*dub/i PV

*dubi

(x)
Ne esti certa pri io, ne scii, ĉu ĝi estas vera aŭ ne: mi dubas, ĉu vi estas feliĉa [1]; ĉu vi povas tion ĉi dubi? EE ; ho malgrandfidulo, kial vi dubis? [2]; kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj [3]; ili ne dubis plu, ke tio estis ilia perdita filino [4]; Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, ― kiu povas dubi pri tio [5]? ve al tiu, kiu kuraĝus laŭte dubi pri la ĉiopoveco de l' faraono [6]; pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi EE ; jen ŝi estis certa, ke li venos, jen ŝi dubis IK ; ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon [7]; ke konstanta regulo […] estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos [8]. VD:sin demandi, heziti, skrupulo, ŝanceliĝi
angle:
doubt
beloruse:
сумнявацца
bulgare:
съмнявам се
ĉeĥe:
mít pochyby (o něčem), pochybovat
france:
douter
germane:
zweifeln, bezweifeln, unsicher sein
hispane:
dudar
hungare:
kételkedik, kétségbe von
pole:
wątpić, powątpiewać
portugale:
duvidar, ter dúvida, estar em dúvida
ruse:
сомневаться
slovake:
pochybovať

duba, dubebla, pridubebla

Pri kio oni povas dubi: dubaj disputadoj [9]; la rezultato de la batalo tre duba [10]; nedubeble ŝi lavas la tolaĵon, ŝi ja portas la kuveton IK ; vi posedas nedubeblan talenton Marta ; tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla ChL ; la ŝipestro akceptis nur aŭtentikajn varojn kaj deklaris ilin tiel precize, ke eĉ punkteto ne estis pridubebla MortulŜip ; la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba EE ; en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn [11]; la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado [12]; granda parolisto estas duba faristo PrV . SIN:malcerta
9. La Nova Testamento, Romanoj 14:1
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
doubtful
beloruse:
сумнеўны
bulgare:
съмнителен
ĉeĥe:
pochybný
france:
douteux (incertain)
germane:
zweifelhaft, fraglich, bedenklich, unsicher
hispane:
dudoso (incierto)
hungare:
kétséges, kétségbe vonható
pole:
wątpliwy, niepewny
ruse:
сомнительный
slovake:
pochybný

dubo

Stato de necerteco ĉe tiu, kiu dubas: pri la vojo […] li ŝajnis esti en dubo [13]; kun dubo en la koro li iris hejmen [14]; trankviligi la dubojn [15]; sen ia dubo [16]; vekiĝis en li nova dubo [17]; mi vidis kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj [18]; neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi VivZam . VD:risko
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
angle:
doubt
beloruse:
сумненьне, сумнеў
bulgare:
съмнение
ĉeĥe:
pochyba, pochybnost
france:
doute, incertitude
germane:
Zweifel, Unsicherheit
hispane:
duda, incertidumbre
hungare:
kétely, kétség
pole:
wątpliwość, zwątpienie
ruse:
сомнение
slovake:
pochybnosť
tibete:
དོགས་པ་

dubema

Inklina al dubo, nekredema, skeptika: ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj [19]; mi provis kvietigi lian dubeman animon Lanti ; li faris iom dubeman mienon [20].
19. La Nova Testamento, Luko 12:29
20. F. W. Ellersieck: Pro kio?, 1920
beloruse:
сумнявальны, скептычны
ĉeĥe:
nevěřící, pochybovačný, skeptický
france:
dubitatif
germane:
zweifelnd, skeptisch
hispane:
indeciso
slovake:
neveriaci, skeptický

dubemo

Nekredemo: el lia vizaĝo […] foriĝis per si mem la dubemo [21].
21. N. Gogol, trad. A. Korĵenkov: Palto, 2003
ĉeĥe:
pochybovačnost, skeptičnost
france:
défiance
germane:
Skepsis
hispane:
desconfianza
slovake:
pochybovačnosť

dubigi

(tr)
1.
Igi iun dubanta: Viktoro […] lin ŝancelis kaj momente lin dubigis pri la ebleco de la venĝo KPr ; afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj ChL .
2.
Igi ion necerta: ekzistis neniu kiu [povus] dubigi ilian posedrajton LGA .
ĉeĥe:
zpochybnit, zpochybňovat
france:
faire douter, mettre en doute
germane:
1. verunsichern 2. in Frage stellen, anzweifeln
hebree:
להטיל ספק
hispane:
hacer dudar (a alguien)
hungare:
1. kételkedővé tesz 2. kétségessé tesz
pole:
kwestionować, podawać w wątpliwość , skłaniać do wątpienia
ruse:
подвергнуть сомнению 1. заставить сомневаться
slovake:
spochybniť

dubinda

1.
Pri kiu oni ne povas ne dubi, malcerta: la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda Iŝtar ; estas dubinde, kion diros la socio! Metrop .
2.
Kompromita, suspektinda, malbonfama: en la korto de unu el la duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj Iŝtar ; ĉu […] Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo SkandalJozef ? oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos MkM .
angle:
2. shifty, shady
beloruse:
сумнеўны
ĉeĥe:
pochybný
france:
douteux (à mettre en doute)
germane:
zweifelhaft, fraglich 2. zwielichtig
hispane:
dudoso
hungare:
gyanús (kétséges)
pole:
wątpliwy
ruse:
сомнительный
slovake:
pochybný

nedubeble, sen ia dubo

Tre certe, tiel ke oni ne povas dubi: la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük EE ; „vi estas nedubeble falsisto kiam vi argumentas, Sokrato,“ li diris [22].
22. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
angle:
for sure, surely
france:
indubitablement, sans aucun doute
germane:
unzweifelhaft, ohne Frage
hispane:
indudablemente

senduba, eksterduba

Pri kiu oni ne povas dubi: celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota EE ; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso [23]; kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato […] rudimenta, neprilaborita Marta ; la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba [24].
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
beloruse:
несумнеўны
ĉeĥe:
neklamný, nepochybný
france:
certain (hors de doute), hors de doute
germane:
zweifellos, ohne Zweifel, außer Zweifel
hispane:
cierto (sin duda), sin duda
hungare:
kétségtelen, biztos (kétségtelen)
pole:
niewątpliwy, bezsprzeczny
ruse:
несомненный
slovake:
nepochybný

sendube

Certe: kiel vi sendube scias […] [25]; sendube ĉi tiu viro estas mortiginto [26]; li helpis nin en la mizero, li estas sendube bona homo [27].
beloruse:
несумненна
ĉeĥe:
asi (patrně), bezpochyby, nepochybně
france:
assurément, sans aucun doute, sans l'ombre d'un doute
germane:
zweifellos
hebree:
בהחלט, ללא ספק
hispane:
sin duda, sin duda alguna, sin ninguna duda, sin sombra de duda
hungare:
kétségtelenül, biztosan (kétségtelenül)
pole:
niewątpliwie, bezsprzecznie
ruse:
несомненно, без сомнения
slovake:
nepochybne, nesporne

administraj notoj