*komfort/o UV
*komforto
- 
                              Ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli
                              oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj
                              laciĝon en la ĉiutaga vivo:
                              
                                 vivi en komforto kaj eleganteco
                                 [1];
                                 
                              
                                 se vi kuŝiĝos sur komforta kanapo, la dormo kiu amas la komforton, sidiĝos apud vi
                                 kaj metos sur vin sian grandan mantelon
                                 [2];
                                 
                              
                                 la malfeliĉa virino ree ricevos komforton kaj povos nutri sian infanon
                                 [3];
                                 
                              
                                 li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la
                                 komforto de ŝi kaj de la filo
                                 [4];
                                 
                              
                                 la kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona
                                 gusto kaj komforto
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ĉarma loĝejo, kie nenio mankis al lia komforto
                                 [5].
                                 
                               lukso lukso
1.
                           
                           Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
4. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
                  2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
4. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
- angle:
- comfort, ease, sense of well-being
- beloruse:
- камфорт, утульнасьць
- bulgare:
- комфорт
- ĉeĥe:
- komfort, pohodlí
- ĉine:
- 便利性 [biànlìxìng]
- france:
- confort, aise (bien-être), bien-être
- germane:
- Komfort, Wohl
- hispane:
- confort, bienestar
- indonezie:
- keenakan, kemudahan, kenikmatan, kenyamanan, kepuasan, kesenangan
- japane:
- 快適 [かいてき], 安楽 [あんらく], くつろぎ
- nederlande:
- comfort
- pole:
- komfort, wygoda
- portugale:
- conforto, bem-estar, comodidade
- ruse:
- комфорт, уют
- slovake:
- pohodlie
- ukraine:
- комфорт, затишок, вигода
komforta
- (io)
                              Provizita je komforto, haviganta komforton:
                              
                                 Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre
                                 hejmeca kaj komforta
                                 [6];
                                 
                              
                                 oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon
                                 [7];
                                 
                              
                                 la lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el
                                 multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj
                                 [8];
                                 
                              
                                 [ili] kutimis nur al la […] komforta vivo, ne al la laboro
                                 kaj mizero
                                 [9];
                                 
                              
                                 en la limoj de la palaco estas multe da komfortaj konstruaĵoj
                                 [10];
                                 
                              
                                 li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni
                                 liberon al siaj pensoj
                                 [11];
                                 
                              
                                 ili havas tre komfortan lingvon, mankas la pli malfacilaj kaj la duoblaj
                                 konsonantoj
                                 [12].
                                 
                               agrabla,
                           favora,
                           hejmeca,
                           luksa,
                           oportuna,
                           ujutna agrabla,
                           favora,
                           hejmeca,
                           luksa,
                           oportuna,
                           ujutna
6.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
                  7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
- angle:
- comfortable, at ease
- beloruse:
- камфортны, камфартабельны, зручны, выгодны, добраўпарадкаваны
- bulgare:
- комфортен
- ĉeĥe:
- komfortní, komódní, pohodlný
- ĉine:
- 服帖 [fútiē], 舒坦 [shūtan], 舒服 [shūfu], 写意 [xièyì], 舒适 [shūshì], 恣 [zì]
- france:
- confortable
- germane:
- komfortabel, angenehm, bequem
- hispane:
- confortable
- indonezie:
- enak, mudah, nikmat, nyaman, puas, senang, menyenangkan
- japane:
- 快適な [かいてきな], 心地よい [ここちよい], 安楽な [あんらくな]
- nederlande:
- comfortabel, aangenaam
- pole:
- komfortowy, wygodny
- rumane:
- confortabil
- ruse:
- комфортный, комфортабельный, уютный, удобный, благоустроенный
- slovake:
- komfortný, pohodlný
- tibete:
- བདེ་པོ་
- ukraine:
- комфортний, затишний, вигідний
komforte
- En komforta maniero: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno [13]; [li] grimpis malsupren en sian varman angulon, tie estis oportune kaj komforte [14]; vi komforte aranĝis la aferon por ripozi [15]; ĉio, kion mi devas fari, [estas] vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago [16]; la vestaĵo estis eksterordinare delikata kaj malpeza, mi neniam sentis min tiel komforte kaj facile [17]; ĉu estas komforte al vi?
13.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
16. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
17. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
                  14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
16. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
17. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
- beloruse:
- выгодна, камфортна, зручна
- france:
- confortablement, à son aise ĉu estas ~e al vi?: êtes-vous à votre aise?.
- germane:
- komfortabel, wohl, bequem
- hispane:
- cómodamente ĉu estas ~e al vi?: ¿están ustedes bien?.
- indonezie:
- secara enak, secara mudah, secara nikmat, secara nyaman, secara puas, secara senang, dengan enak, dengan mudah, dengan nikmat, dengan nyaman, dengan puas, dengan senang
- japane:
- 快適に [かいてきに], 安楽に [あんらくに]
- pole:
- komfortowo, wygodnie
- ukraine:
- з комфортом, затишно, вигідно
komfortigi
                     (tr)
                  - Havigi komforton al iu: sin komfortigi en sia seĝo; en portebla fajrujo brulis amaseto da lignokarbo, plenigante la ĉambron per komfortiga ardo [18]; ŝi venis por plikomfortigi la malfeliĉan beston.
18.
                           
                           H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a
                  - angle:
- make comfortable
- beloruse:
- увыгодніваць, уладкоўваць
- france:
- mettre à l'aise sin ~igi: se mettre à l'aise, se carrer (s'installer à son aise).
- germane:
- komfortabel machen, bequem machen
- hispane:
- hacer confortable
- indonezie:
- memudahkan, menyamankan, memuaskan, menyenangkan
- japane:
- 快適にする [かいてきにする], くつろがせる
- nederlande:
- op zijn gemak stellen
- pole:
- umościć, usadowić(wygodnie)
komfortiĝi
- (iu) Komforte instaliĝi en loko, en situacio: li tremis pro malvarmo kaj turniĝadis, provante komfortiĝi [19].
19.
                           
                           J. K. Rowling, trad. G. Baker kaj D. Harlow: 
                              Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj, 2004
                  - beloruse:
- увыгоднівацца, уладкоўвацца
- france:
- se mettre à l'aise
- hispane:
- ponerse a gusto
- indonezie:
- menyaman, memuas
- pole:
- umościć się, usadowić się (wygodnie), rozsiąść się (wygodnie)
malkomforta
- Sena je komforto, malagrabla, embarasa: malkomforta, tro mallarĝa lito [20]; Vi elspezas pli da mono // Por vojaĝ' pli malkomforta [21]; sur la mallarĝa randaĵo ŝia pozicio tie estis treege malkomforta kaj kapturna [22].
20.
                           
                           C. Piron: Gerda malaperis!, 1983
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VIII
                  21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VIII
- beloruse:
- невыгодны, некамфортны, няўтульны
- ĉeĥe:
- nepohodlný
- ĉine:
- 卼 [wù], 不方便 [bùfāngbiàn], 不便 [bùbiàn]
- france:
- incommode, inconfortable
- germane:
- unbequem
- hispane:
- incómodo
- indonezie:
- tidak mengenakkan, tidak nyaman
- slovake:
- nepohodlný
- ukraine:
- некомфортний, незатишний, невигідний
malkomfortigi
                     (tr)
                  - Senigi je komforto: estis io pri tiu nevenkebla maljunulino, kio konsternis kaj malkomfortigis lin [23].
23.
                           
                           A. Christie, trad. [O. Goldsmith]: Murdo en la Orienta Ekspreso, [1936?]
                  - beloruse:
- пазбаўляць выгоды, ствараць нязручнасьць
- france:
- incommoder, rendre inconfortable
- hispane:
- incomodar
- indonezie:
- membuat tidak nyaman