*oportun/a PV
*oportuna ↝
- 1. ↝
-
Facile uzebla; bone adaptita al sia destino; ne laciga:
oportuna seĝo, vesto, ŝuo, ilo, apartamento;
nia lingvo estas oportuna por ĉiuj celoj;
aĝo maljuna ne estas oportuna
PrV
;
[la artikolo] estas oportuna sed ne necesa
[1];
estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni formon pli
oportunanZ
.
komforta, konvena, taŭga
- 2. ↝
-
Faciliganta sukceson aŭ prosperon pro sia ĝusta konveneco:
mi atendos, ĝis venos tempo pli oportunaZ
;
oportuna okazoZ
;
ekkapti la oportunan momenton.
favora, konvena
Rim.:
La senco de oportuna 1 estas malpli ampleksa ol tiu de
komforta: estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj,
komfortaj povas esti vivo, aranĝo ktp. Ekzemple fontanplumo estas
oportuna sed ne komforta. Plie oportuna estas pli objektiva
(la oportuneco dependas de la pli malpli granda taŭgeco de la
objekto), komforta estas pli subjektiva (la komforteco
dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
- beloruse:
- зручны, дарэчны, здатны, прыдатны
- ĉeĥe:
- vhodný oportunní, pohodlný
- france:
- opportun, pratique (adj.)
- germane:
- opportun, günstig, zweckmäßig, nützlich, angebracht
- hispane:
- práctico, útil
- hungare:
- 1. kényelmes ~a okazo: megfelelő alkalom 2. alkalmas, megfelelő
- katalune:
- 1. còmode
- nederlande:
- gemakkelijk, doelmatig, geschikt
- okcitane:
- 1. aisit
- portugale:
- oportuno, cômodo, confortável, propício, que vem a propósito
- ruse:
- 1. удобный 2. удобный, подходящий, уместный
- slovake:
- pohodlný, spôsobilý, upotrebiteľný, vhodný, výhodný
*oportune
Laŭ oportuna maniero:
- 1.
- Sidi oportune antaŭ sia skribotablo; subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [2]; por mi persone estus multe pli oportune teni la sorton de la lingvo en miaj manojZ ; fari al si oportuneZ (komfortigi sin).
- 2.
- Estus oportune averti lin.
2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15, la feino (daŭrigo)
- beloruse:
- 1. зручна 2. дарэчы, да месца
- ĉeĥe:
- pohodlně, vhodně
- france:
- aisément, opportunément
- germane:
- opportun, günstig, angenehm
- hungare:
- 1. kényelmesen 2. megfelelően, célirányosan
- nederlande:
- gemakkelijk, doelmatig, geschikt
- portugale:
- oportunamente
- ruse:
- 1. удобно 2. уместно
- slovake:
- pohodlne, vhodne
oportuno 
- Facilo, kiu rezultas de favoraj kondiĉoj: estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi [3]; Tiu ekspozicio estas oportuno por elmontri la utilecon de Esperanto.
3.
La Nova Testamento, S. Marko 6:31
- angle:
- opportunity
- ĉeĥe:
- pohodlí, vhod.příležitost
- france:
- aises, occasion favorable, opportunité
- hungare:
- megfelelő alkalom
- ruse:
- удобный случай
- slovake:
- pohodlie
oportunaĵo
- Faciliga aĵo aŭ flanko de situacio: Li senĉese inventas diversajn oportunaĵojn por faciligi al si la vivon.
- france:
- circonstance favorable, facilité (offerte)
- hungare:
- alkalmatosság
- portugale:
- oportunidade
- ruse:
- удобство
oportuneco
Karaktero de io oportuna.
- 1.
- La oportuneco de tiaj mebloj estas pli ol duba; ricevinte de vi leteron kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de la lingvoZ .
- 2.
- Mi ne vidas la oportunecon de tiu klopodo, se vi estas certa malsukcesi; prooportunecaZ , poroportunecaZ cedo.
- beloruse:
- зручнасьць
- ĉeĥe:
- vhodnost
- france:
- opportunité
- germane:
- Zweckmäßigkeit
- hungare:
- 1. kényelmesség 2. alkalmasság, megfelelőség
- portugale:
- oportunidade
- ruse:
- 1. удобность
- slovake:
- vhodnosť
oportunismo
↝ 
Politika aŭ ordinara sinteno, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn.
pragmatismo
- beloruse:
- апартунізм
- ĉeĥe:
- oportunizmus
- france:
- opportunisme
- germane:
- Opportunismus
- hungare:
- opportunizmus
- nederlande:
- opportunisme
- ruse:
- оппортунизм
- slovake:
- oportunizmus
oportunisto
↝ 
Oportunismano: Künzli fakte prezentas min kiel senhontan oportuniston [4].
karieristo
4.
D. Blanke: Komunistoj viditaj de Andreas Künzli, La Gazeto, 2010-03-15 (147)
- beloruse:
- апартунiст
- ĉeĥe:
- oportunista
- france:
- opportuniste
- germane:
- Opportunist
- hungare:
- opportunista
- nederlande:
- opportunist
- ruse:
- оппортунист
- slovake:
- oportunista
maloportuna
- 1.
- Malfacile uzebla; misadaptita al sia destino; laciga: maloportuna krajono; maloportuna klasifiko; oni devas distingi la agrablajn iluziojn de la maloportunajB .
- 2.
- Ne esperiganta sukceson pro nekonveneco: maloportuna demando; ni juĝas ne maloportuna akompanigi la supran bildon per pluaj klarigoj; vi estus tre maloportuna al li en tiu momento; neoportuna tempo.
- beloruse:
- нязручны, недарэчны
- ĉeĥe:
- nepohodlný, nevhodný
- france:
- inopportun, intempestif, pas pratique
- germane:
- importun, ungünstig, unzweckmäßig, unpassend, unangebracht
- hungare:
- kényelmetlen, alkalmatlan, nem megfelelő
- nederlande:
- ongeschikt
- portugale:
- inconveniente
- ruse:
- неудобный
- slovake:
- nepohodlný, nevhodný
maloportunaĵo ↝
- Maloportuna afero aŭ kondiĉo, kiu ĝenas: mi pretervidis tiun maloportunaĵon; ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn; kaj decidu [5].
5.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a, Omar fariĝas
ventegocentro
- france:
- embarras, inconvénient
maloportuni ↝
(x)
6.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo,
(rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu
(Finnlando))
- ĉeĥe:
- obtěžovat, překážet
- france:
- encombrer, importuner
- hungare:
- alkalmatlankodik, zavar
- ruse:
- стеснять, причинять неудобства
- slovake:
- obťažovať, prekážať
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.