*terur/o

*teruro

1.
Konsterna, stuporiga timego: grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari [1]; muta de teruro VdE ; (frazaĵo) tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro PrV ; (frazaĵo) atakis teruro, ektremis la kruro. PrV
2.
Ŝoko, konsterniĝo kaŭzita de ies malbona situacio aŭ stato (ne nepre de tiu de la spertanto), eventuale miksita kun abomeno, indigniĝo aŭ kompato: la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro kliniĝis super la malhela figuro, kiu kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo (temas pri la kadavro de Marta) Marta ; tremo de teruro trakuradis lin je la nura penso, ke Ligia povus troviĝi meze de tiu ĥaoso, sur tiuj teruraj stratoj, kie oni dispremadis sur la tero homajn internaĵojn [2]; kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en „san-benito“ kaj sub mitro, vizaĝon, kiu similis al tiu de Panglos! (t.e. ŝi vidis, ke Pangloso estas ekzekutota en aŭtodafeo) [3]; kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo [4]. VD:hororo4
3.
(figure) Teruraĵo (uzo metonimia): finfine li fariĝis la teruro de la vilaĝo, kaj oni fuĝis je lia proksimiĝo, ĉar li estas viro treege forta, kaj tute neregebla en kolero [5].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27.
2. H. Sienkewicz, tr. Lidja Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 45ª
3. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 8ª
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
5. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
angle:
1. terror, fright, fear 2. horror
beloruse:
1. жах
ĉeĥe:
hrůza, postrach, zděšení 1. hrůza
france:
1. terreur (sentiment)
germane:
1. Schrecken
hispane:
1. terror
hungare:
1. rémület tra vitro de ~o pligrandiĝas la mezuro: a félelem nagyítón át néz.
itale:
1. terrore
japane:
恐怖 [きょうふ], 非常な恐ろしさ [ひじょうなおそろしさ], 脅威 [きょうい], 恐怖の的 [きょうふのまと]
nederlande:
1. schrik, ontzetting
pole:
1. przerażenie, zgroza, trwoga, terror
portugale:
1. terror, horror
ruse:
ужас tra vitro de ~o pligrandiĝas la mezuro: у страха глаза велики.
slovake:
hrôza, postrach
tibete:
དངངས་འཚབ་
ukraine:
жах, страх

terura VdE

1.
Rilata al teruro:
a)
terura akcidento; (frazaĵo) ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras DL .
b)
kortuŝate de kompato pli ol de abomeno ĉe la vido de tiu terura mizerulaĉo, Kandid donis al li la du florenojn [6]; terura estas la stato de la aferojZ ; tiuj kalumnioj donis terurajn fruktojnZ .
2.
(figure) Tre forta: ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [filino] [7]; ŝi tordiĝis kiel iu, kiu suferas teruran doloron, kaj ŝiaj membroj konvulsiis terure [8]; estus terura eraro juĝi la francojn laŭ tiuj strangaj specimenoj BonaLingvo .
3.
Malbonega: unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero [9]; ĉio supermezura estas terura PrV ; subite lin trafis ia terura misfarto [10]; mi sorbis ĝin, sulkigis la nazon pro la terura gusto, kaj verŝis la reston en la defluejon [11]; kiuj tamen kuraĝas, tiuj elbuŝigas apartan personan dialekton, eble ĉarman kaj amuzan, eble teruran kaj suferigan [12].
6. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 4ª
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13.
8. A. Conan Doyle, tr. Hoss Firooznia: La makulita bendo, La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Kaliningrado: Sezonoj, 2014
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 16ª
11. Harry Harrison, tr. R. Fossmeier k.a.: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. Ĉap. 8ª.
12. Edmond Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto
angle:
terrible
beloruse:
жахлівы
bulgare:
страшен, ужасен
ĉeĥe:
děsný, hrozný, hrůzný, příšerný
france:
terrible, terrifiant
germane:
schrecklich
hispane:
terrible
hungare:
rémítő, szörnyű, iszonyatos, rettenetes
itale:
terribile, terrificante
japane:
恐ろしい [おそろしい], 怖い [こわい], ひどい, ものすごい, 激しい [はげしい]
malaje:
dahsyat
nederlande:
verschrikkelijk, ontzettend
pole:
1. przerażający, przeraźliwy, wiejący grozą, zatrważający, okropny 2. przerażający, zatrważający, straszny, horendalny, okropny, wstrząsający
ruse:
1.a жуткий, ужасный, ужасающий, страшный 1.b ужасный, потрясающий 2. ужасный, крайний, сильнейший 3. ужасный, отвратительный
slovake:
desivý, hrozný, strašný
tibete:
རྨ་
ukraine:
жахливий

terure

1.
En maniero terura1: li terure punis la kulpulojn; „terure!“ ekkriis la reĝidino; „oni ĝin ja enŝlosis?“ [13]
2.
(figure) Tre forte, ekstreme, eksterordinare: terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj [14]; vi trovos ĉion terure malorda; terure kiel mi volas manĝi [15]! ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto [16]; la birdo estis ja terure granda [17]; terure sendanka [18]; terure sola [19]; mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas [20]; terure malbona vetero [21]; [tiu] forto de inercio […] terure malhelpis ĉiun nian paŝon [22].
angle:
terribly
beloruse:
жахліва
ĉeĥe:
hrozně, hrůzně
france:
terriblement
germane:
schrecklich
hispane:
terriblemente
hungare:
rettenetesen, szörnyen
itale:
terribilmente
japane:
恐ろしく [おそろしく], ひどく, はなはだしく
nederlande:
verschrikkelijk, ontzettend
pole:
1. przerażająco, budząc przerażenie, budząc zgrozę, zatrważająco, okropnie 2. przerażająco, zatrważająco, strasznie, horendalnie, okropnie, wstrząsająco
ruse:
ужасно, страшно
slovake:
hrozne
ukraine:
жахливо, страшно

teruri VdE

(tr)
Kaŭzi teruron1: nura ombro teruris lin; sonĝo […] teruris min [23]; [ili] kuras terurite [24]; malpli teruras tio, kio estas konata klare, ol tio pri kio oni nur aludas kaj supozas [25].
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:5
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. samuel 22:46
25. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 6ª.
angle:
terrify, frighten
beloruse:
жахаць
ĉeĥe:
splašit (koně)
france:
terrifier, terroriser
germane:
erschrecken
hispane:
aterrorizar
itale:
terrorizzare
japane:
恐れさせる [おそれさせる], 怖がらせる [こわがらせる]
nederlande:
schrik aanjagen
pole:
przerażać, zatrważać, budzić przerażenie, budzić trwogę, budzić zgrozę
ruse:
ужасать, ужаснуть, внушать ужас, наводить ужас
slovake:
podesiť, splašiť, veľmi nastrašiť
ukraine:
жахати, наводити жах

teruraĵo VdE

Ekstera objekto kaŭzanta teruron, io aŭ iu terura: vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis [26]; inter la teruraĵoj de la milito kaj la esperoj de la revolucio [27]; televidaj informoj montras la teruraĵojn. Ili vidigas soldatojn batalantajn, viktimojn de eksplodo, ĉiajn katastrofojn [28]. la teruraĵoj de la bataloj, de la koncentrejoj, de la amasgasejoj, de la Nagasakia bombo [29]; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro [30]; tiu malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto! [31].
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 6:21
27. Georges Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992. N-ro 2,3
28. Johán Valano: Tien, Vieno:IEM, 1997
29. G. Waringhien: Recenzo: La Infana Raso, la nica literatura revuo, 2:3
30. Ŝilero, tr. %Z;: La rabistoj, 3:1
31. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista, Washington, 1910-08-15)
angle:
horror
beloruse:
жах, нешта жахлівае
france:
chose terrible
germane:
Schrecken, schreckliche Sache, etwas Schreckliches, Schreckgespenst [ugs.]
hispane:
algo terrible
hungare:
szörnyűség, borzasztó dolog
japane:
恐ろしいこと [おそろしいこと]
nederlande:
iets schrikwekkends
pole:
okropność, postrach
ruse:
ужас, жуть, гроза (некто или нечто внушающее ужас), ужасная вещь
ukraine:
страхіття, страховина, жах, жахлива подія, жахлива річ

terureco

Timegindeco: nun mi plene sentas la tutan terurecon de l’ danĝero Ifigenio .
angle:
terribleness
beloruse:
жах
ĉeĥe:
hrůznost
france:
caractère terrible
germane:
Schrecken
hungare:
iszonyatosság
japane:
恐ろしさ [おそろしさ]
nederlande:
schrik, ontzetting
pole:
okropność
ruse:
ужас
slovake:
(hrôzo)strašnosť, desivosť

terurigi

(tr)
Igi teruranta: la kolero terurigis lin.
angle:
to terrorize (usone), terrorise (brite), to fill with dread, appall (usone), appal (brite)
beloruse:
зрабіць кагосьці жахлівым
ĉeĥe:
děsit, vyděsit
france:
rendre terrible
hungare:
megrémít, megrettent, elborzaszt
nederlande:
schrikwekkend maken
pole:
przerażać, budzić grozę, trwożyć
ruse:
сделать ужасным
slovake:
desiť, vydesiť
ukraine:
жахати, наводити жах

teruriĝi

(ntr)
1.
Eksenti teruron1: tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto… [32].
2.
Esti en teruro1: vi teruriĝas pri tio, ke ni volas forigi la privatan proprieton [33]; mi pli kaj pli teruriĝis pro la rigida kaj senindulga filozofio, por kiu la vivo de la homo estas neniel pli valora ol tiu de la bruto [34];
32. Johán Balano: Ĉu ni kunvenis vane?, Ĉap. 20ª.
33. K. Markso kaj F. Engelso, tr. Vilhelmo Lutermano: Manifesto de la Komunista Partio, Monda Asembleo Socia, 2015, ISBN 978-2-918300-91-5
34. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938. Ĉap. 6ª
beloruse:
жахацца
japane:
恐れる [おそれる], 震えあがる [ふるえあがる]
pole:
poczuć nagle przerażenie, przerazić się
ruse:
1. ужаснуться 2. быть в ужасе
ukraine:
жахатися, страшитися

terurismo

angle:
terror, terrorization (usone), terrorisation (brite)
beloruse:
тэрор
france:
terreur (politique)
germane:
Schrecken
hungare:
terror
itale:
terrore (politica)
nederlande:
terreur
pole:
terror
ruse:
террор

administraj notoj

~a : Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.