*atenc/i
*atenci ↝
(tr)
- 1.
- Malrespekte krimi kontraŭ iu aŭ io: atenci iun, kontraŭ iuZ mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto [1] (provis murdi lin).
- 2. ↝
-
Malrespekte trakti respektindaĵon:
atenci ies rajtojn;
atenci la leĝojn, la liberecon;
atenci la lingvon
(grave malobei la regulojn de la lingvo).
profani 2
1.
La Nova Testamento, Mateo 2, 20
- angle:
- assault
- beloruse:
- квапіцца, паквапіцца, замахвацца, замахнуцца
- bulgare:
- извършвам покушение, погазвам
- ĉeĥe:
- provádět atentát, ukládat o život (někomu)
- france:
- porter atteinte (à), outrager, attenter (à)
- hebree:
- להתנקש
- hispane:
- atentar
- itale:
- attentare
- portugale:
- atentar
- ruse:
- покушаться, покуситься, посягать, посягнуть
- slovake:
- ohrozovať (niekoho)
- tokipone:
- utala
atenco ↝
- Ago de tiu, kiu atencas: oni planis atencon kontraŭ la ĝenerala sekretario de NATO [2].
2.
Evgeni Georgiev: Artikoloj el
Monato - Jugoslavio
- bulgare:
- атентат, покушение
- ĉeĥe:
- atentát, úklad
- france:
- attentat
- hebree:
- התנקשות
- slovake:
- atentát
seksatenci ↝
seksatenco
Leĝe punata provo havi seksajn rilatojn kun iu persono kontraŭ ties volo: patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko [4].
4.
Louis Beaucaire: Kruko kaj
Baniko el Bervalo, 1970
- bulgare:
- изнасилване
- ĉeĥe:
- pohlavní znásilnění
- france:
- attentat à la pudeur
- slovake:
- pohlavné znásilnenie