6aplomb/o PV

aplombo

Tre granda memfido, nekonsternebleco: kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve EE ; li maltime paŝis renkonte al ambaŭ, kaj kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono li komencis la sekvantan alparolon […] RBa ; [li] parolis ŝajne sen artifiko, sed konsentige kaj kun kelka aplombo de viro, kiu estas certa, ke li sukcesos Iŝtar . VD:aroganteco.
angle:
aplomb
beloruse:
аплёмб
ĉeĥe:
aplomb, sebedůvěra, sebejistota, sebevědomí
france:
aplomb, assurance, toupet
germane:
Dreistigkeit, Selbstsicherheit, selbstbewusstes Auftreten, Aplomb, Nachdruck
hebree:
בטחון עצמי
hispane:
aplomo
hungare:
magabiztosság, hidegvér, nyomaték, biztos fellépés
japane:
確固とした自信 [かっことしたじしん], 落ち着き [おちつき], 沈着 [ちんちゃく], 図々しさ [ず々しさ]
katalune:
aplom, autodomini, seguretat
ruse:
самоуверенность, апломб
slovake:
sebavedomie (priveľké)
ukraine:
апломб, самовпевненість

aplomba

Havanta aplombon, senhezita, memcerta: malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco Lanti ; en maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj InfanTorent2 ; li iris kun aplombegaj paŝoj al la mezo de la scenejo, tie depuŝis la dion Zeŭs de sur la trono kaj li mem eksidis SatirRak ; ŝi preferas klasikajn kaj historiajn librojn, ŝi estas pensema, historiaj verkoj influis ŝin kaj faris ŝin pli aplomba [1]. VD:aroganta, malmodesta, senĝena
1. Ĉina Radio Internacia: Ĉina gimnastika stelulino Cheng Fei, 2009-06-25
france:
culotté (fig.)
germane:
dreist, forsch, selbstbewusst
hebree:
בטוח בעצמו
tibete:
འབོར་ཤོབ་ཚ་པོ་
ukraine:
самовпевнений, з апломбом

aplombulo

Tiu, kiu estas aplomba, senhezite pretendas, postulas, arogas: ĉu ŝi rericevos la postenon kiel oni promesis, aŭ ĉu iu aplombulino ĵus lasinta la lernejon kaperos ĝin? [2].
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
sans-gêne (subst.)

malaplomba

Kun manko de memfido: mi sentis min malaplomba kaj infaneca apud ŝi, kiel ĉiu, kiu donas sian tutan koron VaK ; sinĝenema, malaplomba, ruĝiĝema, hontema BonaLingvo ; kvankam ŝi ŝajnas tre malaplomba, Virĝinia estas varmega virino en la privata vivo [3]. VD:duba, malcerta1, modesta
3. -: Jen la somero!, Amikinoj, 2012-07-15
france:
décontenancé, timoré
germane:
ängstlich, unsicher

senaplombigi

(tr)
Perdigi la aplombon, igi hezita, timema, malfiera: tiu senprecedenca kuirmaniero vere senaplombigis min; kaj mi restis kun buŝo malfermita kaj tremanta [4]. VD:embarasi2, konfuzi3, konsterni, ŝanceli3
france:
décontenancer
germane:
verunsichern
ukraine:
бентежити, викликати замішання в кого-н

administraj notoj