*sku/i PV

*skui

(tr)
1.
Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi: ŝi ekskuis la arbon kaj la pomoj falis kvazaŭ pluvo [1]; ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj [2]; la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la supraĵo, forta vento skuis ĝin [3]; venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton [4]; [li] volis deĵeti la sakon, […] sin turnis kaj skuis, sed ne povis liberiĝi [5]; post fruktoskuo de olivarbo [6]; skulavi [7]; (figure) per tio [ŝi] estis iom skuita el siaj revoj [8]. VD:frapi1, puŝi1
2.
Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen: la virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn [9]; estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis [10]; li paliĝis, skuis la kapon kaj poste diris: Kristino ne devas forpuŝi de si sian feliĉon [11]; ŝi mallevis la brakojn kaj skuis ilin, kvazaŭ ŝutante ion teren [12]; ŝi nee skuis la kapon kaj flustris petege [13]; Alfred […] skuis al la doktoro kore la manon [14]; li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon [15]. VD:agiti1, balanci
3.
(figure) Malfortigi, malstabiligi, materie aŭ anime: [la Eternulo] skuis regnojn [16]; [lia] sano […] estas forte skuita en la lasta tempo [17]; ne skuu mian animon [18]; du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro [19]; la ofendo […] videble tre profunde ŝin skuis Marta ; nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj Marta ; [la] aŭtoro [de Volapuko] la unua potence skuis la mondon por nia ideo [20]; vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas PrV . VD:afekcii, agiti2, eksciti, frapi4, trafi2
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 4:6
8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
13. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
14. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:11
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
18. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
angle:
 shake
beloruse:
 трэсьці, патрэсьці 3. уразіць, узварушыць, усхваляваць
bulgare:
 разклащам, разтърсвам
ĉeĥe:
 protřepávat, roztřepat, třepat, vytřepávat, vytřást
france:
 secouer
germane:
 schütteln, rütteln 3. erschüttern
hispane:
 sacudir (fuertemente), hacer temblar
hungare:
2. ráz, megráz 3. megingat
nederlande:
1. schudden 2. schudden
pole:
1. trząść 2. trząść, potrząsać, wstrząsać, kolebać, kręcić głową 3. wstrząsać
portugale:
 sacudir, abalar, estremecer, aluir, sacolejar
ruse:
1. трясти 2. трясти, встряхивать, колебать 3. потрясать, потрясти, поколебать
slovake:
 pretrepávať, trepať, vytrepávať
tibete:
 དཀྲུག་
ukraine:
 трясти, трусити, струшувати, збовтувати

skuege

Abrupte kaj krude: li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis [21].
angle:
 joltingly
germane:
 ruckartig
hungare:
 hevesen
slovake:
 trhavo, šklbavo

skuiĝi

(ntr)
Svingiĝi tien kaj reen: forte skuiĝis la tero [22]; en tiu momento la faraono skuiĝis de abomeno [23]; li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis [24]; li ekkriis, salte leviĝis kiel freneza kaj tiel alpremis la kunulon al la arbo, ke ĝi skuiĝis [25]; la fiŝkaptisto foriris malkuraĝe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj skuiĝis [26]; la ŝultroj skuiĝis pro la plorsingultoj [27]; en ŝia cerbo, kiel muŝo en aranea reto, skuiĝis la vortoj de Franjo [28]. VD:tremi
angle:
 to shake
beloruse:
 трэсьціся, калаціцца
bulgare:
 разтърсвам се, разклащам се
france:
 branler, trembler
germane:
 wackeln, erzittern, wanken
hungare:
 rázkódik, reng, ingadozik
pole:
 trząść się
ruse:
 трястись
ukraine:
 трястися

deskui

(tr)
Faligi skuante: mi deskuis kokosojn [29]; deskuu la polvon de viaj piedoj [30]; (figure) la malpiuloj deskuiĝu el [la tero] [31]; (figure) tiel facile vi ne deskuos min! [32].
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
30. La Nova Testamento, S. Mateo 10:14
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:13
32. R. Schwartz: kiel akvo de l' rivero, 1963
angle:
 shake off
beloruse:
 стрэсьці, абтрэсьці
bulgare:
 отърсвам
ĉeĥe:
 setřást
france:
 ôter (en secouant), enlever (en secouant), secouer (pour ôter)
germane:
 abschütteln, erbeben, beben
hungare:
 leráz
nederlande:
 afschudden
pole:
 zstrząsnąć, zrzucić
ruse:
 отряхнуть, стряхнуть
slovake:
 otriasť
ukraine:
 струшувати, обтрушувати

ekskui

(tr)
Ion subite vigle movi, aŭ malfirmigi sur ĝia bazo: leono venis kaj ekskuis la kolhararon [33]; ia interna ŝanceliĝado ekskuis la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento Marta .
angle:
 to jerk
beloruse:
 скалануць, страсянуць, здрыгануць, падтрэсьці
ĉeĥe:
 otřást, potřásat, potřást, zatřást
france:
 agiter (secouer), ébranler
germane:
 erschüttern, aufrütteln
hungare:
 megráz
pole:
 wstrząsnąć, potrząsnąć
ruse:
 встряхнуть, затрясти
slovake:
 otriasť, zatriasť

forskui

(tr)
1.
Rapide kaj krude forĵeti, forpuŝi: oni forskuas min kiel akridon [34]; li forskuis la beston en la fajron [35]; forskuu de vi la polvon, leviĝu [36]; li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera [37]; la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn [38].
2.
(figure) Liberiĝi de io streĉante sin plurdirekte: [li] volis forskui de si la influon de la plej alta kolegio [39]; [li] iom post iom forskuis la unuajn impresojn kaj komencis pli atente rigardi ĉirkaŭe [40]; vi devas forskui la kvietan, mediteman vivon en nia urbeto, kaj serĉi en pli ĝojaj ĉirkaŭaĵoj novajn, pli feliĉajn, pli lumajn pensojn [41]; ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon Marta ; vi devas forskui vian pezan humoron, diris la patrino, provante vigligi lin [42]; diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn [43].
angle:
 to cast off
beloruse:
 стрэсьці
ĉeĥe:
 setřást
france:
 se débarrasser de
germane:
 abschütteln
hungare:
 elvet, eldob, leráz
nederlande:
 afschudden
pole:
 odrzucać
ruse:
 стряхнуть
slovake:
 striasť
ukraine:
 струшувати, витрясати, скидати, відкидати

neskuebla

Firma, fidela, ke ĝin oni ne renversas aŭ detruas: la neskueblaj restu [44]; ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon [45]; mia koro estas pura, miaj intencoj neskueblaj [46]; kontraŭ ĉi tiu neskuebla certeco ĉio alia perdis la signifon [47].
angle:
 unshakeable
beloruse:
 непахісны
bulgare:
 непоклатима
ĉeĥe:
 neochvějný, neotřesný
france:
 inébranlable
germane:
 unerschütterlich
hungare:
 megingathatatlan
nederlande:
 onverstoorbaar
ruse:
 непоколебимый
slovake:
 neochvejný, neotrasiteľný
ukraine:
 непохитний, несхитний, непорушний

senskue

Malabrupte, kun glata, konstanta iro: ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble [48]; senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo Marta ; la vivo en Marino ruliĝis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petroviĉ havis multe da ĉagrenoj [49].
48. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
49. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII
angle:
 unwaveringly
beloruse:
 плаўна, плытна, гладка
bulgare:
 гладко
ĉeĥe:
 bez otřesů
france:
 continument, sans secousses
germane:
 gleichmäßig, ungestört
hungare:
 megrázkódtatások nélkül, simán (átv.)
pole:
 bez wstrząsów
ruse:
 плавно, без потрясений
slovake:
 bez otrasov
ukraine:
 непорушно, непохитно

animskua

Kiu skuas la animon, tre emocia, tre afekcia2, konsterna: animskua bildo de malsata infano [50]; la animskua, sufoketa kaj malproksimatinga muĝado venis ŝajne el sub la tero [51].
50. -: [kovrilo], Espero Katolika, 1984:3
51. Pang Naiying: La lastaj arbohakistoj, El Popola Ĉinio, 2000:6
beloruse:
 ашаламляльны, узрушальны
france:
 bouleversant, poignant
germane:
 aufwühlend, erschütternd, bewegend

administraj notoj