2disciplin/o

disciplino

1.
Lernita submetiĝo, obeado al reguloj, necesa por la bonordo de iu anaro: li enkondukis severan disciplinon inter la pastroj [1]; [tiu] skribaĵo […] estas ankaŭ utila por […] disciplino en justeco [2]; ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino DL ; nia armeo perdos la disciplinon, kiam […] en ĝian fronton englitis perfiduloj [3]; mi al […] ĉiuj instruis disciplinon Revizoro ; inflacio ne estos pli granda obstaklo ol financa disciplino [4]; antaŭ 50 jaroj maldisciplino estis, se ni kaŝe babilis dum leciono, ridis aŭ sendis letereton al alia [5].
2.
Regularo obeenda de anaro, por certigi ties bonan funkciadon: ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj Lanti ; mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion SatirRak ;
3.
Branĉo de scienco, instruado, sporto, kun aparta regularo: lia faka verkado ampleksis ankaŭ historion, filozofion, sociologion kaj aliajn disciplinojn [6]; necesas turni sin al la sub-disciplino psikokrokodilologio GhR ; mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci-intelektaj kondutoj, miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de [libera pensado] [7].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVIII
2. La Nova Testamento, II. Timoteo 3:16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
4. last: Eŭro daŭre allogas, Monato, 2011/10, p. 20
5. Lenke Szász: La klasa fototabulo, Monato, 2015/08, p. 30
6. Bo Sandelin: La 19a jarcento: krisolo de ekonomikaj skoloj, Marksismo, Monato, 2001/05, p. 12
7. La Ondo de Esperanto, Walter Zelazny : Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado
angle:
discipline
beloruse:
дысцыпліна
ĉeĥe:
disciplína, kázeň, řád
ĉine:
紀律 [jìlü], 訓育 [xùnyù], 分类方法 [fēnlèifāngfǎ], 紀 [jì], 自我修养 [zìwǒxiūyǎng], 自我訓練 [zìwǒxùnliàn], 自律 [zìlü]
france:
discipline
germane:
Disziplin 1. Zucht, Ordnung 2. Regelwerk, Vorgaben 3. Zweig
hispane:
disciplina
hungare:
fegyelem
japane:
規律 [きりつ], 風紀 [ふうき], 訓練 [くんれん], しつけ, 戒律 [かいりつ]
katalune:
disciplina
nederlande:
discipline 1. tucht 2. tak (v.wetenschap bv.)
perse:
رشته (علمی یا تخصصی) 1. انضباط، نظم، دیسیپلین
pole:
1. dyscyplina, porządek, karność 2. dyscyplina
portugale:
disciplina
ruse:
дисциплина
slovake:
disciplína, poriadok
ukraine:
дисципліна, дисципліна, предмет (навчання)

disciplina

Montranta disciplinon, kun disciplino: disciplina cedo de la malplimulto [8]; ni [ne] dekliniĝu de nia disciplina vojo [9]; ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo [10]. VD:severa1, rigida2, rigora
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
10. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p. 448
beloruse:
дысцыплінарны, дысцыплінаваны
ĉine:
遵守紀律 [zūnshǒujìlü], 有組織 [yǒuzǔzhī], 受过训练 [shòuguòxùnliàn]
germane:
diszipliniert
japane:
規律上の [きりつじょうの]
ukraine:
дисциплінарний

disciplini

(tr)
PED Alkutimigi iun obei al disciplino; obeigi: la militista rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon QuV ; la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj [11]; la debato estis fervora, […] sed disciplinita kaj demokrata [12]. VD:dresi, eduki1, submeti, trejni
angle:
discipline
beloruse:
дысцыплінаваць
ĉeĥe:
být ukázněný, dodržovat disciplinu
ĉine:
[chéng], 管教 [guǎnjiào], 馴 [xún], 惩处 [chéngchù]
france:
discipliner, mettre au pas
germane:
disziplinieren, zähmen, bändigen, in Zucht und Ordnung halten
hebree:
להרגיל למשמעת
hispane:
disciplinar
hungare:
(meg)fegyelmez
japane:
規律づける [きりつづける], 鍛練する [たんれんする], しつけをする
katalune:
disciplinar
nederlande:
disciplineren
perse:
منضبط کردن، به نظم عادت دادن
pole:
dyscyplinować
ruse:
дисциплинировать
slovake:
disciplinovať, dodržiavať disciplínu
ukraine:
дисциплінувати

disciplinemo

Volonta obeado al iu regularo: impulsiĝemo de sudulo […] kaj disciplinemo de nordulo [13]; la […] vizitantoj tuj ĉion komprenas kaj estas tre disciplinemaj [14].
13. La Ondo de Esperanto, Vortoj de Komitatano Z
14. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij : Spertoj pri tutmondiĝo
angle:
obedience
beloruse:
дысцыплінаванасьць
ĉeĥe:
ukázněnost
ĉine:
紀律 [jìlü], 統屬 [tǒngshǔ]
france:
discipline, obéissance
germane:
Disziplin, Unterordnung
hungare:
fegyelmezettség
japane:
規律正しさ [きりつただしさ], 自制心 [じせいしん], しつけのよさ
katalune:
obediència, acatament
nederlande:
discipline (onderdanigheid)
perse:
فرمانبرداری، اطاعت
pole:
zdycyplinowanie, karność, podporządkowanie
ruse:
дисциплинированность
slovake:
disciplinovanosť

memdisciplino

Obeado al reguloj donitaj al si mem por atingi celon; sistema memrego3: nervaj malordoj estas, laŭ iu vidpunkto, malsanoj de la memdisciplino [15]; li diris, malmole, […] sed tio kostis al li grandan memdisciplinon: – tuj forlasu tiun ĉi ĉambron! LGA ; en sociaj-kulturaj organizaĵoj foresto de memdisciplino kaŭzas formortadon kaj malaperon EeP ; korupto […] estas superebla per la racio, la honesteco de aŭtentaj homoj kun memdisciplino [16] sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto VaK .
15. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
16. Gilbert Ledon: Esenco de korupto, Monato, 2002/01, p. 8
beloruse:
самадысцыпліна
ĉine:
自我修养 [zìwǒxiūyǎng], 自我訓練 [zìwǒxùnliàn], 自律 [zìlü]
finne:
itsekuri
france:
autodiscipline
germane:
Selbstdisziplin
hispane:
autodisciplina
hungare:
önfegyelem
nederlande:
zelfdiscipline
pole:
samodyscyplina
rumane:
auto-disciplina
ruse:
самодисциплина
svede:
självdisciplin

administraj notoj