*konstern/i PV

*konsterni

(tr)
Suprizi aŭ timigi iun tiel, ke li momente ne povas agi, paroli, pripensi: mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis [1]; tiu klarigo konsternis min, la vero ne ĉiam estas agrabla [2]; niaj temploj estas plenaj de misteroj, kiuj konsternas eĉ saĝulojn kaj pulvorigas la animon de la popolaĉo [3]; ĉu vi aŭdas? kial ĝi vin konsternis? kial vi staras kun tia embarasa mieno? la justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj [4]; kio lin konsternis ĉe la eniro […estis] la devizo: „memkritiko, sendepende al la postenoj!“ Metrop ; [ŝi] haltis ĉe la pordo, tiel konsternis ŝin la flamanta kaj samtempe morta vizaĝo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur ŝi [5]; tiuj ideoj, tute novaj al Karlo, konsternis lin [6]; min konsternis la nekomprenemo [7]; la akuzo min konsternis [8]; min konsternis la senkora cinikismo [9]; tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis respondi [10]; kial ili iras senveste? kiaj obscenaj frenezaĵoj[…] igas ilin konsterni la publikan pudoron? [11].
Rim.: Se iu estas konfuzita, li kutime havas konkurencajn malklarajn sentojn malebligantaj klaran decidon, tro multe da sambonaj aŭ sammalbonaj eblecoj. Se iu konsterniĝis pro tre forta impreso, li kutime ne plu sentas ion, li estas stupora, la situacio estas tute nova aŭ surpriza, tiel ke li tute ne vidas eblecon por reago.
VD:embarasi, fascini, hipnotigi, perpleksa, ŝoki, stupori, terurigi
angle:
dismay
beloruse:
зьбянтэжыць, уразіць
france:
ahurir, abasourdir, consterner, déconcerter
germane:
konsternieren, bestürzen, betroffen machen, erschüttern
katalune:
consternar, torbar, desconcertar
nederlande:
ontstellen, verbluffen
perse:
بهت‌زده کردن، متحیر کردن، متأثر کردن
pole:
konsternować, bulwersować
portugale:
atordoar, desconcertar, aniquilar, bestificar, consternar
rumane:
consternare
ruse:
озадачить, поразить, привести в замешательство
svede:
bringa ur fattningen, göra bestört

konsterna

Kiu konsternas, mirigas, igas senhelpa; animskua: io konsterna kaj terura fariĝis en la lando: la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili [12]; vi ambaŭ havas la saman patron […], en la posta mateno, […] Ajna demandis la avinon pri tiuj novaj konsternaj aferoj [13]; mi venis por averti vin pri danĝeroj minacantaj vin […] sed mi havas por vi ankoraŭ pli teruran novaĵon […] ne multe pli ol unu tago pasis, de kiam Kedar alportis al li tiun konsternan novaĵon kaj tamen, li havis la senton, kvazaŭ li travivis jarojn en animdoloregoj [14]; laŭ tiu rezonado li agis, ne ĉesante antaŭ ol li estis mortiginta ĉiujn malamikojn de sia patro, kvankam tia agado estis ĉiel konsterna [15].
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 5:30
13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVII
15. -, trad. B. Ragnarsson: Sagao de La Volsungoj kaj ĝiaj Fontoj, 2011
france:
atterrant, consternant
germane:
bestürzend, erschütternd

konsterno, konsterniĝo

Stato de iu konsternita: iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo [16]; mi ekvidis vin senvestigita, tute nuda: tio estis plej alta grado da abomeno, da konsterno, da doloro, da malespero [17]; mi ekrigardis la adreson kaj mi […] preskaŭ svenis de konsterniĝo [18]; la osteca vizaĝo ekhavis esprimon de grandega konsterniĝo, la manoj ektremis kiel en konvulsio [19]; ilin mirigis la tumulta agitado, […] la konsterno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj [20]; terura katastrofo ekĵetis la konsternon en la loĝantaron de normandaj marbordoj [21].
Rim.: Plejofte la subjekto de la verbo konfuzi estas persono, kaj la subjekto de konsterni estas afero.
beloruse:
зьбянтэжанасьць, разгубленасьць
france:
ahurissement, consternation
germane:
Bestürzung, Betroffenheit
katalune:
torbament, consternació
nederlande:
ontsteltenis
perse:
بهت، حیرت، ناباوری، تأثر
pole:
zmieszanie
rumane:
consternație
ruse:
растерянность, замешательство
svede:
bestörtning

konsterniĝi

Iĝi frapita de konsterno, senhelpa pro neatendita okazaĵo: la Benjamenidoj terure konsterniĝis, ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis [22]; konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: kial Dio faris tion al ni? [23]; ŝi konsterniĝis, kiam ŝi rigardis lian vizaĝon, estis spuroj de larmoj en la okuloj [sed ili] forte brilis, kaj la buŝo estis duone malfermita, kvazaŭ li vidus ion rave belan [24]; iliaj mienoj iel konsterniĝis, kaj ili rigardis unu la alian kvazaŭ en silenta reciproka ekkompreno [25]; mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion per la kulpoj de ilia socio [26]; unu el la jorubaj himnoj, kiujn mi amis dum mi kreskis en la vilaĝo, estas ‚Ko To K'Awon Mimo Beru‘, esperante: ‚La Sanktuloj neniam Konsterniĝu‘ [27].
france:
être déconcerté, être désarçonné (fig.)
germane:
betroffen werden

administraj notoj