*fak/o PV
*fako
- 1.
-
Aparta dividaĵo de
meblo, kesto aŭ objekto,
destinita por enteni aĵojn aŭ ulojn, apartigante ilin:
li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj
fakoj
[1];
[pro] teruro […] ili ensaltis en la fakon de la
subfenestra benko
[2];
tablo kun multaj fakoj super la skriba plataĵo
FK
;
la mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon
FK
;
el la oleotechium, t.e. la lasta banfako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ
revivigita
QuV
;
la homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis, por rektigi la
piedojn kaj babili
QuV
;
grandliteraj surskriboj [indikis] la opajn fakojn: Etiletero,
Celulozo, Albumino […]
VaK
;
ni trovis en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn
ChR
.
ujo
ĉelo, kesto, kamero, kupeo
- 2.
- (figure) Sekcio kun aparta respondeco: demandu en la fako por perditaj objektoj [3]; Klozelo […] havis multe da kamaradoj en ĉiuj fakoj de la magistrataro ChL ; la ĉambron okupas agitfako Metrop ; inverse al la familia idilio de l’ ĝenerala kancelario, [la] planfako brilis per eksterordinara senordeco Metrop ; dum la pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l’ kulturo Metrop ; la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn al nia klubejo Ĉukĉoj .
- 3.
- (figure)
Aparta branĉo de
scienco,
arto, industrio, komerco, kc:
en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio
[4];
virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori
al si nomon
Marta
;
ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan
kaj spiritan aktivecon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj
fakaj lingvoj
Ret
;
[iuj] vortoj estas konataj nur en certaj fakoj, en certaj branĉoj,
en difinitaj medioj
Ret
;
oratoro devas ĝis la plej alta grado koni sian propran fakon
Ret
;
mia speciala fako estas la dentkuracado
VaK
;
ekzistas plurlingvaj terminaroj sistemaj, t.e. ordigitaj laŭ fakoj kaj
subfakoj
EeP
.
profesio
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
- angle:
- section 1. compartment, pigeonhole, shelf 2. department 3. branch, discipline, specialty, area of expertise
- beloruse:
- 1. аддзел, аддзяленьне, шуфляда, сэкцыя 2. аддзел, упраўленьне, сэктар 3. спэцыяльнасьць, вобласьць (дзейнасьці, ведаў), сфэра (дзейнасьці, ведаў), поле (дзейнасьці)
- ĉeĥe:
- odbor, oddělení, samostatná část
- france:
- 1. compartiment, case 3. discipline, spécialité, domaine (de connaissance)
- germane:
- Fach 1. Schublade, Box, Feld, Abteil, Kabine 2. Fachabteilung 3. Branche, Bereich, Gebiet, Spezialgebiet
- hispane:
- 1. compartimento, hueco de un casillero, estante 3. rama, disciplina, especialidad, área de especialidad
- hungare:
- 1. rekesz, fakk 3. szakterület, ágazat
- japane:
- 専門 [せんもん], 部 [べ], 仕切り [しきり], 区画 [くかく], 科目 [かもく], 種目 [しゅもく], 升目 [マスめ]
- katalune:
- 1. compartiment 3. branca, especialitat
- nederlande:
- 1. vak, compartiment 3. vak, branche
- nepale:
- मामला
- pole:
- 1. pole, przegródka, przedział 3. branża, dyscyplina, dziedzina, fach, specjalność, zawód
- portugale:
- 1. compartimento, seção, escaninho, casa (de tabuleiro) 3. especialidade, ramo (especialidade)
- ruse:
- 1. отдел, отделение 3. специальность, область (деятельности)
- slovake:
- box, oddelený priestor
- ukraine:
- відділ, відділення (у столі, шафі, установі і т. п.), скринька, фах, спеціальність, галузь (діяльності), предмет (навчальний), купе
faka
- Rilata al fako3; scienca, sciencaplika: infanfakaj flegistinoj [5]; prelegoj […] faritaj de profesia aŭ amatora fakulo, antaŭ nefaka kaj faka publiko [6]; fakaj terminoj [7]; centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj aŭ fakaj parolmanieroj […] ne rekonataj, de la meza parolanto [8].
5.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIV
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- beloruse:
- адмысловы, спэцыяльны
- germane:
- Fach-
- japane:
- 専門の [せんもんの], 専門的な [せんもんてきな]
fakaro
- angle:
- pigeonholes
- beloruse:
- 1. скрыня (з шуфлядамі, аддзяленьнямі), шафа (з аддзяленьнями) 2. сукупнасьць дысцыплінаў
- france:
- casier (boîte à cases)
- germane:
- 1. Setzkasten 2. Fächerkombination
- hispane:
- casillero
- hungare:
- rekeszes tartó
- japane:
- 整理棚 [せいりたな], 仕切り棚 [しきりたな]
- katalune:
- caseller
- pole:
- sekretarzyk, kasetka
- ruse:
- ящик с отделениями
fakulo, fakisto
-
Tiu, kiu sin okupas pri aparta fako scienca, teĥnika aŭ arta:
artikoloj […] el la plumo de elstaraj fakuloj
[10];
tiun aferon devus pridiskuti en zorge organizitaj konferencoj saĝaj fakuloj
[11];
fakisto pri socialaj problemoj
[12];
sociologoj, psikologoj kaj aliaj fakuloj opinias, ke pli bone estus dialogi
kun la kontraŭuloj de la kunsido ol batali kontraŭ ili
[13];
la ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara
materialo por esploro
[14];
fakuloj zorgas pri la ĉevaloj el tiu raso
[15];
se iu okaze alvokita fakulo fine sukcesos instali ĉiujn satelitricevajn
necesaĵojn, […] vi ĝuos postfare perfektan ricevadon
[16];
specialisto, eksperto
kompetentulo, sciencisto, spertulo, ekspertizisto
10.
Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
12. Gejaj rakontoj en Esperanto.: 2017
13. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
14. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
15. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
16. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
12. Gejaj rakontoj en Esperanto.: 2017
13. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
14. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
15. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
16. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
- angle:
- expert, specialist
- beloruse:
- спэцыяліст, адмысловец
- ĉeĥe:
- odborník
- france:
- spécialiste
- germane:
- Fachmann, Fachfrau
- hispane:
- experto, especialista
- hungare:
- szakember, specialista
- japane:
- 専門家 [せんもんか]
- katalune:
- especialista
- nederlande:
- vakman, specialist
- pole:
- fachowiec, specjalista, ekspert
- ruse:
- специалист
- slovake:
- odborník
- ukraine:
- фахівець, спеціаліст
faksalta ludo
- Paradizludo: moviĝi per saltoj, tenante la piedojn kune, kiel […] infanoj dum faksalta ludo [17].
- beloruse:
- клясыкі (гульня)
- france:
- marelle
- germane:
- Himmelhoppe
- katalune:
- xarranca, sambori
- pole:
- gra w klasy
- ruse:
- классики (игра)
trabfaka
- angle:
- truss
- beloruse:
- фахвэркавы
- france:
- à colombage
- germane:
- Fachwerk-
- japane:
- 木骨造りの [きこつづくりの], ハーフティンバーの
- katalune:
- d'entramat de fusta
- pole:
- ażurowy