incident/o
incidento
-
Interokazaĵo, devio de la regula irado de la aferoj,
postulanta kompensan reagon:
ĵurnalistoj […] raportis pri 345 miskomprenoj, kraŝoj kaj
preskaŭ-kraŝoj pro lingvaj problemoj [de] usonaj pilotoj,
[…] 95 incidentoj okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj Verdire
tio ne plu apartenas al fikcio, ĉar laŭ informoj 11% el la kraŝoj,
preskaŭ-kraŝoj kaj pliaj gravaj akcidentoj aŭ incidentoj okazas pro
miskompreno en lingvaj uzadoj ĉe la aviadaj agadoj
[1];
malgraŭ […] incidentoj (atakoj)
kontraŭ kosovaj civitanoj, niaj gefratoj el
Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio
[2];
antisemitismo estas neniuokaze pure eŭropa fenomeno: antisemitaj incidentoj en
Usono estas same oftaj
[3];
la albanan oron britoj […] ne redonis […] pro la tiel
nomata korfua incidento, kiam Britio taksis Albanion komplica en la dronigo en
1946 de du britaj marŝipoj
[4];
la komentoj estigis diplomatan incidenton inter DRK kaj Belgio, precipe ĉar la
ministro parolis en Ruando, malnova malamiko de DRK
[5];
[pro] problemoj en la telefon-lineoj […] la tuta sekva
pritraktado fiaskas, […] nokto plej konvenas al la
telefon-kompanioj por testadi aŭ ŝanĝi sian programaron, kaj pro
[tio] tiaj incidentoj ne maloftas
[6].
okazo, kazo2, malregulaĵo, akcidento, atenco, perturbo, ĝenaĵo, embaraso, maloportunaĵo, malbonŝanco, koincido
Rim.:
La relativan oftecon de malsankazoj en iu regiono dum iu tempoperiodo, Vikipedio
nomas „incidenco“.
1.
Monato, S. Maul: https://www.steloj.de/esperanto/monato2/007089.html
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
3. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Ŝtato-stato, 2005
6. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
3. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Ŝtato-stato, 2005
6. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
- angle:
- incident
- beloruse:
- інцыдэнт, здарэньне
- ĉeĥe:
- incident, nehoda
- france:
- incident
- germane:
- Zwischenfall, Vorfall
- hispane:
- incidente
- hungare:
- incidens
- nederlande:
- incident
- perse:
- پیشآمد، رویداد، اتفاق
- pole:
- incydent, zajście, zdarzenie
- portugale:
- incidente
- ruse:
- инцидент, происшествие
- slovake:
- incident
- ukraine:
- інцидент, випадок, подія