*branĉ/o PV

*branĉo

1.
BOT Tigo kreskanta el alia tigo aŭ el trunko: ĝi […] pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto [1]; prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj [2]; la trunko havis tri branĉojn [3]; hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo PrV ; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas PrV . VD:bastono, vergo
2.
(figure) Io, kio disapartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko; dividaĵo, fako3: ses branĉoj […] elstaris el la kandelabro [4]. sude de Memfiso inter la branĉoj de la libiaj montoj, kuŝis la lando Piom [5]; lernejaj programoj […] dediĉas ĉiam pli grandan atenton al la diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj EeP ; oni aldonis poste la premion „nova talento“ por 4 branĉoj: originala poezio, traduka poezio, originala prozo, originala drameto EeP ; la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, […] ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto Marta . tutan sian krean vivon [li] dediĉis al nova sinteza branĉo – li volis kunigi muzikon kun pentroarto KFl . VD:alo, brako 3, filio, forko
afrikanse:
tak
albane:
degë
amhare:
ቅርንጫፍ
arabe:
فرع
armene:
մասնաճյուղ
azerbajĝane:
filialı
beloruse:
1. галіна, галінка 2. галіна (навукі, прамысловасьці і да г.п.), адгалінаваньне
bengale:
শাখা
birme:
အကိုင်း
bosne:
ogranak
bretone:
barr, brank, skourr
bulgare:
клон
ĉine:
1. [zhī] 2. 产业 [chǎnyè]
dane:
gren
estone:
filiaali
eŭske:
adarra
filipine:
sangay
france:
branche
galege:
sector
germane:
1. Ast, Zweig 2. Arm, Zweig, Branche, Ausläufer
guĝarate:
શાખા
haŭse:
reshe
hebree:
ענף
hinde:
शाखा
hispane:
rama
hungare:
1. ág 2. ág, ágazat
igbe:
alaka ụlọ ọrụ
irlande:
brainse
islande:
útibú
japane:
ブランチ
jave:
cabang
jide:
צווייַג
jorube:
ti eka
kanare:
ಶಾಖೆ
kartvele:
ფილიალი
kazaĥe:
филиал
kimre:
gangen
kirgize:
бутак
kmere:
សាខា
koree:
지점
korsike:
parus
kose:
isebe
kroate:
grana
kurde:
liq
latine:
ramum
latve:
filiāle
laŭe:
ສາຂາ
litove:
filialas
makedone:
гранка
malagase:
sampana
malaje:
cawangan
malajalame:
ശാഖ
malte:
fergħa
maorie:
peka
marate:
शाखा
monge:
ceg ntseeg tus
mongole:
салбар
nepale:
शाखा
njanĝe:
nthambi
okcidentfrise:
tûke
panĝabe:
ਸ਼ਾਖਾ
paŝtue:
څانګه
pole:
1. gałąź 2. gałąź, branża
portugale:
1. galho
ruande:
ishami
ruse:
1. ветвь, ветка, сук 2. ветвь, ответвление, отрасль (науки, промышленности), рукав (реки), отрог (горной цепи), разряд (в классификации)
samoe:
lālā
sinde:
شاخ
sinhale:
ශාඛා
skotgaele:
meur
slovake:
vetva
slovene:
podružnica
somale:
laan
ŝone:
bazi
sote:
ea lekala
sunde:
cabang
svahile:
tawi
taĝike:
бахш
taje:
สาขา
tamile:
கிளை
tatare:
филиал
telugue:
శాఖ
ukraine:
філія
urdue:
شاخ
uzbeke:
filial
vjetname:
chi nhánh
zulue:
igatsha

branĉaĵo

Amaseto, fasko de branĉoj, ekz-e uzata por fajro, balailoj ks: la junuloj el la ĉirkaŭaĵo elvenis kaj kolektis branĉaĵon […] metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin [6]; tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, branĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo QuV . VD:stako1
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
beloruse:
ахапак (гальля), вязка (гальля)
france:
branchage
germane:
Reisig
hebree:
ענף
hispane:
ramaje
japane:
枝木 [えだき], 粗朶 [そだ], 柴 [しば]
pole:
chrust

branĉaro

La branĉoj de unu aŭ pluraj vegetaĵoj, precipe arboj: alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj [7]; la branĉaro de la arbo estis ja granda bonodora ĝardeno [8]; prenu nur la trunkon sur la ŝultron, mi levos kaj portos la branĉaron [9]; ĉi tiu arbo […] lukse disvolvas sian densan branĉaron Marta .
beloruse:
гальлё, карона (дрэва)
france:
branchage
germane:
Geäst, Krone (Baum)
hispane:
corona de un árbol
pole:
korona drzewa

disbranĉiĝi

(ntr)
Disdividiĝi: sur la tombejo en Luĉica estis granda disbranĉiĝinta tilio [10]; la senco de la lingva genealogia arbo estis montri, ke la homaro havis iam unu solan pralingvon, kiu poste (pro nekonataj kaŭzoj) disbranĉiĝis en plurajn lingvojn Ret ; la milittransportoj trafikis nur sur la ĉefa linio, kiu disbranĉiĝis sufiĉe malproksime de la nova komunumo KKr ; la elirtubo disbranĉiĝas por fari ligojn al la enirtuboj de aliaj neŭronoj Kon11 . VD:disvojiĝi, forkiĝi
10. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
beloruse:
разгаліноўвацца
bretone:
gaoliañ (gwez), gaoliñ
france:
se ramifier, se subdiviser, se séparer
germane:
sich verzweigen, sich verästeln
hebree:
להסתעף
hispane:
ramificarse, subdividirse
hungare:
elágazik, szétágazik
japane:
枝分かれする [えだわかれする]
pole:
rozgałęziać, odgałęziać
ruse:
разветвляться
slovake:
rozvetviť sa
ukraine:
розгалужуватися

administraj notoj