloruse:
 наморднік
bretone:
 minwal
france:
 muselière
germane:
 Maulkorb
hebree:
 רסן
hispane:
 bozal
hungare:
 szájkosár
itale:
 museruola
nederlande:
 muilkorf
perse:
 پوزه‌بند
pole:
 kaganiec
ruse:
 намордник
slovake:
 náhubok
ukraine:
 намордник

enbuŝaĵo

Transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj: ĉevalo, kiun la monaĥoj trenis per la enbuŝaĵo [23]; kondukante ĉevalojn je iliaj enbuŝaĵoj [24].
23. La nomo de la rozo
24. Basyoo, trad. Sasaki T.: Streta vojo al fora interno, [vidita en 2011]
angle:
 bridle bit
beloruse:
 цуглі
bretone:
 gweskenn
france:
 mors
germane:
 Trense, Kandare, Pelham
hungare:
 zabla
itale:
 morso (ippica)
nederlande:
 mondstuk
perse:
 دهانه (افسار)
pole:
 wędzidło
ruse:
 удила, мундштук (у лошади)
ukraine:
 вудила

elbuŝigi

(tr)
(figure) Diri: mi neniam povis elbuŝigi aŭ „so“ post „po“, aŭ „co“ post „so“ [25]; elbuŝigi fremdajn lingvojn [26]; la deputito marŝis tien kaj reen en la ĉambro, elbuŝigante evidente bone parkerigitajn „verojn“ [27].
25. D. K. Jordan: Knaĥoĥŝveŭpsceg, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
26. Monato, Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo, 2012
27. Monato, Paul Gubbins: Pika partio, 2012
beloruse:
 гаварыць, вымаўляць
france:
 causer (dire), prononcer
germane:
 äußern
hispane:
 pronunciar, decir
itale:
 pronunciare
perse:
 بر زبان آوردن
pole:
 wypowiedzieć, wymówić, wykrztusić

enbuŝigi

(tr)
Enmeti en la buŝon: amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon [28]; manĝaĵojn devis prepari flegistoj tiel, ke mi povis enbuŝigi ĉion per unu mano [29]; [li] enpikis alian artiŝokon kaj senĝene enbuŝigis ĝin tutan tra siaj dikaj lipoj [30].
28. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
29. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina, 2010
30. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 2006
france:
 emboucher
germane:
 in den Mund schieben
ukraine:
 брати в рот, класти до рота

plenbuŝo

Kvanto, kiun povas enteni la buŝo: li apenaŭ havis tempon por trinki unu plenbuŝon, kiam li aŭdis la pordan sonorilon [31]; s-ro Veselov eltrinkis unu plenbuŝon da ruĝa vino el glaso staranta antaŭ si [32].
31. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
32. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
 mouthful
bretone:
 genaouad
france:
 bouchée, lampée
germane:
 Mundvoll, Schluck
hebree:
 מלוא הפה
hungare:
 falat
itale:
 boccata
nederlande:
 mondvol
perse:
 لقمه، جرعه
pole:
 kęs, łyk
ruse:
 полный рот (чего-л.), кусок, глоток
ukraine:
 ковток

postbuŝo PIV1

ANA Parto de la buŝo proksima al la faringo.
france:
 arrière-bouche
germane:
 hintere Mundhöhle
perse:
 حلق، گلو
ruse:
 зев
ukraine:
 зів

rondbuŝuloj

ZOO Superklaso el vertebruloj de serpento- aŭ vermoformaj senmakzelaj fiŝoj (Cyclostomata): mukofiŝoj estas angilsimilaj maraj vertebruloj el ordo de rondbuŝuloj kaj el klaso senmakzeluloj [33].
angle:
 cyclostomes
france:
 cyclostomes
germane:
 Rundmäuler
hebree:
 עℷולי הפה
hungare:
 körszájúak
itale:
 ciclostomi
latinece:
Cyclostomata
nederlande:
 rondbekken
perse:
 دهان‌گردماهیان
rumane:
 ciclostomi
ruse:
 круглоротые (класс)
ukraine:
 круглороті, мішкозяброві

administraj notoj

pri post~o :
    Fakulo bv kontroli la difinon. La difino en
    PIV1 estas "faringo" kaj en PIV2 "busxa
    parto de faringo" (supra parto de faringo??)
    [MB]
  
post~o : Mankas dua fontindiko.
post~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rond~uloj: Mankas dua fontindiko.