*bon/a PV

*bona

1.
(io) Plene taŭga por ĝia uzo laŭdestina, posedanta ĉiujn necesajn ecojn de sia speco: prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn [1]; li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj […] pretigis ĝin [2]; en la plej bona loko de la lando loĝigu […] viajn fratojn [3]; mi havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj ChB ; en bona ordo tra la pordo PrV ; interkonsento estas pli bona ol mono PrV ; foresto de ofendo estas plej bona defendo PrV ; eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj PrV . VD:konforma1.c, konvena1.a, regula1
2.
(iu) Kompetenta en sia metio, fako, okupo kaj plenumanta ĝin konforme al la reguloj kaj atendoj: li estas bona parolanto [4]; bona mastrino PrV ; bonaj instruistoj EE ; bona teatra aktoro ChV ; mi estas bona meĥanikisto ChB ; [tio] ne estas bona justico, kiu kondamnas homon senpruve ChB ; ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn Marta ; interesas min scii kion vi pensas tiurilate, ĉar vi estas bona karakterjuĝanto ChB ; (figure) plej bona kuracisto estas la tempo PrV ; al bona ĉasisto iras mem la besto PrV .
3.
(io) Feliĉa, favora, profitiga: atendi bonan veteron PrV ; bonan matenon [5]! bonan tagon! bonan vojaĝon! en bona horo PrV ; bona novaĵo, ideo; bona afero; plej bona estos se vi ĝin forgesos Hamlet .
4.
Humana, kompatema, helpema: mia onklino estas bona virino [6]; bonaj sentoj, bona koro.
5.
Afabla, komplezema: estu tiel bona kaj proksimiĝu; havi la bonecon... FK . de bona vorto lango ne doloras PrV .
afrikanse:
goed
albane:
mirë
amhare:
ጥሩ
angle:
good ~an tagon!: good afternoon!.
arabe:
جيد
armene:
լավ
azerbajĝane:
yaxşı
beloruse:
добры ~an matenon: добрый раніцы!. ~an tagon!: добры дзень!.
bengale:
ভাল
birme:
ကောင်းသော
bosne:
dobro
bretone:
mat ~an tagon!: demat!. ~an vojaĝon!: beaj vat!. en ~a horo: e koulz. havi la ~econ...: kaout ar vadelezh da....
bulgare:
добър
ĉeĥe:
dobrý, hodný, laskavý
ĉine:
好 [hǎo]
dane:
god
estone:
hea
eŭske:
ona
filipine:
mabuti
france:
bon ~an tagon!: bonjour!.
galege:
bo
germane:
gut ~an tagon!: guten Tag!. havi la ~econ...: die Güte haben.
guĝarate:
સારું
haitie:
bon
haŭse:
mai kyau
hebree:
טוֹב
hinde:
अच्छा
hispane:
bueno ~an tagon!: ¡buenos días!.
ide:
bona ~an matenon: bona matino!. ~an vojaĝon!: bona voyajo!.
igbe:
mma
indonezie:
baik ~an matenon: selamat pagi!. ~an tagon!: selamat siang!.
interlingvae:
bon
irlande:
maith
islande:
gott
japane:
良い [よい]
jave:
apik
jide:
גוט
jorube:
ti o dara
kanare:
ಉತ್ತಮ
kartvele:
კარგი
katalune:
bo
kazaĥe:
жақсы
kimre:
dda
kirgize:
жакшы
kmere:
ល្អ
koree:
좋은
korsike:
bene
kose:
kulungile
kroate:
dobro
kurde:
baş
latine:
bonum
latve:
labs
laŭe:
ດີ
litove:
geras
loĵbane:
xamgu
makedone:
добро
malagase:
tsara
malaje:
baik
malajalame:
നല്ല
malte:
tajba
maorie:
pai
marate:
चांगले
monge:
zoo
mongole:
сайн
nederlande:
goed ~an tagon!: goedendag. ~an vojaĝon!: goede reis!.
nepale:
राम्रो
njanĝe:
uthenga
norvege:
1. god, bra 3. god ~an tagon!: god dag!. ~an vojaĝon!: god reise!. 4. god 5. god
okcidentfrise:
goed
okcitane:
bon
panĝabe:
ਚੰਗਾ
paŝtue:
ښه
pole:
dobry ~an tagon!: dzień dobry. ~an vojaĝon!: szczęśliwej podróży. en ~a horo: w dobrą godzinę. estu tiel ~a: bądź tak dobry.
portugale:
bom
ruande:
byiza
rumane:
~an tagon!: bună ziuă!.
ruse:
1. хороший 3. хороший, добрый ~an tagon!: добрый день!. ~an vojaĝon!: счастливого пути!. en ~a horo: в добрый час. 4. добрый 5. добрый estu tiel ~a: будьте так добры.
samoe:
lelei
sinde:
سٺو
sinhale:
හොඳ
skotgaele:
math
slovake:
dobrý
slovene:
dobro
somale:
wanaag
ŝone:
kugona
sote:
molemo
sunde:
alus
svahile:
-zuri, -ema
taĝike:
хуб
taje:
ดี
tamile:
நல்ல
tatare:
яхшы
telugue:
మంచి
tibete:
ཡག་པོ་
tokipone:
pona
turke:
iyi
turkmene:
ýagşy
ujgure:
ياخشى
ukraine:
добре
urdue:
اچھا
uzbeke:
yaxshi
vjetname:
tốt
volapuke:
gudik
zulue:
okuhle

*bone

1.
En bona maniero: la tranĉilo tranĉas bone [7]; li fartas bone [8]; bone ellerni la lingvon DL ; tre bone vestita DL ; mi scias tre bone, ke la verko […] ne povas esti senerara DL ; en tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone DL ; metiisto ne povas bone labori, se li ne majstras sian ilaron Ret ; malsato plej bone gustigas la manĝon PrV ; nova balailo bone balaas PrV ; kiu bone (komforte) sidas, tiu lokon ne ŝanĝuPrV ; plibone (prefere) fleksiĝi ol rompiĝiPrV .
2.
Konsentite, mi aprobas: nu, bone […] se vi volas, prenu […] [9]; nu, bone, mi konsentas Metrop ! „do bone“, cedis Petro, „sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla“ KrM . VD:ja, jes
afrikanse:
goed
albane:
mirë
amhare:
ደህና
angle:
well
arabe:
جيد
armene:
լավ
azerbajĝane:
quyu
beloruse:
добра
bengale:
ভাল
birme:
ကောင်းစွာ
bosne:
dobro
bretone:
mat
bulgare:
добре
ĉeĥe:
bon, dobře
ĉine:
1. 干得好 [gàndéhǎo], 得手 [déshǒu] 2. 好不好 [hǎobùhǎo], 好吧 [hǎoba]
dane:
godt
estone:
hästi
eŭske:
ondo
filipine:
na rin
france:
bien (adv.)
galege:
ben
germane:
gut malsato plej ~e gustigas la manĝon: Hunger ist der beste Koch. nova balailo ~e balaas: neue Besen kehren gut. 2. einverstanden!
guĝarate:
સાથે સાથે
haitie:
byen
haŭse:
da kyau
hebree:
היטב
hinde:
अच्छी तरह से
hispane:
bien (adv.)
ide:
bone
igbe:
ọma
indonezie:
2. baiklah, oke
irlande:
go maith
islande:
vel
japane:
よく
jave:
uga
jide:
געזונט
jorube:
daradara
kanare:
ಹಾಗೂ
kartvele:
კარგად
kazaĥe:
жақсы
kimre:
yn dda
kirgize:
жакшы
kmere:
ល្អ
koree:
korsike:
kose:
kakuhle
kroate:
dobro
kurde:
baş
latine:
etiam
latve:
labi
laŭe:
ດີ
litove:
gerai
makedone:
добро
malagase:
tsara
malaje:
baik
malajalame:
കിണറ്
malte:
ukoll
maorie:
pai
marate:
तसेच
monge:
zoo
mongole:
сайн
nederlande:
goed (bijw.)
nepale:
राम्रो
njanĝe:
bwino
norvege:
1. godt, bra 2. greit
okcidentfrise:
goed
panĝabe:
ਨਾਲ ਨਾਲ
paŝtue:
ښه
pole:
dobrze
ruande:
neza
ruse:
хорошо
samoe:
lelei
sinde:
چڱي
sinhale:
හොඳින්
skotgaele:
gu math
slovake:
dobre, no
slovene:
dobro
somale:
sidoo
ŝone:
tsime
sote:
hantle
sunde:
sumur
svahile:
vizuri
taĝike:
хуб
taje:
1. อย่างดี, อย่างดีเยี่ยม 2. ตกลง, โอเค
tamile:
அதே
tatare:
әйбәт
telugue:
బాగా
tibete:
བདེ་པོ་
tokipone:
pona
ukraine:
добре
urdue:
اچھی طرح سے
uzbeke:
yaxshi
vjetname:
cũng
volapuke:
gudiko
zulue:
kahle

boni

Esti bona: la usonaj konsuloj pli bonas ol ilia reputacio MortulŜip ; ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas Kandid ; tiu metodo speciale bonas, se […] KFl ; kaj vi geedziĝis: tio bonas [10].
angle:
be good
beloruse:
быць добрым
nederlande:
goed zijn

bono

1.
FIL La pozitiva principo morala: fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron ĉe la ekkonado de la belo, vero kaj bono [11]; ni povas diri, „li batalas por la bono kaj belo“, ĉar tie ĉi ni parolas nur simple pri la ideo de la adjektivoj „bona“, „bela“ [12]; la arbo de sciado pri bono kaj malbono [13]. ANT:malbono1
2.
Bonaĵo: al ili ankaŭ estis riĉe donacitaj ĉiuj bonoj de la tero: sano, bona humoro, riĉeco kaj honoro [14]; la homoj […] senĉese celadas al sia bono (utilo, feliĉo) EE ; li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon Fab1 ; pro la bono de nia afero [ni rigardu] tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [15]; bono posedata ne estas ŝatata PrV ; plibono estas malamiko de bono PrV ; en ĉiu malbono estas iom da bono PrV .
3.
Bonfaro: ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon Hamlet ? bono farita ne estas perdita PrV ; malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas PrV ; ne repagu bonon per malbono.
beloruse:
дабро
bretone:
mad, vad
france:
1. bien (opp. au mal) pli~o estas malamiko de ~o: le mieux est l'ennemi du bien. 3. bonne action
germane:
Gutes, Erfolg, Nutzen
hebree:
טוֹב
hispane:
buena acción, bien (opuesto a mal)
indonezie:
kebaikan
japane:
[ぜん], ため
nederlande:
iets goeds
pole:
dobro pli~o estas malamiko de ~o: lepsze jest wrogiem dobrego. ne repagu ~on per mal~o: nie odpłacaj pięknym za nadobne.
ruse:
добро, благо pli~o estas malamiko de ~o: лучшее враг хорошего. ne repagu ~on per mal~o: не плати злом за добро.
svahile:
kitu kizuri, uzuri, faida
tokipone:
pona
ukraine:
добро, благо

*bonaĵo

Io bona: domoj plenaj de ĉia bonaĵo [16]; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj [17]; dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn [18]; pri la bonaĵo, kiun mi faris, rakontu aliaj [19]; oni devas ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco [20]; tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda ChL ; estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron Rob . VD:avantaĝo, preferindaĵo, profito
beloruse:
дабро
bretone:
mad, vad
france:
bonne action, bien (opp. au mal)
germane:
Gutes, Erfolg, Nutzen
hebree:
טוֹב
hispane:
buena acción, bien (opuesto a mal)
indonezie:
hal baik, kebaikan
japane:
善行 [ぜんこう]
nederlande:
iets goeds
pole:
dobro
ruse:
добро, благо
svahile:
kitu kizuri, uzuri, faida
tokipone:
pona
ukraine:
добро

*boneco

1.
Humaneco, kompatemo, helpemo: ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco [21]; la pli juna filino […] estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco [22]; li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco [23]; la maljunulino nur ŝajnigis bonecon [24].
2.
Alta kvalito: boneco de la stilo [25]; koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro Marta .
3.
Afableco, komplezemo: havu la bonecon ne zorgi [26]; ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi […] de proksime [27]?
angle:
1. goodness
beloruse:
дабрыня, дабраякаснасьць
ĉine:
1. [ēn] 2. 佳度 [jiādù]
france:
1. bonté
germane:
Güte
hebree:
חסד, טוב
indonezie:
1. kebaikan
japane:
良さ [よさ], 善良さ [ぜんりょうさ]
taje:
1. ความดี
ukraine:
доброта

bonulo

1.
Virtulo: iru la vojon de bonuloj, kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj [28]; la okuloj de la Eternulo […] vidas la malbonulojn kaj bonulojn [29]; li estis bonulo, kaj ne meritis tian finon KPr .
2.
Bonkora kaj simplanima homo: mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis QuV ; li senbezone legas versaĵojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo PatrojFiloj ; ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas ĝin, el la pureco de sia koro CKv . VD:naivulo
beloruse:
добры чалавек
bretone:
den mat
ĉeĥe:
dobrák
ĉine:
恩人 [ēnrén]
france:
1. homme de bien 2. brave homme
germane:
1. guter Mensch 2. Gutmensch, schlichtes Gemüt
hebree:
איש טוב
hispane:
1. hombre de bien 2. hombre bueno
ide:
bono
japane:
善人 [ぜんにん]
nederlande:
1. goed mens 2. goeierd
pole:
dobry człowiek
ruse:
1. хороший человек 2. добряк, добрый человек
slovake:
2. dobrák
svahile:
1. mtu mzuri
ukraine:
добряк

*malbona

1.
Ne taŭga por sia funkcio, celo, ne konforma al la atendoj: Juga havas tre malbonan memoron ChM ; estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon ChC ; eminenta ŝuldanto ― malbona paganto PrV ; de elekto tro multa plej malbona rezulto PrV .
2.
Malfavora, ĉagrena, ĝena: en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [30]. malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo [31]; ŝia maniero paroli kreas malbonan impreson pri li ChM ; mi neniam faris al li ion malbonan ChC ; pro la malbonaj politikaj cirkonstancoj en Germanio, ISEJ ĉesis funkcii EeP ; bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide PrV .
3.
Malbonaga, malica, kaŭzanta mison aŭ suferon: el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [32]. malbonaj infanoj amas turmenti bestojn [33]; naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin [34].
afrikanse:
sleg
albane:
keq
amhare:
መጥፎ
angle:
bad
arabe:
سيئة
armene:
վատ
azerbajĝane:
pis
beloruse:
дрэнны, злы
bengale:
খারাপ
birme:
ဆိုးသော
bosne:
loše
bretone:
fall
ĉeĥe:
zlý, špatný
ĉine:
1. 蹩脚 [biéjiǎo], 不良 [bùliáng], 不太好 [bùtàihǎo] 2. 恶劣 [èliè], 不賺錢 [bùzhuànqián], 不順 [bùshùn] 3. 邪恶 [xiéè], 恶性 [èxìng], 恶毒 [èdú], 孬 [nāo]
dane:
dårlig
estone:
halb
eŭske:
txarra
filipine:
masama
france:
mauvais
galege:
malo
germane:
schlecht 1. schlecht 2. schlecht, unvorteilhaft 3. böse, boshaft
guĝarate:
ખરાબ
haitie:
move
haŭse:
mummunan
hinde:
बुरा
hispane:
malo
ide:
mala
igbe:
ọjọọ
indonezie:
buruk
interlingvae:
mal
irlande:
dona
islande:
slæmt
japane:
悪い [にくい]
jave:
ala
jide:
שלעכט
jorube:
buburu
kanare:
ಕೆಟ್ಟ
kartvele:
ცუდი
kazaĥe:
жаман
kimre:
drwg
kirgize:
жаман
kmere:
អាក្រក់
koree:
나쁜
korsike:
goffe
kose:
olubi
kroate:
loše
kurde:
xerab
latine:
malum
latve:
slikti
laŭe:
ບໍ່ດີ
litove:
blogas
loĵbane:
xlali
makedone:
лоша
malagase:
ratsy
malaje:
buruk
malajalame:
ചീത്ത
malte:
ħażina
maorie:
kino
marate:
वाईट
monge:
phem
mongole:
муу
nederlande:
1. slecht 2. slecht 3. boos
nepale:
खराब
njanĝe:
zoipa
norvege:
1. dårlig 2. slem
okcidentfrise:
min
panĝabe:
ਬੁਰਾ
paŝtue:
بد
pole:
zły
ruande:
bibi
samoe:
leaga
sinde:
خراب
sinhale:
නරක
skotgaele:
droch
slovake:
zlý, špatný
slovene:
slabo
somale:
xun
ŝone:
zvakaipa
sote:
mpe
sunde:
awon
svahile:
mbaya
taĝike:
бад
taje:
ไม่ดี, แย่
tamile:
கெட்ட
tatare:
начар
telugue:
చెడు
tibete:
སྡུག་ཆགས་
tokipone:
ike
ukraine:
погано
urdue:
برا
uzbeke:
yomon
vjetname:
xấu
volapuke:
badik
zulue:
okubi

malbono

1.
FIL La negativa principo morala: vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon [35]; la lukto inter la bono kaj la malbono EeP ; dekliniĝu de malbono kaj faru bonon [36]. ANT:malbono1
2.
Malbonaĵo: civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu? ChV ; el du malbonoj pli malgrandan elektu PrV ; grandaj malbonoj ― grandaj rimedoj PrV ; pli facile estas malbonon eviti, ol korekti PrV .
3.
Malbonfaro: ili faros malbonon al mi Gerda ; Connor estis eksigita el UEA per preskaŭ unuanima decido de la Komitato en 1956, sed intertempe la malbono estis farita kaj du jaroj preskaŭ komplete perditaj EeP ; la regantoj senintence postulas malbonon por si Rsp ; eĉ plej granda malbono al bono kondukas PrV ; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu PrV .
angle:
evil
beloruse:
зло
ĉine:
2. 不順利的事 [bùshùnlìdeshì], 逆境 [nìjìng], 閃失 [shǎnshī], 不幸之事 [bùxìngzhīshì] 3. 不幸和罪恶之源 [bùxìnghuózuìèzhīyuán], 浩劫 [hàojié]
germane:
1. das Böse 2. Missgeschick, Unglück 3. Unheil, Untat
indonezie:
keburukan
japane:
[わる], 悪事 [あくじ]
ruse:
зло
ukraine:
зло

malbonaĵo

1.
Malbona afero, okazaĵo: kiamaniere okazis tiu malbonaĵo [37]? estis la ordinara turka malbonaĵo, kuirita tute dika kaj kun sukero, ke ĝi similis al ia bruna melaso VojaĝImp ; eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone [38]; malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla [39]. VD:akcidento1, damaĝo, difekto
2.
Malbonfaro: ne sekvu la amason por malbonaĵoj [40]; li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj KPr ; por fini tuj kaj por ĉiam tiujn ĉi malbonaĵojn, li proponis peli min el la partio Ĉukĉoj .
beloruse:
зло, дрэнь
ĉine:
1. 不順利的事 [bùshùnlìdeshì], 背运 [bèiyùn], 恶运 [èyùn]
germane:
1. Missgeschick, MIssstand, Unglück, Mist (Schlechtes) 2. Untat, Schandtat
indonezie:
hal buruk, keburukan
japane:
悪事 [あくじ], 悪行 [あくぎょう], 災難 [さいなん]
ruse:
зло
ukraine:
зло

malbonega

Tre malbona: malbonega kanajlaĵo [41]; lia famo estis malbonega, ĉar li troviĝis en stato de senĉesa vagado KPr ; la malbonegan veteron […] li longan tempon antaŭe sentis en siaj membroj [42]; ili vivas en malbonegaj kondiĉoj Kon11 .
beloruse:
вельмі дрэнны, гнюсны
ruse:
прескверный, очень плохой
ukraine:
поганющий, дуже (або страшенно) недобрий, злющий, препоганий, препаскудний

*malbonigi

(tr)
Fari ion malbona, difekti ion: mi malbonigis mian tutan laboron [43]; tiu malamo […] malbonigis liajn plej bonajn intencojn KPr ; la ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj FK ; la kuiristo malbonigis la tagmanĝon DL ; la homoj [lin] malbonigis flatante IK ; la lastaj manovroj Herhor malbonigis al li la tutan planon [44]; eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj PrV . VD:damaĝi, fuŝi, korupti
beloruse:
псаваць, сапсаваць, пагаршаць
bretone:
foeltrañ, distresañ, gwashaat (v.k.)
ĉeĥe:
pokazit, zhoršit
france:
détériorer, abîmer (détériorer)
germane:
verschlechtern, verschlimmern, verderben
hispane:
empeorar
ide:
maligar
indonezie:
memperburuk
japane:
悪くする [わるくする], 改悪する [かいあくする]
nederlande:
slecht maken
pole:
pogarszać, psuć
ruse:
ухудшать, ухудшить, портить, испортить
slovake:
pokaziť, šarapatiť
tokipone:
ike
ukraine:
погіршувати, псувати

malboniĝi

(ntr)
Iĝi malbona, ne funkcianta, difektita, misa: kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis [45]; lia sanstato pli kaj pli malboniĝis VaK ; mia gusto malboniĝis Metrop ; konservi la pomon […] ĝis ĝi tute malboniĝis [46]; la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko [47]; por esplori ovojn, ĉu ili ne malboniĝis, oni povas teni ilin kontraŭ la lumo de la suno [48]; de pli da suko ne malboniĝas la kuko PrV ; de superfluo malboniĝas la ĝuo PrV . SUB:degeneri, disfali, kadukiĝi, putri
beloruse:
псавацца, сапсавацца, пагаршацца, дэградаваць
ĉine:
变馊 [biànsōu], 变坏 [biànhuài]
france:
se corrompre, se dégrader, se gâter
germane:
sich verschlechtern, sich verschlimmern, verderben
indonezie:
memburuk

plejboneco

Plej alta kvalito, plej bona stato, kiun io povas atingi: la verkisto, kiu […] influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco […] ankoraŭ ne vere montriĝis [49]. VD:optimumo, perfekta
beloruse:
отпымум, найлепшыя ўмовы, найспрыяльнейшыя ўмовы
bretone:
gwellañ (a.k.)
france:
optimum (subst.)
hispane:
óptimo (subst.), inmejorable
indonezie:
terbaik, optimal
pole:
ideał, mistrzostwo, optimum
ruse:
оптимум, наилучшие условия

*plibonigi

Meti en pli bonan staton, forigante mankojn: se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo [50]; ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn EE ; plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn [51]; kion do mi devas fari, […] ke mi plibonigu la sorton de la kamparanoj [52]? se ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone, ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l' homaro Kandid ; jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron InfanTorent2 ; kun sia tuta energio li dediĉis sin al la novaj devoj kaj iom post iom li plibonigis sian pozicion KKl ; Ursus […] plibonigis per fera stango la fajron sur la fajroplato, tiel, ke fajreroj ekŝprucis orpluve kaj la flamo pli vive eksaltis QuV . VD:amendi, korekti, reformi
angle:
enhance, improve
beloruse:
паляпшаць, палепшыць
bretone:
gwellaat (v.k.)
ĉeĥe:
napravit, upravit, zlepšit
ĉine:
改进 [gǎijìn], 繩正 [shéngzhèng], 完善 [wánshàn], 增強了 [zēngqiángliǎo], 矫正 [jiǎozhèng], 进步 [jìnbù], 糾正 [jiūzhèng]
france:
améliorer
germane:
verbessern
hispane:
mejorar
indonezie:
memperbaiki
japane:
改良する [かいりょうする], 改善する [かいぜんする]
nederlande:
verbeteren
norvege:
forbedre, utbedre
pole:
polepszać, poprawiać
ruse:
улучшать, улучшить
slovake:
napraviť, upraviť, zlepšiť
svahile:
-boresha
taje:
ทำให้ดีขึ้น
tokipone:
pona
ukraine:
поліпшувати, покращувати, удосконалювати

rebonigi

(tr)
Meti denove en bonan staton, ripari: ili rebonigu la difektojn en la domo [53]; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn [54]; [ŝi] rebonigis ilian glitveturilon [55]; cent mil talentoj […] tuj povus rebonigi la financan staton de l' faraono [56]; li nun havas okazon rebonigi (kp reguligi1) kion de multaj jaroj li ŝuldas al ili, do HsT ; mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon [57]; post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado: kaj post la vekiĝo aperos la resaniĝo ChL . SIN:korektiVD:sanigi
beloruse:
выпраўляць, рапараваць
bretone:
dresañ
ĉeĥe:
napravit, upravit, zlepšit
ĉine:
[qì], 补正 [bǔzhèng]
france:
réparer, remettre en état
germane:
wieder gutmachen, ausbessern, sanieren
hispane:
reparar, reponer de enfermedad
ide:
ribonigar
indonezie:
memperbaiki kembali
japane:
修理する [しゅうりする], 訂正する [ていせいする]
nederlande:
weer goedmaken
norvege:
reparere
pole:
polepszać, poprawiać
ruse:
исправить
slovake:
napraviť, odčiniť, opraiť, opraviť, zlepšiť
ukraine:
лагодити, ремонтувати, виправляти

komuna bono

FILPOL Bono, prospero komuna kaj utila al ĉiuj anoj de la socio: niaj fortoj kaj kapabloj devas servi al la komuna bono, devas servi al la socio InfanTorent2 ; komuna bonstato VaK ; (figure) ĉu vi ne povus, pro nia komuna bono, ĉiun leteron […], nu, iom malfermi kaj tralegi [58]; ni bezonas regulojn! sen leĝoj, neniu laboras por la komuna bono [59].
58. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
59. C. McKee: Tuboj, [vidita en 2018]
beloruse:
агульнае дабро
ĉine:
公共福利 [gōnggòngfúlì]
france:
bien commun, intérêt général
germane:
aller Wohl
indonezie:
kebaikan bersama

malbonavida

Malbonfarema, malica: vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, — de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano [60].
beloruse:
зласьлівы, зламысны
bretone:
mennet fall
france:
malveillant, malintentionné
germane:
gehässig
hispane:
malintencionado
indonezie:
jahat
japane:
悪意に満ちた [あくいにみちた]
pole:
złośliwy
ruse:
злобный, недоброжелательный, злонамеренный

administraj notoj