*util/a

*utila

Profite uzebla; produktanta efektive bonan rezultaton: utila instrumento, libro, institucio, leĝo; utila al iu, por iu aŭ io; per kio mi povas esti al vi utila? kiel granda estas la utileco de internacia lingvo! ĉion por ornamo, nenion por utileco. SIN:oportuna, taŭga.
angle:
 useful, handy
beloruse:
 карысны
ĉeĥe:
 prospěšný, užitečný
finne:
 hyödyllinen
france:
 utile
germane:
 nützlich, brauchbar
hispane:
 útil
hungare:
 hasznos
ide:
 utila
nederlande:
 nuttig, handig
portugale:
 útil
ruse:
 полезный, пригодный
slovake:
 užitočný
svede:
 nyttig
tibete:
 ཕན་ཐོག་
turke:
 gerekli, yaralı
ukraine:
 корисний, придатний

utilo

1.
Io utila: tiu kondiĉo donas utilon al la ludonanto.
2.
Profito, avantaĝo: mi faras tion por via utilo; li ŝatas la belon kaj malŝatas la utilon; ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon LR .
angle:
 advantage, benefit, use
beloruse:
 карысьць
ĉeĥe:
 prospěch, užitek, zisk
finne:
 hyöty, etu
france:
 utilité
germane:
 Nutzen
hispane:
 utilidad
hungare:
 haszon
nederlande:
 nut, baat, voordeel
ruse:
 польза
slovake:
 osoh, prospech, úžitok
svede:
 nytta
turke:
 yaralılık, gerklilik
ukraine:
 користь

utili

(ntr)
Esti utila; liveri utilon: ĉu tio utilus por vi, al vi? senĉesaj admonoj tute ne utilasB ; ne ĉio utilas, kio brilas (frukto) PrV .
angle:
 be useful, be of use, avail, benefit (be of use)
beloruse:
 быць карысным
ĉeĥe:
 být užitečným, prospívat, prospět, přinášet užitek
finne:
 olla hyödyksi, hyödyttää
germane:
 nützlich sein
hispane:
 ser útil
hungare:
 használ (hasznos), hasznos
nederlande:
 nuttig zijn, van pas komen, baten
portugale:
 ser útil
ruse:
 быть полезным, приносить пользу
slovake:
 byť užitočný, osožiť, prospievať
ukraine:
 бути корисним, приносити користь

utileco

Eco de io aŭ iu utila: mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio Paroloj ; tio estas malgranda plendeto kompare al la ĝenerala bona kvalito kaj utileco de la vortaro [1].
1. Lernado kaj laboro, Michael Farris: La Ondo de Esperanto, 2003:10
angle:
 usefulness, handiness
beloruse:
 карыснасьць, зручнасьць, прыдатнасьць
nederlande:
 nuttigheid
ukraine:
 корисність

utiligi

1.
Fari utila aŭ uzebla (ion senutilan aŭ ne destinitan por la koncerna uzo): ili konstruis fabrikon por utiligi la rubaĵojn; se la urbo havus plurajn lumbrikbredejojn, ĝi povus utiligi ĉirkaŭ trionon de sia rubaĵo kaj ricevi bonan sterkon [2]. SUB:recikligi
2.
Uzi, apliki, ekspluati ion, profiti el io por sia utilo (precipe se temas pri io ne speciale destinita por la koncerna uzo): li sciis utiligi eĉ la malvirtojn de siaj kolegoj [3]; ventmuelejo, ventmuelilo: Konstruaĵo, kie oni utiligas ventan energion HejmVort ; la esperantistoj apenaŭ utiligis por siaj celoj la Eŭropan Jaron de la Lingvoj [4].
Rim.: En la literaturo troveblas multe da okazoj, kie la vorto utiligi aperas anstataŭ la pli konvena kaj simpla „uzi“, ekz-e: oni ofte povas utiligi la riĉan vortfaran sistemon de Esperanto por mem krei taŭgajn vortojn [5] ‐ ĉi tio ŝajnas implici, ke per si mem la vortofara sistemo de Esperanto ne estas utila por la indikita celo (kion la aŭtoroj probable ne celis). [Sergio Pokrovskij]
2. L. Stražnickas: LumbrikojMonato
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, artikolo „utila“
4. A. Korĵenkov: Esperanto en 2001, La Ondo de Esperanto, 2002:1
5. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro, Antaŭparolo
angle:
 make use of, utilise (brite), utilize (nordamerike), put to use
beloruse:
 карыстацца, выкарыстоўваць
ĉeĥe:
 použít, uplatnit, upotřebit, využít, využívat, zužitkovat
finne:
 käyttää hyödyksi, hyödyntää
france:
 utiliser
germane:
 nutzen
hungare:
 hasznosít
portugale:
 utilizar
ruse:
1. утилизировать 2. использовать, воспользоваться
slovake:
 uplatniť, zužitkovať
svede:
 nyttja, använda
turke:
 kullanmak
ukraine:
 використовувати, скористатися, утилізувати

utilismo

FIL
Doktrino, kiu rigardas la utilon kaj profiton kiel nuran principon de konduto.
angle:
 utilitarianism
beloruse:
 утылітарызм
ĉeĥe:
 pragmatismus, utilitarizmus, utilizmus
finne:
 utilitarismi, hyötymoraali
germane:
 Utilitarismus
hungare:
 haszonelvűség, utilitarizmus
ide:
 utilismo
ruse:
 утилитаризм
slovake:
 prospechárstvo, utilitarizmus
ukraine:
 утилітаризм

*malutila

Malprofite uzebla; produktanta domaĝon aŭ difekton: malutila birdo, vermo, konsilo.
angle:
 harmful, disadvantageous
beloruse:
 шкодны
ĉeĥe:
 neužitečný, obtěžující, škodlivý
finne:
 haitallinen, vahingollinen
france:
 nuisible
germane:
 nachteilig, abträglich
hispane:
 perjudicial
hungare:
 káros, ártalmas
ide:
 desutila
nederlande:
 nadelig
ruse:
 вредный
slovake:
 neužitočný, obťažujúci, škodlivý
turke:
 zararlı
ukraine:
 шкідливий

malutilo

Io malutila: li fariĝas tiel potenca nur por nia malutilo; riĉeco konservata nur por la malutilo de ĝia propra mastroZ SIN:malprofito, difekto, averio, vundo.
angle:
 disadvantage, detriment
beloruse:
 шкода
ĉeĥe:
 úhona, újma, škoda
finne:
 haitta, vahinko
france:
 nuisance
hungare:
 kár, ártalom
ruse:
 вред
slovake:
 škoda
turke:
 zararlılık
ukraine:
 шкода, втрата, збиток

malutili

(ntr)
Esti malutila: kiu malŝatas bonan konsilon, malutilas al si memZ ; ĝi neniom malutilas.
beloruse:
 шкодзіць
ĉeĥe:
 neprospívat, ublížit, uškodit, způsobit škodu, škodit
finne:
 tehdä haittaa, haitata
france:
 nuire
germane:
 nachteilig sein
hungare:
 árt, káros
ruse:
 вредить
slovake:
 uškodiť, škodiť
turke:
 zarar vermek
ukraine:
 бути шкідливим, шкодити

neutila, senutila

Produktanta nenian utilon: senutila zorgo SIN:senfrukta, vana, superflua, balasto. VD:draŝi, melki, kribrilo, tordi.
angle:
 useless
beloruse:
 бескарысны
ĉeĥe:
 marný, neužitečný
finne:
 hyödytön, joutava
france:
 inutile
germane:
 nutzlos, unbrauchbar
hispane:
 inútil
hungare:
 haszontalan
ide:
 neutila
nederlande:
 nutteloos
portugale:
 inútil
ruse:
 бесполезный
slovake:
 neosožný, neprospešný, neužitočný
turke:
 gereksiz, lüzumsuz
ukraine:
 некорисний, непотрібний, марний, даремний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~o: Mankas dua fontindiko.
mal~o: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
ne~a, sen~a: Mankas fontindiko.
ne~a, sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.