*sever/a PV
*severa
- 1.
- (iu)
Ne toleranta forflankiĝon de regulo kaj
senindulge punanta pro tia forflankiĝo:
severa sed justa instruisto;
severa disciplino;
li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu
[1];
Jesuo severe admonis la malpuran spiriton
[2];
mi faris al ili severan riproĉon
[3];
mi vin timis, ĉar vi estas homo severa
[4];
severe precizigi la signifon
[5];
se ni deziras paroli severe regule
[6];
severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna
progresado
[7];
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas
PrV
;
ju homo pli fiera, des puno pli severa
PrV
;
negocaj aferoj estas severaj
PrV
;
ne ĉion oni devas severe ekzameni
PrV
.
bagatelema, ĉikanema, pedanta1, strikta2
- 2.
- (io)
Akre malmilda;
malfacile eltenebla; suferiga:
sangoverŝo kruela kaj severa
[8];
ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa
Marta
;
ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron
[9].
drasta, fera, kruela, rigida, rigora, senceda, senkompata
1.
La Nova Testamento, Luko 9:21
2. La Nova Testamento, Luko 9:42
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:25
4. La Nova Testamento, Luko 19:21
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:38
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
2. La Nova Testamento, Luko 9:42
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:25
4. La Nova Testamento, Luko 19:21
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:38
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado
- angle:
- severe, harsh, rigid, strict 1. stern, rigid, strict
- beloruse:
- строгі, суворы
- ĉeĥe:
- přísný
- france:
- sévère
- germane:
- streng 1. unnachsichtig, unablässig, unnachgiebig 2. heftig, hart (streng)
- hungare:
- szigorú, kérlelhetetlen
- japane:
- 厳しい [きびしい], 厳格な [げんかくな], 容赦のない [ようしゃのない], 過酷な [かこくな], 猛烈な [もうれつな], 深刻な [しんこくな], 簡素な [かんそな], 無駄のない [むだのない]
- nederlande:
- streng
- pole:
- srogi, surowy
- ruse:
- строгий, суровый
- slovake:
- prísny
- ukraine:
- суворий
malsevera
- 1.
- Milda, pacienca, tolerema al kontraŭregulaĵoj: sinjoroj […] bonaj kaj malseveraj [10]; li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti [11]; via patro, tro malsevera, kuraĝigis ĉi tiujn homojn [12]; la okuloj […] rigardis iafoje sub la sulkoplena frunto inteligente kaj malsevere IK ; vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera Marta ; via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj [13]; malgraŭ la tuta lia negativismo, li estas ene tre malsevera homo [14].
- 2.
-
Milda, ne tre akra, malforte suferiga:
kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno
Marta
;
malseveran vintron ni havas en ĉi tiu jaro.
maldrasta, serena
10.
La Nova Testamento, I. Petro 2:18
11. La Nova Testamento, La agoj 24:23
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
14. -: Balzak, Kritikulo, Socioniko.net, [vidita en 2014]
11. La Nova Testamento, La agoj 24:23
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
14. -: Balzak, Kritikulo, Socioniko.net, [vidita en 2014]
- beloruse:
- мяккі, цярплівы
- ĉeĥe:
- mírný, nespoutaný, nevázaný, shovívavý, uvolněný
- france:
- 1. accomodant, bienveillant 2. bénin, léger (pas grave)
- germane:
- mild 1. nachsichtig, nachlässig
- japane:
- 寛大な [かんだいな], あまい, 穏やかな [おだやかな]
- pole:
- łagodny
- slovake:
- mierny, nespútaný, neviazaný, uvoľnený
- ukraine:
- поблажливий, м’який, поступливий, ласкавий
malseverigi
(tr)
- Igi malpli severa, malpli drasta, pli milda: onklo Pan provis aperigi sekan rideton por malseverigi sian kontraŭdiron de mia patrino [15].
15.
Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- beloruse:
- зьмякчаць
- france:
- adoucir, atténuer
- germane:
- abmildern, entschärfen (abmildern)
- pole:
- łagodnieć