*jes
*jes ↝
- 1. ↝
-
Interjekcio uzata por esprimi konsenton, aprobon, permeson
pri la tuto da demando:
ĉu vi venos? ― jes,
mi venos;
ĉu mi povas eliri? ― jes;
via parolo estu: jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono
[1];
ĉiuj estis jesopiniaj pri tio
[2].
Rim.: Sekve, ankaŭ esprimante konsenton pri la tuto da negativa demando, estas logika uzi „jes“ laŭ la kutimo de la lingvoj orientaj (rusa, ĉina, japana): ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta — jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis Marta ; ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite — jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj [3]. Tamen praktike laŭ la kutimo de la lingvoj okcidentaj „jes“ en tiaj okazoj ofte rilatas sole al la verbo (kaj sekve esprimas negon de la tuto). [Sergio Pokrovskij]
- 2. ↝
-
Modala vorteto uzata por emfazi aserton de la frazo:
proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo
[4];
„sed la floroj ja ne povoscias danci!“ diris la malgranda Ida ― „ho jes!“
diris la studento, „[…] ili gaje dancas, preskaŭ ĉiun nokton ili
havas balon“
[5];
jes, jes, estis efektive tiel!
[6];
ke tian karakteron la lingvo jes havas, tion oni ne povas
serioze nei
[7];
ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo, simpla kaj
ĉiutaga, ĝi jes surhavis la nomon „Valentina“
[8];
ci ne komprenis, jes, ne komprenis!
[9].
Rim.: Ĉi tian uzon PIV kaj PAG malrekomendas, supozante ke „tio eble devenas el konfuzo inter la germana ja kaj nia jes“ [10]; efektive, tia konfuzo ja okazis ‐ en tio ke la signifojn de la esperanta ja la PIV-PAG-aj aŭtoroj konfuzis kun „jes“. En la reala uzo ekzistas diferenco inter la konceda-kontrastiga mi ja diris... (tamen...) unuflanke, kaj la senrezerve certiga mi jes diris... (ne pridubu tion), aliflanke. [Sergio Pokrovskij]
1.
La Nova Testamento, Mateo 5:37
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:3
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
8. S. Štimec: Ombro sur Interna Pejzaĝo, 1984
9. E. Miĥalski: Prologo, Ajno: V. 1929.
10. PAG, Ekzercaro, §91, Rim. IV
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:3
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
8. S. Štimec: Ombro sur Interna Pejzaĝo, 1984
9. E. Miĥalski: Prologo, Ajno: V. 1929.
10. PAG, Ekzercaro, §91, Rim. IV
- angle:
- 1. yes
- beloruse:
- 1. так 2. так, зразумела, натуральна
- bretone:
- 1. ya
- bulgare:
- 1. да
- ĉeĥe:
- ano, poslouchám 1. ano
- ĉine:
- 1. 是 [shì]
- finne:
- ĉu vi venos? ― ~, mi venos: tuletko ― tulen ĉu mi povas eliri? ― ~: voinko lähteä? ― voit 1. kyllä (myöntävänä vastauksena)
- france:
- 1. oui, d'accord (oui)
- germane:
- 1. ja
- greke:
- 1. ναι
- hispane:
- 1. sí
- hungare:
- 1. igen
- indonezie:
- 1. ya
- itale:
- 1. sì
- nederlande:
- 1. ja
- pole:
- 1. tak
- portugale:
- 1. sim
- ruse:
- 1. да 2. бесспорно, конечно же
- slovake:
- počúvam, áno
- svede:
- 1. ja
- turke:
- 1. evet
- volapuke:
- 1. si
*jesa ↝
- Konsentanta, aprobanta, permesanta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [11]; li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon [12].
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- affirmative
- beloruse:
- станоўчы
- bretone:
- yael
- ĉeĥe:
- kladný
- finne:
- myöntävä, myönteinen
- france:
- affirmatif (positif), positif (affirmatif)
- germane:
- bejahend
- hispane:
- afirmativo
- hungare:
- igenlő
- itale:
- affermativo
- nederlande:
- bevestigend
- pole:
- potakujący, przytakujący
- portugale:
- afirmativo
- ruse:
- утвердительный
- slovake:
- kladný, súhlasný
- svede:
- jakande
jesi ↝
(x)
- angle:
- say yes
- beloruse:
- пагадзіцца
- bretone:
- lavaret ya
- ĉeĥe:
- přisvědčit, souhlasit, říci ano
- finne:
- vastata myöntävästi
- france:
- dire oui, répondre par oui
- germane:
- bejahen
- hispane:
- afirmar
- hungare:
- igenel
- itale:
- dire di si, assentire
- nederlande:
- ja zeggen, toestemmen
- pole:
- potakiwać, przytakiwać, mówić "tak", zgadzać się
- portugale:
- consentir
- ruse:
- сказать да , ответить утвердительно
- slovake:
- povedať áno, pritakať, súhlasiť
- svede:
- jaka
jeso
- Ago jesi: li kapbalancis sian jeson [15]; Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [16].
15.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
- beloruse:
- станоўчы адказ
- bretone:
- ya (ak.)
- ĉeĥe:
- přivolení, souhlas
- finne:
- myöntävä vastaus, suostumus
- france:
- oui (subst.), accord (consentement), réponse affirmative, réponse positive
- germane:
- Ja
- itale:
- assenso, il si
- pole:
- potaknięcie, przytaknięcie, "tak", zgoda
- ruse:
- утвердительный ответ
- slovake:
- privolenie, súhlas
- svede:
- jakande svar
*jesigi ↝
(tr)
-
Konfirmi:
li jesigis al mi sian alvenon
PV
;
li tutajn tagojn sidas super [la mapoj] kaj kun ĝojo trovas en ili
jesigon de liaj teoriaj supozoj
FK
;
ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem
rekompencas
BdV
;
kamaradoj, li mensogas [...], inĝeniero
Bobrov jesigos tion, ĉu ne?
[17].
certigi, aserti.
17.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 12
- angle:
- certify, confirm
- beloruse:
- пацьвердзіць
- bretone:
- kadarnaat
- ĉeĥe:
- přizpůsobit, sesouhlasit
- finne:
- vahvistaa
- france:
- confirmer
- germane:
- bestätigen
- itale:
- confermare, affermare (in conferma)
- nederlande:
- bevestigen
- pole:
- potwierdzać
- portugale:
- certificar
- ruse:
- подтвердить
- slovake:
- potvrdiť
jesulo ↝
-
Homo kiu jesas, aprobas:
- a)
- Aprobanto, favora voĉdonanto: bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj kaj aliaj propagandiloj [18]; mi ne ĝojas pro la rezulto de la referendumo kaj eĉ kaze de venko de la jesuloj mi ne ĝojus [19].
- b)
- (ironie) Homo, kiu tro facile jesas kaj akceptas senkritike: iama ĝenerala sekretario de la asocio […] diris pli poste, ke la Estraro konsistas el jesuloj [20].
neulo
18.
Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!, 2014
19. M. Corobu: Demokratio fiaskas denove, sce, 2005-05-30
20. I. Fantom: Ni komprenu la simptomojn, libera folio, 2011-12-06
19. M. Corobu: Demokratio fiaskas denove, sce, 2005-05-30
20. I. Fantom: Ni komprenu la simptomojn, libera folio, 2011-12-06
- france:
- 1.a approbateur (subst.) 1.b béni oui-oui
- germane:
- 1.a Fürsprecher 1.b Ja-Sager
maljesi ↝
- angle:
- say no
- beloruse:
- не пагадзіцца, адмовіцца
- finne:
- vastata kieltävästi, ei suostua
- france:
- dire non, répondre par non
- germane:
- verneinen
- hispane:
- negar
- hungare:
- tagad
- itale:
- negare (dire di no), dissentire (dire di no)
- nederlande:
- ontkennen
- pole:
- negować, mówić "nie", odmawiać, przeczyć
- portugale:
- negar
- ruse:
- сказать нет, ответить отрицательно , отрицать
- svede:
- neka
kapjesi ↝
(ntr)
- beloruse:
- кіўнуць (галавой у знак згоды)
- bretone:
- lavaret ya gant ar penn
- ĉeĥe:
- kývnout hlavou na souhlas, přikývnout, přisvědčit
- finne:
- nyökätä (myöntävästi)
- france:
- dire oui (d'un signe de tête), répondre par oui (d'un signe de tête), opiner du chef kap~o: oui de la tête, réponse affirmative (d'un signe de tête)
- germane:
- nicken
- indonezie:
- mengangguk
- itale:
- annuire
- nederlande:
- ja knikken
- pole:
- potaknąć, kiwnąć głową
- ruse:
- кивнуть (в знак согласия)
- slovake:
- kývať hlavou "áno"
jes ja
(ekkrio)
- 1. ↝
-
Emfaza konfirmo:
do, ĉu ja krizo? jes ja
[22];
almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ
trinkeblan
[23];
ni rekonu la teroristojn kiaj ili estas: murdemaj, malhomaj,
kaj, jes ja, ofte mem sufiĉe riĉaj
[24].
certe, kompreneble.
- 2. ↝
-
Malkonfirma respondo al negativa demando aŭ diraĵo:
ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon?
― jes ja! (= jes, mi ja volas trinki ĝin)
[25];
vi tute ne estis ― jes ja! mi ja tamen estis!
[26].
tamen, male.
Rim.: PMEG pri respondoj al negativaj demandoj: „kelkaj uzas ‚tamen!‘ anstataŭ ‚jes ja!‘; eventuale ‚sed jes!‘ povas esti plia eblo.“ [27] La sama paĝo mencias ‚male!‘ kiel eblan alternativon.
22.
István Ertl: Krizo ofte
anoncas resaniĝon, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9
23. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 18a
24. Bruce Crisp: Reago al Raita Pyhälä, Monato, 2001:12, p. 4a
25. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
26. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
27. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
23. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 18a
24. Bruce Crisp: Reago al Raita Pyhälä, Monato, 2001:12, p. 4a
25. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
26. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
27. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
- angle:
- 1. yes indeed, indeed
- france:
- 2. si
- germane:
- 1. ja genau 2. doch
- nederlande:
- 1. jazeker 2. wel, jawel, toch wel