al/o

alo

Objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo: sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn Metrop . Kaj specife:
a)
ANA ĉiu ekstrema flanka parto de la nazo. VD:loboHOM:nazalo
b)
TEK ĉiu flugilforma peco de rotoro: en la aero komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas arĝenta alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj Metrop ; la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj DKM . SIN:padelo
c)
ARKI ĉiu ekstrema flanko de konstruaĵo, pordego ks: Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, […] eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo MkM ; la geknaboj larĝe malfermis la du alojn de la malhela ĉambro kaj la etere delikata Luĉia […] kun sia bonodora kafo enpaŝis KKr ; oni elprenis eksplod-tubegon […], fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn [1]. VD:transepto
d)
POLMIL ĉiu ekstrema flanko de armeopartio: oni ne povis eviti skismon, kiam la porsoveta alo (SEU) forlasis SAT DanĝLng ; la respublikisma partio, rigardata kiel politika alo de la Irlanda Respublikisma Armeo, kaj la sola tutinsula partio, gajnis ses [deputitojn] [2]; nun necesis igi la partion akceptinda […] per forigo de la plej „bruna“ alo [3].
e)
SPO vertikala duono de la ŝaktabulo.
HOM:al
1. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, 2002/08, p. 22
2. Garbhan MacAoidh: Irlando ― Ili fruktis kaj multiĝis, Monato, 2002/07, p. 14
3. Baard Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001/11, p. 6
angle:
1.a nostril 1.c wing 1.d branch 1.e wing
beloruse:
крыло, лопасьць
bulgare:
крило 1.a ноздра
ĉeĥe:
křídlo (domu| chrámu| letadla)
france:
aile
germane:
Flügel 1.a Nasenflügel 1.b Schaufelblatt, Flügel (Rotor) 1.c Seitenflügel, Flügel (Tür) 1.d Flügel (Politik, Armee) 1.e Flügel (Schachbrett)
hispane:
1.c ala
itale:
ala 1.a pinna (del naso) 1.b estremità 1.c ala, braccio (arch.) 1.d ala 1.e ala (scacchi), fianco (scacchi), lato (scacchi)
japane:
[つばさ], 羽根 [はね], 鼻翼 [びよく], 小鼻 [こばな]
katalune:
ala 1.a ala del nas 1.b pala, paleta 1.c ala (constr.) 1.d flanc (mil.)
nederlande:
vleugel 1.a neusvleugel
portugale:
1.a aba 1.b  1.c ala 1.d ala
ruse:
крыло 1.b лопасть
slovake:
krídlo
ukraine:
крило (літака)

administraj notoj

pri ~o:
    PV markis la vorton kiel Zamenhofan, en PIV1 tiu atribuo
    malaperis.