*dev/i PV
*devi ↝
(tr)
(la objekto estas infinitivo)
(la objekto estas infinitivo)
- 1. ↝
-
Ne povi ne fari ion pro ia materia neceseco, praktika bezono,
morala leĝo aŭ fremda sintrudanta volo:
lernolibron oni devas ne tralegi sed tralerni
[1];
ĉiu vivanto devas morti;
li devis obei
[2];
la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel
devas esti
[3];
mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj
samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj
[4];
kiu volas mensogi, devas bone memori
PrV
la [...] nokton li devis tradormi sur fojnamaso
meze de senbara kampo, alian liton li ne havis
[5];
mi devas sendi tiun leteron antaŭ morgaŭ;
pri gustoj oni disputi ne devas
PrV
oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem
Marta
;
nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki
[6]
(estas malpermesite, ke li trinku);
tial ni neniam devas paroli
(estas malpermesite, ke ni parolu)
en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj
[7];
mi ne devas malatenti tion
[8];
se ni ne trovas pli bonan esprimon, tio ne devas nin
ĉagreni
[9];
ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas
[10];
ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva, tion ĉi la sufikso „aĵ“
tute ne devas montri al ni
[11];
mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min
demandi
[12];
pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke
la historio venu en la gazeton
[13];
ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre
malfacila kaj sendanka
[14].
bezoni, nepre, ŝuldi
- 2.
- Kelkfoje ĝi montras la certecon aŭ eĉ nur la probablecon; certe ...i, probable ...i, supozeble ...i: li devis koleri (li certe koleris), ĉar li neniam skribas al mi post de tiamK ; kiel ravita vi devas esti (vi supozeble estas)Z ; tiu sciigo devas esti falsa; li devas esti freneza; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas jam iam fariĝi en estontecoZ ; tiuj argumentoj devis ŝajni al tiuj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj EE ; prezentu al vi, kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo [15].
- 3.
- (evitinde)
(post ne) Ne necesas, ne bezonas:
ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra
etfingro, do mi ne devas movi la manon
[16].
Rim.: Tian uzon de „ne devas“ oni trovas precipe ĉe parolantoj de ĝermanaj lingvoj pro influo de la propra lingvo. Kelkaj eĉ distingas „devas ne...“ (ne estas permesite) de „ne devas...“ (ne estas deviga). Tia uzo tre verŝajne estos miskomprenata kaj do estas evitinda. Prefere diru „ne bezonas“ aŭ „ne estas devigata“ por klare esprimi la ideon de mankanta devigo. Ebla kvankam ne kutima estus ankaŭ diri „maldevas“. [WD]
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvaj respondoj - Pri idiotismoj en Esperanto, Lingvo Internacia, 1905, p. 545
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingva Respondo n-o 11, Pri la sufikso „aĵ“ apud verbaj radikoj, La Revuo, 1907, Aprilo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
16. Monato, Edmund Grimlay Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingvaj respondoj - Pri idiotismoj en Esperanto, Lingvo Internacia, 1905, p. 545
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Lingva Respondo n-o 11, Pri la sufikso „aĵ“ apud verbaj radikoj, La Revuo, 1907, Aprilo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
16. Monato, Edmund Grimlay Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
- angle:
- must
- beloruse:
- мусіць, быць абавязаным, быць павінным
- ĉeĥe:
- být povinen, muset, mít povinnost
- france:
- 1. devoir (être tenu de), être tenu (de) 2. devoir (indique la probabilité)
- germane:
- müssen, nicht dürfen (devi ne...)
- hebree:
- להיות חייב
- hispane:
- 1. deber (ser requerido de), ser requerido (de) 2. deber (indica la probabilidad)
- hungare:
- 1. kell, köteles 2. valószínűleg, minden bizonnyal
- indonezie:
- harus
- pole:
- 1. musieć
- portugale:
- dever, ter obrigação de, ter de, ter que
- ruse:
- быть должным (что-л. сделать), быть обязанным (что-л. сделать), долженствовать
- slovake:
- byť povinný, musieť
- tokipone:
- wile
deva ↝
-
Neevitebla, necesa:
ankaŭ aliaj landoj en Eŭropo uzos tiajn identeckartojn, kiuj ekde oktobro
fariĝos devaj por civitanoj de Eŭropa Unio
[17].
deviga
17.
Monato, last: Karto al la estonteco, 2005
- angle:
- obligatory
- germane:
- verpflichtend
devoZ ↝
-
Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno:
ĉiu plenumas sian devon
[18];
la unua devo de homoj estas ne malutili reciproke;
mi konas mian devon al mia estro;
mi estintus inter la Turkoj malbona edzo en la horo, kiam la
publika
kriado ilin vokas plenumi siajn edzo-devojn
[19];
disciplino, jugo, ofico, regulo, tasko
18.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
19. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, sesa promenado
19. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, sesa promenado
- angle:
- duty, obligation
- beloruse:
- абавязак
- ĉeĥe:
- povinnost
- france:
- devoir (obligation), obligation (devoir) edzo-devo: devoir conjugal
- germane:
- Pflicht
- hebree:
- חוֹבָה
- hispane:
- deber, obligación edzo-devo: deber conyugal
- hungare:
- kötelesség, kötelezettség edzo-devo: férji kötelezettség
- pole:
- obowiązek, powinność, mus
- rumane:
- datorie, sarcină
- ruse:
- долг (обязанность), обязанность
- slovake:
- povinnosť
- tokipone:
- wile
*deviga ↝
- Postulata de la leĝoj, moralo aŭ konveneco: tio ĉi tute ne estas deviga regulo [20]; ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj [21]; la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj [22]; la sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj […] estas la verketo „Fundamento de Esperanto“ [23]; ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon Marta !
Rim.:
Foje oni ne klare distingas, sed „deviga“ estas io, kio deklaras la
neeviteblecon (ekz-e la studordo) dum „deva“ estas tio, kion oni ne povas
eviti (ekz-e la ekzameno).
20.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
- angle:
- compulsory, obligatory
- beloruse:
- абавязковы, прымусовы
- ĉeĥe:
- imperativní, kogentní, nucený, obligatorní, povinný, závazný
- france:
- obligatoire
- hebree:
- הֶכְרֵחִי
- hispane:
- obligatorio
- hungare:
- kötelező
- indonezie:
- wajib
- pole:
- obowiązkowy
- ruse:
- обязательный, принудительный
- slovake:
- záväzný
*devigi ↝
(tr)
-
Fari, ke iu devu:
ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo
[24];
mi devigos lin konfesi sian mensogon;
la scienco devigis la naturon, ke ĝi
montru siajn limojnZ
;
demando ne kostas, demando ne devigas;
PrV
ekzameni ne devigas preni
Prv
;
mi deviĝis (mi iĝis devigata)
skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo
[25];
li faris el ili […] tri mil sescent kontrolistojn,
por devigadi la popolon labori
[26].
cedigi, subigi, trudi
24.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
25. La Nova Testamento, De Judas 3
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:18
25. La Nova Testamento, De Judas 3
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:18
- angle:
- compel
- beloruse:
- абавязваць, прымушаць
- ĉeĥe:
- donutit, nutit, přinutit
- france:
- obliger (forcer), contraindre (obliger), forcer (obliger)
- germane:
- zwingen
- hebree:
- להכריח
- hispane:
- obligar (forzar), coaccionar (obligar), forzar (obligar)
- hungare:
- kötelez
- indonezie:
- mewajibkan, mengharuskan
- pole:
- zmuszać, wmuszać, zobowiązywać
- rumane:
- comanda
- ruse:
- обязать, заставить, принудить
- slovake:
- nútiť
devigo ↝
- Neceso aŭ trudo fari ion: la interna ideo de Esperanto […] havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta [27].
27.
L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Oka Kongreso
Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
- angle:
- coercion, compulsion, force, pressure
- beloruse:
- прымус
- ĉeĥe:
- nucení, nutkání
- france:
- obligation
- germane:
- Zwang
- hebree:
- כּוֹרַח
- hispane:
- coacción, compulsión, fuerza, presión
- hungare:
- kötelezés
- pole:
- mus, przymus, konieczność
- ruse:
- принуждение
- slovake:
- nutkanie, nútenie
nedeviga ↝
- Laŭvola, kiu ne trudiĝas, kiun oni ne nepre faru, libervola: por [...] savi mian posteularon kontraŭ [...] refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo [...] kaj akcepti [...] ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn [28]; nedeviga Esperanto-instruado en estonaj lernejoj [29].
- angle:
- optional
- beloruse:
- неабавязковы
- ĉeĥe:
- fakultativní, nepovinný, nezávazný
- france:
- facultatif
- hispane:
- opcional
- hungare:
- nem kötelező
- pole:
- nadobowiązkowy, nieobowiązkowy, fakultatywny, dobrowolny
- ruse:
- необязательный
- slovake:
- fakultatívny, nepovinný, nezáväzný
sindevigo
- 1. ↝
-
Altrudo al si mem de ioma modereco en deziroj aŭ bezonoj,
memdisciplino:
la sindevigo estas la komenco de la ĝentileco kaj
eĉ de la moralo;
dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam
havis la neagrablan sonon de ia sindevigo
Marta
.
bridi
- 2.
-
Doni regulojn, principojn al si mem:
per sia sindevigo al plurlingveco la Eŭropa Komisiono
subtenas diversecon kaj ne unuformecon
[30].
Rim.: La Analiza Skolo preferas la vorton „memdevigo“ por eviti la envortan akuzativon. [WD]
- ĉeĥe:
- 1. závazek, úvazek
- france:
- 1. maitrise de soi, retenue (maitrise de soi)
- germane:
- 1. Selbstdisziplin 2. Selbstverpflichtung
- hispane:
- 1. autocontrol, moderación (autocontrol)
- hungare:
- 1. kötelezettségvállalás, vállalt kötelezettség
- pole:
- 1. zobowiązanie
- ruse:
- 1. самообладание
- slovake:
- 1. sebadisciplína
devontigi
(tr)
- (iun) Ligi per promeso, ke tiu nepre faros: dum la ŝuldanto silente devontigas sin al dankemo, same ankaŭ la bonfaranto devontigas sin al konservado […] de tiu sama bonvolo [31]; li timis devontigi sin al pagado de grandaj sumojZ .
- ĉeĥe:
- omezit závazkem., zavázat
- france:
- engager
- hungare:
- elkötelez
- pole:
- zobowiązywać
- ruse:
- обязать
- slovake:
- zaviazať
eldevigi ↝
(tr)
- angle:
- extort, wrest
- ĉeĥe:
- vymoci, vymáhat, vynutit
- france:
- extorquer, soutirer (extorquer), obtenir par la contrainte
- germane:
- abnötigen
- hispane:
- arrebatar, sonsacar (arrebatar), obtener mediante coacción
- hungare:
- kikényszerít
- pole:
- wymuszać, wymagać
- ruse:
- вынудить, вымогать
- slovake:
- vynútiť
truddevigi
(tr)
- Perforte devigi iun fari ion: jen tiele tre agrablaj ĝuoj transformiĝis por mi poste en kostajn truddevigojn [34].
- beloruse:
- прымушаць
- ĉeĥe:
- donutit násilím, přinutit
- france:
- assujettir, forcer (imposer une action), imposer (à qn de faire qc) trud~igo: contrainte, assujettissement
- germane:
- aufdrängen, zwingen, verpflichten trud~igo: Verpflichtung
- hispane:
- someter, forzar (imponer una acción), imponer (de hacer algo) trud~igo: coacción, subyogación, dependencia
- hungare:
- kényszerít
- pole:
- zmuszać, przymuszać, wymuszać
- ruse:
- вынуждать, вынудить, принуждать, принудить
- slovake:
- prinútiť násilím