*spert/a UV

*sperta

1.
(iu) Posedanta sciojn kaj lertecon akiritajn per praktikado kaj venkado de realaj malfacilaĵoj en iu kampo: via patro estas sperta militisto [1]; eĉ se mi estus plej sperta, mi ne povus regi sen fidelaj servistoj kaj saĝaj konsilistoj [2]; sperta maristo ne batalas kontraŭ la fluo, nek kontraŭ la vento, sed li permesas al ili, ke ili portu lin en la elektita direkto [3]; sperta en la regado [4]; Maziero, kiu estis sperta ĥemiisto, lokis en la grenejo de la kampodomo malgrandan laboratorion: kaj la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn [5]; [li] ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo [6]; li estis tro sperta konanto de la homa naturo, por ne diveni, ke sole amo povis esti la kaŭzo de tia obstino [7]; ne demandu scienculon, demandu spertulon PrV ; pasero sperta ne bezonas averton PrV ; mizero faras lerta, mizero faras sperta PrV . VD:kapabla, kompetenta, ekspertizisto
2.
(io) Spertula, montranta lertecon akiritan per praktikado: sperta gvidado; [ili] masonis la truon, tiel ke eĉ la plej sperta okulo, ne trovus la eniron en la tombon [8]; grandegaj tondiloj […] senĉese estis movataj de la spertaj manoj Marta ; okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo Marta .
angle:
experienced
beloruse:
дасьведчаны, спрактыкаваны
ĉeĥe:
zběhlý, zkušený, znalý (odborně)
france:
expérimenté
germane:
erfahren, tüchtig
hispane:
experimentado, -a
hungare:
1. tapasztalt 2. rutinos
japane:
経験を積んだ [けいけんをつんだ], 熟練した [じゅくれんした], 経験に基づく [けいけんにもとづく]
nederlande:
ervaren, geoefend
pole:
doświadczony, biegły, wprawny, zawołany
ruse:
опытный, сведущий
slovake:
ostrieľaný, skúsený
ukraine:
досвідчений, знаючий, бувалий, битий

sperti

1.
(ntr)
Esti sperta pri: Andreo, kiu tre spertas pri similaj situacioj, restis nevidata [9]; la nova prezidanto spertas pri ekonomio kaj financoj [10]; oni jam spertas pri la elimino de morbilo sur vastaj teritorioj [11].
2.
(tr)
Travivi, suferi aŭ ĝui, senti, konstati: kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan [12]; [mi] spertis suferon sub la vergo [13]; tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis [14]; tiu tertremo ne estas novaĵo, […] la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn lastan jaron [15]; li rakontis ĉion, kion li spertis depost la momento de ilia disiĝo [16]; mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro [17]; vi ne […] spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran Marta . VD:trapasi, trafi
Rim.: La efektiva lingvouzo kontraŭas la ordinaran logikon de vortfarado: elirante de la fundamenta „sperta“, t.e. lerta, kapabla, kompetenta, la verbo „sperti“ nur povas signifi havi tian kvaliton. Kontraŭe la verbo ofte uziĝas por diri „travivi ion, per kio oni fariĝos pli sperta“. [W. Diestel]
beloruse:
набыць досьвед, пазнаць з уласнага досьведу
ĉeĥe:
poznat, procítit, prožít, zakusit
france:
éprouver, être expérimenté en, faire l'expérience de
germane:
1. erfahren sein 2. erfahren, erleben, durchmachen
hispane:
1. ser experimentado 2. experimentar
hungare:
tapasztal, átél
japane:
経験する [けいけんする], 体験する [たいけんする]
nederlande:
1. ervaren worden 2. ervaren
nepale:
अनुभव
pole:
doświadczać, doznawać
ruse:
1. быть опытным 2. пережить, испытать на себе, узнать на собственном опыте
slovake:
prežiť, skúsiť
ukraine:
пізнати на власному досвіді, зазнавати, переживати

sperto

1.
Scioj kaj lerteco akiritaj per praktiko kaj travivado de malfacilaĵoj: la plej saĝa el ili havas sperton de kelkdeko de jaroj [18]; la antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon [19]; mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto [20]; laŭ mia sperto la triumfanta malamiko estas plej malforta [21]; la juna princo, malgraŭ la manko de sperto, komprenis, ke li devas esti singarda [22]; parolis la maljunulino kun la tuta prudento, kiun donas la aĝo kaj la sperto [23]; por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno PrV ; sperto saĝon akrigas PrV .
2.
Travivaĵo: el la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke […] [24]; estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj [25]; la maljunulo […] foje rakontis al la rondanoj pri siaj spertoj kiel forĝista helpanto en la malnova tempo [26]; ni forgesas averton, ni memoras la sperton PrV ; eĉ malsaĝulon sperto instruos PrV .
afrikanse:
ervaring
albane:
përvojë
amhare:
ተሞክሮ
arabe:
التجربة
armene:
փորձառություն
azerbajĝane:
təcrübə
beloruse:
досьвед
bengale:
অভিজ্ঞতা
birme:
အတွေ့အကြုံ
bosne:
iskustvo
bulgare:
опит
ĉeĥe:
zkušenost
dane:
erfaring
estone:
kogemus
eŭske:
eskarmentu
filipine:
karanasan
france:
expérience (vécue), vécu (subst.) expérience
galege:
experiencia
germane:
Erfahrung 2. Erlebnis
guĝarate:
અનુભવ
haitie:
eksperyans
haŭse:
kwarewa
hinde:
अनुभव
hispane:
experiencia
hungare:
tapasztalat ~o saĝon akrigas: tapasztalattól nő a bölcsesség.
igbe:
ahụmahụ
irlande:
taithí
islande:
reynsla
japane:
経験 [けいけん]
jave:
pengalaman
jide:
דערפאַרונג
jorube:
iriri
kanare:
ಅನುಭವ
kartvele:
გამოცდილება
kazaĥe:
тәжірибе
kimre:
profiad
kirgize:
тажрыйба
kmere:
បទពិសោធន៏
koree:
경험
korsike:
espirienza
kose:
amava
kroate:
iskustvo
kurde:
tecribe
latine:
experientiam
latve:
pieredze
laŭe:
ປະສົບການ
litove:
patirtis
makedone:
искуство
malagase:
traikefa
malaje:
pengalaman
malajalame:
പരിചയം
malte:
esperjenza
maorie:
wheako
marate:
अनुभव
monge:
kev
mongole:
туршлага
nederlande:
ervaring
njanĝe:
zinachitikira
okcidentfrise:
ûnderfining
panĝabe:
ਦਾ ਤਜਰਬਾ
paŝtue:
تجربه
pole:
doświadczenie (życiowe), przeżycie
ruande:
uburambe
ruse:
опыт
samoe:
aafiaga
sinde:
تجربو
sinhale:
අත්දැකීම්
skotgaele:
eòlas
slovake:
skúsenosť
slovene:
izkušnje
somale:
waayo-aragnimo
ŝone:
ruzivo
sote:
boiphihlelo
sunde:
pangalaman
svahile:
uzoefu
taĝike:
таљрибаи
taje:
ประสบการณ์
tamile:
அனுபவம்
tatare:
тәҗрибә
telugue:
అనుభవం
tibete:
ཉམ་མྱོང་
ukraine:
досвід
urdue:
تجربہ
uzbeke:
tajriba
vjetname:
kinh nghiệm
zulue:
isipiliyoni

spertaĵo

Travivaĵo: la aŭtoro vane provas kompreni la strangajn spertaĵojn [27]; la edzoj raportis feliĉe pri siaj spertaĵoj [28]; kiam mi fuŝis statistikojn, tuj ekvibris la komputileto en mia poŝo […], por mi, nova kaj, sincere, iom timiga spertaĵo [29].
beloruse:
досьвед, спрактыкаванасьць
france:
tour de main
germane:
Erlebnis
hispane:
práctica
japane:
わざ
pole:
doświadczenie
ruse:
опыт

spertiĝi

1.
Fariĝi sperta, akiri sperton: ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian [30]; ni spertiĝis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en seninterrompa vico [31]; [ili] rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiĝu en la lingvouzo [32].
2.
Esti travivata: neniam antaŭe spertiĝis tiom da malcerteco en vivsekureco [33].
30. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 17. Fripono Ĉie Sian Nomon Skribas.
31. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 41. Aliajn Gvidas Kaj Mem Ne Vidas.
32. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
33. Monato, Laszlo Istvan Toth: Gigantismo (3), 2008
angle:
1. get experienced
beloruse:
1. набываць спрактыкаванасьць, набываць досьвед, станавіцца экспэртам 2. зазнавацца, перажывацца
germane:
1. erfahrener werden
japane:
習得する [しゅうとくする], 熟練する [じゅくれんする]
pole:
1. stać się ekspertem

malsperteco, sensperteco

Stato de iu ne havinta spertojn, ne konanta per propra travivado: ĝuste pro nia sensperteco, iuj malsimplaj aferoj ŝajnis al ni tute simplaj [34]; unu el la pneŭmatikoj trapikiĝis kaj pro la malsperteco de la veturigisto, prokrastado okazis [35]; mi laboru kaj tamen ne malkaŝu al ili mian senspertecon, ne donante bazon al ilia […] fiereco [36]; la interparolon, se konsideri mian senspertecon, oni povas diri sufiĉe glata [37].
34. R. Radiguet, trad. M. Duc Goninaz: Kun Diablo en la korpo, 2006
35. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 7
36. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
37. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
beloruse:
недасьведчанасьць, неспрактыкаванасьць
ĉeĥe:
nezkušenost
france:
inexpérience
germane:
Unerfahrenheit, Untüchtigkeit
hispane:
inexperiencia
pole:
brak doświadczenia
slovake:
neskúsenosť

faksperta

Sperta pri aparta fako: ŝi priklis [rizplantojn] tiel rapide kaj lerte kiel iu ajn faksperta terkulturisto [38]; la Plena ilustrita vortaro, 1300-paĝa, aperis en 1970, post multaj jaroj da [laboro kaj] kaj multa helpo de multaj – sindonaj fakspertaj kunlaborantoj [39]; vera revuo […] ne povas sukcese ekzisti sen faksperta ĵurnalisto dediĉanta horojn kaj tagojn al la redaktado kaj korespondado [40]. VD:kapabla, kompetenta1
38. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
39. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Kelkaj specialaj verkoj
40. La Ondo de Esperanto, 2001, №11
angle:
expert (adj)
beloruse:
дасьведчаны (у спэцыяльнасьці)
france:
chevronné (expérimenté)
germane:
fachkundig, sachkundig
pole:
ekspercki

administraj notoj