*cert/a PV
*certa ↝
- 1. ↝
-
Nedubanta:
mi estas certa pri tiu informo, pri la sukceso;
mi estas certa ke la Esperantistoj alte taksos la gravecon de
tiu ĉi fakto
[1];
vi ne estis certa, ĉu vi revenos de tie
[2].
konvinkita.
- 2. ↝
- Nedubebla: la informo, la sukceso estas certa; certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝoPrV .
- 3. ↝
- (Nur antaŭ subst.)
Difinebla sed ne difinita, ĉar oni ne volas aŭ ne
bezonas difini:
krom sia ĉefa senco, la vorto „certa“ havas ankoraŭ la sencon de
„iu“ (ne en la senco de „kiu ajn“, sed en la senco
de „iu difinita“)LR
;
mi konas certan gazetiston, kiu...;
certaj personoj opinias, ke...;
en certaj okazoj oni devas esti tre singarda.
Rim.: Pli bone estas en tiu senco uzi la esprimojn iu, ia aŭ kelka, ioma, por eviti konfuzon kun la sencoj 1 kaj 2.
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden
en la 17a de aŭgusto 1908
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
- angle:
- certain
- beloruse:
- 1. упэўнены 2. несумнеўны, пэўны, верагодны 3. пэўны, некаторы
- ĉeĥe:
- jistotný, jistý, nepochybný, nepochybující, tutový (hovor.), určitý
- france:
- 1. sûr (convaincu), certain (convaincu), assuré (convaincu), convaincu 2. sûr (indubitable), certain (indubitable), indubitable 3. certain (quelque)
- germane:
- sicher, gewiss
- hebree:
- מסוים
- hispane:
- 1. seguro 2. cierto 3. posible
- hungare:
- 1. biztos, bizonyos 2. biztos, kétségtelen 3. bizonyos, meghatározott (bizonyos)
- itale:
- certo (agg.)
- katalune:
- 1. segur 2. cert 3. (un) cert
- nederlande:
- 1. zeker 2. zeker 3. een zekere (ontr.)
- norvege:
- 1. sikker 2. sikker, viss 3. en viss
- pole:
- 1. pewny 2. pewny, niewątpliwy, bezsprzeczny 3. pewny, niejaki
- portugale:
- certo
- rumane:
- 3. sigur
- ruse:
- 1. уверенный 2. несомненный , достоверный 3. некоторый, определённый
- slovake:
- istý, určitý
certe ↝
- beloruse:
- пэўна, несумнеўна, вядома, дакладна
- ĉeĥe:
- arci, jistě, jistě, nepochybně, ovšem, ovšemže, určitě, zajisté, zaručeně
- france:
- assurément, certainement (assurément), sans aucun doute
- germane:
- sicher
- hebree:
- בְּהֶחלֵט
- hispane:
- ciertamente, bien seguro
- hungare:
- biztosan, bizonyosan
- itale:
- certo (interiez., avv.), certamente
- katalune:
- certament, ben segur
- nederlande:
- zeker
- norvege:
- sikkert
- pole:
- z pewnością, zapewne, na pewno, oczywiście, owszem, jasne (pot.)
- portugale:
- certamente
- ruse:
- несомненно, конечно, верно
- slovake:
- iste, istotne, naisto
certeco
- 1. ↝
-
Stato de iu, kiu kredas posedi la veron:
pli da okuloj pli da certecoPrV
;
oni ne havas absolutan certecon,
ĉu la evoluado de la homo okazis ĉie laŭ sama
maniero;
ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan
Marta
.
aplombo.
- 2.
- Eco de io, pri kio oni ne povas dubi: certeco de iu atesto; ofte la certeco de historia fakto estas malfacile kontrolebla.
- beloruse:
- 1. упэўненасьць 2. верагоднасьць, несумнеўнасьць
- ĉeĥe:
- jistota, nepochybnost, určitost
- france:
- 1. certitude (d'une personne), assurance (affirmation d'une certitude) 2. véracité, exactitude, certitude (d'un fait)
- germane:
- Gewissheit 1. Gewissheit, Sicherheit
- hebree:
- וַדָאוּת
- hispane:
- certeza
- hungare:
- bizonyosság, biztosság
- itale:
- certezza
- katalune:
- certesa
- nederlande:
- 1. zekerheid 2. zekerheid
- pole:
- 1. pewność 2. pewność, wiarygodność
- ruse:
- 1. уверенность 2. несомненность
- slovake:
- istota
*certigi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Aserti, ke io estas vera, certa:
mi certigas, ke li mensogis;
li penis certigi al si en la animo, ke...
mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega
[3].
atesti, garantii, konfirmi, promesi
- 2. ↝
-
Fari ion nedubebla, firmigi, senŝanceligi:
certigi la funkciadon, seninterrompon de io, la savon de iu;
certigi feliĉan sorton al siaj filoj
[4];
tiu ruzo certigis la venkon.
asekuri.
- 3.
En ŝakludo, fari certa la pozicion, firmigi pecon.
3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
- angle:
- 2. ensure 3. support
- beloruse:
- 1. запэўніваць , пераконваць 2. пацьвярджаць , сьведчыць
- ĉeĥe:
- pojistit, ujistit, ujišťovat, zajistit (učinit jistým), zajišťovat
- france:
- 1. assurer (certifier), affirmer (certifier), certifier 2. assurer (rendre indubitable)
- germane:
- sicherstellen 1. versichern
- hebree:
- לוודא
- hispane:
- 1. certificar, confirmar 2. asegurar 3. consolidar
- hungare:
- 1. biztosít 2. biztosít, garantál
- itale:
- 1. assicurare (dare certezza), garantire (certificare) 2. assicurare (dare certezza) 3. consolidare (scacchi)
- katalune:
- 1. certificar, confirmar 2. assegurar 3. afermar
- nederlande:
- 1. verzekeren (met klem verklaren) 2. verzekeren (garanderen)
- pole:
- zapewniać, upewniać, poświadczać
- portugale:
- certificar, assegurar
- ruse:
- подтверждать, удостоверять 1. уверять, убеждать
- slovake:
- uistiť, zabezpečiť, zaistiť
malcerta, necerta, sencerta ↝
- 1.
- Dubanta, nefirma: ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo? [5].
- 2. ↝
-
Dubebla:
ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la
riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion
por ĝuado
[6].
birdo, pasero, hoko, supo, fiŝo, nebulo, mano, demando, palpi.
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Korintanoj 14:8
6. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:17
6. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:17
- beloruse:
- 1. няпэўны 2. няпэўны, неверагодны
- ĉeĥe:
- nejistý
- france:
- 1. incertain (irrésolu), indécis (irrésolu), irrésolu mal~eco: incertitude 2. douteux, incertain (douteux), indécis (douteux)
- germane:
- unsicher, ungewiss
- hispane:
- 1. indeciso mal~eco: incertidumbre 2. incierto
- hungare:
- 1. bizonytalan, kételkedő 2. bizonytalan, kétséges
- itale:
- dubbio (agg.), incerto
- katalune:
- 1. indecís mal~eco: incertesa 2. incert
- nederlande:
- onzeker
- norvege:
- 1. usikker 2. usikker, uviss
- pole:
- wątpliwy, niepewny
- portugale:
- incerto
- ruse:
- 1. неуверенный 2. неопределённый, недостоверный
- slovake:
- neistý
memcerta ↝
administraj notoj
pri
~igi 2.:
La referenco al "asekuri" estas stranga de E-a vidpunkto, sed ĝi estas komprenebla de nacilingva vidpunkto (de/fr/en) kun la senco: "ne uzu ~igi kun la senco asekuri, malgraŭ ke estas la sama vorto en la franca, aŭ similaj vortoj en la germana"... Laŭ mi indas ĝin konservi. [MB] Ankaŭ tute sama verbo en la nl, sed mi neniam aŭdis, ke iu konfuzas la du. [PP]