*traf/i PV

*trafi

(tr)
1.
(iu, io konkreta) Atingi per ĵetita objekto aŭ per sia propra moviĝanta korpo ion celitan; tuŝi: li prenis ŝtonon kaj trafis la birdon, kiu falis teren [1]; la bovo […] saltis antaŭen, trafis la lanciston [2]; en mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo [3]; [ŝi] ĉirkaŭirante la disputantojn, ree trafis la vojon en loko, kie ili ne povis ŝin vidi Iŝtar ; vidas okulo, sed mano ne trafas PrV ; trafi du celojn per unu ŝtono PrV ; (figure) trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV . VD:rendevui, renkonti2
2.
(figure) (io abstrakta) Atingi, frapi: la mateno trafis ilin en Ĥebron [4]; la loto trafis Saulon [5]; kvieta morto ŝin trafis [6]; tondro trafis mian dormetantan orelon [7]; mi ne hontis konfesi la trompiĝojn kiuj […] min trafis Marta ; malfeliĉo […] trafis lin [8]; stranga okazo min trafis [9]; liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino [10]; neniu scias, kio morgaŭ lin trafos PrV . SIN:kapti5, surprizi2
3.
Renkonti ian konkretan baron; fali7: la veturilo […] trafis en kavon FK ; li trafis tripiedon kaj vundis brovon Ifigenio ; kelkaj el tiuj libroj […] trafis ankaŭ en la manojn de la imperiestro [11]; trafis falĉilo sur ŝtonon PrV ; trafi per la vizaĝo en koton PrV ; li trafis el sub pluvo en riveron PrV ; celi anseron, trafi aeron PrV . VD:kolizii
4.
(figure) (iu, io) Sperti, renkonti ion abstraktan: povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus [12]; por trafi tian rezultaton, oni suferas tiom da moralaj kaj fizikaj doloroj KPr ; tian taskon ne tiel trafe kaj sukcese povas plenumi organizoj samcelaj Lanti ; la verko de la filo trafis pli favoran akcepton kaj estis plurfoje represita [13].
afrikanse:
 getref
albane:
 goditje
amhare:
 ይምቱ
angle:
 strike
arabe:
 ضرب
armene:
 հարվածել
beloruse:
 трапляць, паражаць (мэту)
bengale:
 আঘাত
birme:
 ထိုး
ĉeĥe:
 dopadnout, narazit, potkat, přistihnout, stihnout, strefovat se, trefit, trefovat se, zasáhnout
dane:
 hit
estone:
 löögi
filipine:
 pindutin ang
france:
1. atteindre, rencontrer, toucher (un but)
galege:
 bater
germane:
 treffen li ~is el sub pluvo en riveron: er kam vom Regen in die Traufe.
guĝarate:
 હિટ
haitie:
 frape
hinde:
 मारना
hispane:
1. atinar, alcanzar, acertar 2. alcanzar, encontrar 3. tropezar, caer
hungare:
~i du celojn per unu ŝtono: két legyet üt egy csapásra. 1. talál, eltalál 2. ér (hat rá) ~is falĉilo sur ŝtonon: beletört a bicskája. 3. kerül (vhova), jut (vhova) 4. kap, részesül
igbe:
 kụrụ
islande:
 högg
japane:
 ヒット
jave:
 mejet
jide:
 שלאָגן
jorube:
 lu
kanare:
 ಹಿಟ್
kartvele:
 მოხვდა
kimre:
 taro
kirgize:
 Даражасы:
kmere:
 បុក
koree:
 히트
korsike:
 schjaccià
kose:
 betha
kroate:
 hit
kurde:
 lêxistin
latine:
 ictus
laŭe:
 ມົນຕີ
litove:
 nukentėjo
makedone:
 хит
malagase:
 voa
malaje:
 melanda
malajalame:
 തല്ലുക
maorie:
 patua
marate:
 दाबा
monge:
 ntaus
mongole:
 хит
nederlande:
 raken, treffen, halen (v.e.trein), terecht komen
nepale:
 मारा
njanĝe:
 anagunda
okcidentfrise:
 slaan
panĝabe:
 ਹਿੱਟ
paŝtue:
 وشوه
pole:
1. trafiać 2. przydażać się, spotykać (coś - kogoś) ~is falĉilo sur ŝtonon: trafiła kosa na kamień. li ~is el sub pluvo en riveron: trafić z deszczu pod rynnę. 3. trafiać na/w coś, natrafiać na coś, natykać się na coś, natknąć się na coś 4. trafiać się, przytrafiać się, spotykać się (z czymś), doznawać
portugale:
~i du celojn per unu ŝtono: acertar.
ruse:
1. попасть 2. поразить, настигнуть ~is falĉilo sur ŝtonon: нашла коса на камень. 3. попасть, наткнуться 4. попасть
samoe:
 tᗑ
sinde:
 اچي ويو
sinhale:
 ඝාතකයා
skotgaele:
 bhuail
slovake:
 postihnúť, trafiť, uhádnuť, zasiahnuť
slovene:
 udaril
somale:
 dhuftey
ŝone:
 rova
sote:
 otla
sunde:
 neunggeul
taĝike:
 задан
taje:
 ตี
tamile:
 வெற்றி
tatare:
 хит
telugue:
 హిట్
tibete:
 གཞུས་པ་
ukraine:
 хіт
urdue:
 مارا
uzbeke:
 zarba
vjetname:
 nhấn
zulue:
 shaya

trafa

Trafanta, ĝuste atinganta la celon: kiel trafaj ofte estas liaj respondoj Hamlet ; per trafaj ŝercoj ili ofte elvokis ĉiuflanke koran ridadon Iŝtar ; post ĉiu trafa pafo ŝi [montras…] triumfantan rigardon Metrop ; la rimarko ŝajnis tiel trafa, ke li ekrigardis [14]; kiam lia kolero atingas sian kulminon, tiam fariĝas plej trafaj […] liaj juĝkapablo, argumentado kaj batalrimedoj Lanti . SIN:ĝusta2
beloruse:
 трапны
ĉeĥe:
 pádný, přiléhavý, trefný
france:
 qui fait mouche
germane:
 treffend, zutreffend
hispane:
 acertado, acertada, atinado, atinada
hungare:
 találó
nederlande:
 treffend
pole:
 trafny, celny
ruse:
 меткий, удачный, точный
slovake:
 priliehavý, pádny, výstižný
ukraine:
 влучний, вдалий

trafe

En tute taŭga kaj alcela maniero: trafe ĵeti sagojn [15]; [li] malvarme kaj trafe juĝas la aferon [16]; ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe [17]. VD:akurate, precize
beloruse:
 трапна
ĉeĥe:
 pádně, případně, trefně, vhodně, výstižně
germane:
 treffend, trefflich
hungare:
 találóan
nederlande:
 juist
pole:
 trafnie, celnie
ruse:
 метко, удачно, точно
slovake:
 priliehavo, vhodne, výstižne
ukraine:
 влучно, вдало

trafo

Ago de io aŭ iu trafanta: perei pro iu ajn trafo QuV ; ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo Marta ; erara trafo [kiun] nek sendinto nek ricevinto rimarkas [18]. VD:akcidento, incidento, koincido
18. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
angle:
 strike
beloruse:
 пападаньне (у мэту)
germane:
 Treffer
ukraine:
 попадання, влучання, потрапляння

trafe-maltrafe, trafprove

Laŭhazarde, laŭŝance, blinde je l' trafo: mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe [19]; la kompaso ne funkcias kaj, trafe maltrafe, ni ŝanceliĝas serĉante la vojon [20].
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
20. L. Frechette, trad. V. Beaupré: Ĉe la Sojlo, 2016
beloruse:
 наўздагад
ĉeĥe:
 namátkou
france:
 au petit bonheur la chance
hungare:
 találomra
nederlande:
 lukraak
pole:
 na chybił-trafił
ruse:
 наугад
slovake:
 náhodne, námatkou
ukraine:
 навмання, наосліп

trafeco

Precizeco de tio, kio trafas la ĝustan lokon: aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro [21]; ili ofte celas frapi la atenton de la aŭskultantoj per siaj originaleco, ĝusteco, trafeco Ret ; malmultaj homoj […] kapablas juĝi la trafecon de la tradukoj el la hungara [22]; unue ili parolis pri la „trafeco“ de la ŝparado sed baldaŭ montriĝis, ke ili intencas preni la monon de malriĉuloj [23].
21. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
22. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
23. Monato, Universitatoj
beloruse:
 трапнасьць
france:
 justesse
germane:
 Treffsicherheit, Genauigkeit

maltrafi

(tr)
Kontraŭvole ne atingi la celitaĵon: ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi [24]; kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon [25]; ĉi tiu okazaĵeto ne maltrafis la atenton de la ĉirkaŭstarantoj Iŝtar ; ĉiuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ disŝiro ChV ; malsaĝa besto, pensis la reĝa filo kaj pafis, sed maltrafis la vulpon [26]; ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio [27]; kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon PrV . VD:disreviĝi, fiaski, malsukcesi, preteri, preterpasi
beloruse:
 хібіць, не трапляць (па мэце)
ĉeĥe:
 chybit (cíl), chybovat, minout, míjet, nezastihnout, promeškat, propást, zmeškat
france:
 échouer, rater, manquer
germane:
 verpassen, verfehlen
hispane:
 errar
hungare:
 elvét, mellétalál
nederlande:
 missen
pole:
 chybić, spudłować
ruse:
 промазать
slovake:
 chybiť, netrafiť, nezasiahnuť
ukraine:
 промахнутися, схибити, зазнати невдачі, пропустити (нагоду, поїзд і т.п.)

trafpovo

Distanco ĝis kiu povas atingi ĵetilo aŭ ia ajn pafilo: [li] maljuste tropagigas la barkojn pasantajn en la trafpovo de la [fortikaĵo] [28].
28. Edmond De Bruyn : Laudado pri Antverpeno, Belga Esperantisto n-ro 57, julio 1913
beloruse:
 далёкабойнасьць
ĉeĥe:
 dostřel, možnost dostihnutí, možnost zásahu
france:
 portée
germane:
 Reichweite
hispane:
 capacidad de alcance
hungare:
 hatótáv, hatósugár
nederlande:
 reikwijdte
pole:
 zasięg
ruse:
 дальнобойность
slovake:
 dostrel

administraj notoj