*sving/i
*svingi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Moveti ion rapide kaj ripete, ĉiudirekten rapide skuadi:
svingi vipon, bastonon, la pugnon, la remilojn;
hundo ... svingas la voston kaj atendas
[1];
la grandega papilio ... svingis siajn flugilojn
[2];
svingi la ĉapelon por saluti;
Anna Andrejevna ... svingas per la naztuko
[3];
svingante la penikojn de sia velura vestoB
;
eksvingeti la fingronZ
;
la svingo de ŝia mano estis tro forta kaj la birdoj
forflugisB
;
ribela deziro elsvingi el la jugo sian nukon.
balanci, kirli
- 2.
- Forte streĉi la muskolojn kaj subite ĵeti ion antaŭen: svingi pilkon, martelon; forte svinginte la arĝentan pelvon, li ĵetis ĝin en RejnonZ ; li svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofoB ; svingi alte sian piedonZ ; kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas PrV ; ili dancis svingante sin tien kaj reenZ .
- 3.
- (malofte) Vibrigi: svingi kaj tremigi kordonZ ; tio estas nur svingiĝoj kaj moviĝoj de la nervojZ .
- 4.
- (figure) Ekmovi, ekimpulsi, instigi: lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas PrV ; puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas PrV .
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 1a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 1a
- angle:
- to wave, swing
- ĉeĥe:
- mávat, mrštit, švihnout
- france:
- agiter, balancer, brandir
- germane:
- 1. schwingen, schwenken 2. wegschnellen
- hungare:
- 1. ráz, lenget, lóbál 2. lendít, lenget 3. rezegtet 4. mozgat, ösztönöz
- itale:
- 1. agitare, dimenare, brandire, battere (di ali) 2. lanciare, scoccare 3. far vibrare 4. scuotere
- nederlande:
- 1. zwaaien 2. slingeren 3. doen trillen
- ruse:
- 1. махать, взмахнуть, размахивать 2. взмахнуть 3. трясти
- slovake:
- mávať, zamávať, švihať
svingiĝi
(ntr)
- Sin rapide demovi tien aŭ reen: la infanoj rigardas la gaje svingiĝantajn ruĝajn fiŝojn; junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco [4]; la glitkurantoj svingiĝadis sur la ... lagoj [5]; [la insekto] per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino [6].
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, konkurso de saltado
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, konkurso de saltado
- angle:
- to wave, swing, flutter, oscillate, undulate
- france:
- s'agiter, se balancer, s'élancer, gigoter
- itale:
- dimenarsi, guizzare, agitarsi (dimenarsi)
- nederlande:
- slingeren, zwaaien, zwiepen, zwieren
svingilo
Ĉia penda parto de ilo aŭ maŝino, fiksita je unu ekstremo kaj povanta svingiĝi:
- a)
- Frapilo pendanta en sonorilo.
- b)
- Pendolo de horloĝo.
- c)
- Batilo de draŝilo.
- angle:
- 1.a clapper 1.b pendulum 1.c swipple
- ĉeĥe:
- biják cepu, cepovka, kyvadlo, páka pumpy, srdce zvonu
- france:
- balancier, battant, marteau (de cloche)
- germane:
- 1.a Schwengel 1.b Pendel 1.c Klöppel
- hungare:
- 1.a harangnyelv 1.b inga 1.c cséphadaró
- itale:
- battente 1.a batacchio 1.b pendolo (di orologio) 1.c vetta (agr. mecc.)
- nederlande:
- 1.a klepel 1.b slinger
- ruse:
- 1.a язык колокола 1.b маятник
- slovake:
- kyvadlo, páka pumpy, srdce zvonu
mansvingi
(ntr)
- Svingi manon aŭ la manojn por de malproksime atentigi iun, saluti, adiaŭi...: ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas [7].
7.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
3a
- angle:
- to wave (the hand)
- ĉeĥe:
- mávat na pozdrav
- france:
- faire signe de la main
- germane:
- winken
- itale:
- dimenare la mano, agitare la mano, salutare (con la mano)
- nederlande:
- zwaaien
- slovake:
- kývať, mávať rukou
kursvingiĝi ↝
- Sin antaŭenĵeti por salti.
- france:
- s'élancer
- itale:
- slanciarsi (nel salto)
- ruse:
- разбежаться (для прыжка)