1rendevu/o
rendevuo 
- 1.
- Interkonsento pri renkontiĝo en difinitaj loko kaj tempo: mi petis rendevuon[1]; li ekbabilis pri sia […] koramikino kaj ties prefero aĉetumi en komercaj centroj anstataŭ esti akurata kiam ili havis rendevuon por iri vespermanĝi [2].
- 2.
- Renkontiĝo laŭ antaŭa interkonsento en difinitaj loko kaj tempo: mi vidas ke mi ĝenis / vin dum ĉarma rendevu' [3]; vi certe interesiĝas pri tio, kun kiu mi renkontiĝos en Varsovio […] estos peza rendevuo [4]; li ne kuraĝis inviti knabinon al rendevuo [5]; ili havis oftan kontakton, kaj dum la rendevuoj ili havis ĝojan tempon [6]; manifestaciantoj pace atendis ekster la rendevuejo de la prezidantoj [7].
1.
Will Green: Gantoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 24a
2. Monato, Den Drown: Elektoj
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
5. Monato, Julian Modest: Patrino
6. Monato, de Shi Chengtai
7. Monato, Bardhyl Selimi: Kaj la prezidanto vane atendis
2. Monato, Den Drown: Elektoj
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
5. Monato, Julian Modest: Patrino
6. Monato, de Shi Chengtai
7. Monato, Bardhyl Selimi: Kaj la prezidanto vane atendis
- angle:
- appointment, date (appointment), rendezvous
- beloruse:
- спатканьне, рандэву
- ĉeĥe:
- milostná schůzka, přen. schůzka, rendez-vous
- france:
- rendez-vous
- germane:
- 1. Verabredung, Date 2. verabredetes Treffen
- hispane:
- reunión, cita
- hungare:
- találka, találkozó, randevú
- ide:
- rendevuo
- katalune:
- cita, convocació
- nederlande:
- afspraak, rendez-vous
- portugale:
- encontro, entrevista
- ruse:
- свидание, рандеву
- slovake:
- ľúbostná schôdzka
- svede:
- avtalat möte
rendevui 
- 1.
- Konsente aranĝi renkonton en difinitaj loko kaj tempo: Dik, feliĉa pri l' konker', kun ŝi por morgaŭ rendevuis [8]; ĉu ne estas peko rendevui kun virino, kiu jam siatempe, eĉ se ŝi neniam malkaŝe tion eldiris, evidente tre ŝatis enamiĝi al li [9]?
- 2.
- Renkontiĝi laŭ antaŭa interkonsento en difinitaj loko kaj tempo: la radioaparatoj / de l' najbaroj monologas ..... […] mi humile / benas bonon de l' progreso, / sed [jen] laŭtparolile / rendevuis al kongreso [10]; IRU FOR / NENIE JE NENIU HOR' / VI RAJTAS RENDEVUI MIN [11].
8.
Raymond Schwartz: La Stranga
Butiko
9. U. Matthias: Profanaj plezuroj, Monato, jaro 1996a, numero 3a, p. 20a
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
9. U. Matthias: Profanaj plezuroj, Monato, jaro 1996a, numero 3a, p. 20a
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
11. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
- angle:
- 1. make an appointment, set a date 2. go on a date
- france:
- fixer un rendez-vous, prendre rendez-vous
- germane:
- 1. sich verabreden, ein Treffen vereinbaren 2. daten, eine Verabredung wahrnehmen, sich treffen (nach Vereinbarung)
- hispane:
- reunirse, citarse
- hungare:
- találkozik, randevúzik
- ide:
- 1. fixigar rendevuo
- katalune:
- citar, convocar
rendevuejo, rendevuloko
- Loko interkonsentita por renkontiĝo: ĉi tiu ridetanta leono fariĝis jaron post jaro fama rendevuejo por la filipinanoj migrintaj en Honkongo [12]; kiam mi alvenis en la kutiman rendevuejon, ŝi jam atendis min salutanta per promesplena rideto [13]; la trafikcirklo d-ro Zamenhof [...] montriĝis ege utila kiel rendevuloko [14].
12.
Julien Brygo:
Profesio : servisto, Le Monde diplomatique, 2011-09-01
13. Viktoro Sole: Blogo de la amiko, novelo publikigita en Kontakto 2014:2
14. Henri Masson: Post 23-monata vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:7
13. Viktoro Sole: Blogo de la amiko, novelo publikigita en Kontakto 2014:2
14. Henri Masson: Post 23-monata vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:7
amrendevuo
-
Renkontiĝo kun homo, pri kiu oni ame interesiĝas, por taksi la
taŭgecon kiel ampartnero unu de la alia kaj/aŭ por amuziĝi:
se estas la unua amrendevuo vi povus elpensi liston de temoj por
priparoli, nur por eviti malkomfortajn silentajn paŭzojn
[15];
bonvolu doni al mi unu kondomon - mi havas amrendevuon kun mia
koramikino
[16];
mi ne trovis en [lia poŝa notlibro] ion specialan,
krom la fakto, ke regule troviĝas mencio de horo sekvata de
triangulo. tio povas esti banalaĵo, eble amrendevuo.
[17].
Rim.:Oni ofte uzas simple la vorton rendevuo ĉi-sence, sed fojfoje oni uzas la pli precizan vorton amrendevuo. Ĝi estas plej utila se nur per la kunteksto ne estus klare, ke temas pri tia tipo de rendevuo.
15.
Anna Green: Ĉu vi kuiras kore?
16. La Riverego, Jaro 18, N.74
17. Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, ĉapitro 2a
16. La Riverego, Jaro 18, N.74
17. Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, ĉapitro 2a
- angle:
- (romantic) date
- japane:
- デート [でーと]
- nederlande:
- (romantisch) afspraakje, date
- svede:
- kärleksmöte
administraj notoj
am~o:
Mankas verkindiko en fonto.