1vibr/i PV

vibri

(ntr)
1.
Pri elasta korpo: regule kaj rapide tremi, tiel ke oni povas apenaŭ vidi, sed senti ĝin kaj eventuale aŭdi samfrekvencan sonon: la metala bruo de sonorilo vibranta KPr . VD:alterni, svingiĝi, tinti, sonori
2.
Pri sono: svingiĝi regule inter du proksimaj frekvencoj tiel, ke estiĝas tremanta nefirma, ŝvebanta sono: tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo KPr ; voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato QuV ; per voĉo en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke […] li kompatu ŝin QuV ; la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj InfanTorent2 ; ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco ol ordinare InfanTorent2 . VD:interferi, moduliĝi, oscili
3.
(figure) (poezie) Sento, emocio similanta fizikan vibradon, alterne rapide ŝveletanta kaj malŝveletanta: kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro [ne] povas kontraŭbatali ChL ; en li vibras printempo, lia koro tamburas LGA . VD:ebria2, eŭforio, flagri, fluktui, skuiĝi
angle:
vibrate
ĉeĥe:
chvět se, kmitat, vibrovat, znít
france:
vibrer
germane:
vibrieren 2. zittern (Ton)
hispane:
vibrar
hungare:
rezeg, vibrál
japane:
振動する [しんどうする], 揺れる [ゆれる], 震動する [しんどうする], 震える [ふるえる], 鳴り響く [なりひびく], うち震える [うちふるえる], わくわくする
katalune:
vibrar
nederlande:
trillen
portugale:
vibrar
ruse:
1. дрожать, колебаться, вибрировать 2. дрожать, вибрировать
slovake:
chvieť sa, kmitať, vibrovať
ukraine:
вібрувати, коливатися, тремтіти

vibro

Iu el la alternaj movoj de io vibranta: radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon, la tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas VaK ; [li] vidis […] tremeton ĉirkaŭ ŝiaj […] lipoj, kaj rimarkis vibreton en ŝia voĉo Iŝtar ; tiu ekscito estis la vibro de la feliĉo LGA . VD:disonanco, interfero, frekvenco1, tremo
Rim.: Zamenhof en unu verko uzis la vorton „vibracio“: artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj [1].
ĉeĥe:
chvění těles, kmitání, střásání, vibrace
france:
vibration
germane:
Schwingung, Vibration
hispane:
vibración
hungare:
rezgés
japane:
ひと揺れ [ひとゆれ], 震え [ふるえ]
katalune:
vibració
nederlande:
trilling
portugale:
vibração
ruse:
вибрация
slovake:
chvenie, kmitanie
ukraine:
вібрація, коливання, тремтіння

vibrigi

1.
Kaŭzi vibradon de io: la aero, eligata forte el la pulmoj tra la gloto vibrigas la voĉajn kordojn, tiam ili ritme ekmoviĝas kaj pro siaj longeco, larĝeco kaj streĉiteco – principe tute same kiel ĉe la muzikaj instrumentoj – produktas diversajn sonojn Ret ; kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon [2].
2.
(figure) Igi vibri3 la sentojn, tuŝi emocie: la infano alkuris al ŝi, […] balbutante tiun ĉarman vorton, kiu vibrigas la koron de patrinoj KPr ; varmega tagmeza suno brile lumigis la placon, la sekvantan tagon, kaj vibrigis (trembriligis) la aeron super ĝia brika pavimo Iŝtar ; li ricevis filinon kelkajn jarojn post la edziĝo [sed] tio ne tre vibrigis (ŝancelis) liajn sentojn HsT .
2. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
germane:
zum Vibrieren bringen 2. rühren
japane:
振動させる [しんどうさせる], 揺らす [ゆらす], 震動させる [しんどうさせる], 震わせる [ふるわせる]
ukraine:
коливати

postvibri

(malofte)
Plu vibri post la ĉesigo de la impulso estiginta la vibron: liaj timpanoj ŝajnis postvibri [pro la alarmilo] [3]; (figure) fine li ekdormas, kaj en liaj sonĝoj postvibras lernejaj bildoj, kiaj ĵus okupis lian maldorman cerbon [4]. VD:sonori
germane:
nachschwingen
hispane:
reverberar
hungare:
utórezeg, utórezgést végez
katalune:
reverberar

administraj notoj