*renkont/i PV

*renkonti

(tr)
1.
Trovi iun irante kontraŭdirekte al li: hieraŭ mi renkontis vian filon [1]; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte [2]. VD:kruciĝi.
2.
Kunpuŝiĝi kun, ektuŝegi, kolizii, trafi: la ŝipo renkontis ŝtonegon.
3.
Trovi, ricevi, sperti iun okazaĵon, trafi: oni ne renkontas en tiu libro la necesan unuecon; la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivanoviĉ [3]; la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj [4]; kelkaj samcelantaj antikvaĵistoj renkontis multe da malfacilaĵoj kaj malhelpaĵoj kaŭze de malfidemo [5]; lokaj artistoj proponis partopreni, sed ili renkontis du obstaklojn [6]; Se ĉi obstaklojn venkus kuraĝ’ homsupera, ⫽ Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera [7]; tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon [8]; renkonti atenton, aprobon, simpation ĉe iu; liaj klopodoj ne ĉiam renkontis bonan komprenon.
4.
Opinii iamaniere pri iu aŭ io, rigardi el ia vidpunkto: la samtempuloj renkontas ilin […] kun rimarkinde obstina malkonfido [9]; [ili] malamike renkontis nian aferon [10]; multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdopatriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon [11].
afrikanse:
ontmoet
albane:
takohen
amhare:
መገናኘት
angle:
encounter
arabe:
تلبية
armene:
հանդիպում
beloruse:
сустракаць, сустрэць, спаткаць
bengale:
দেখা
birme:
ဆုံ
ĉeĥe:
potkat
dane:
mød
eŭske:
bete
filipine:
matugunan
france:
rencontrer 2. heurter 3. trouver
galege:
meet
germane:
1. begegnen, treffen 2. treffen auf, stoßen auf 3. erfahren, finden, stoßen auf (fig.) 4. finden (fig.), begegnen mit (fig.)
guĝarate:
પૂરી
haitie:
satisfè
haŭse:
sadu da
hinde:
मिलो
hispane:
disentir 1. cruzarse con 2. colisionar, chocar 3. hallar
hungare:
1. találkozik 2. nekimegy 3. talál, kap, részesül 4. fogad
igbe:
zukoro
indonezie:
1. menemui, menjumpai 3. menemukan
irlande:
le chéile
islande:
mæta
japane:
出会う [であう]
jave:
ketemu
jide:
טרעפן
jorube:
pade
kanare:
ಭೇಟಿ
kartvele:
შეხვდება
kazaĥe:
кездестіру
kimre:
cwrdd
kirgize:
жолугуу
kmere:
ជួប
koree:
대회
korsike:
sìmula
kose:
dibana
kroate:
upoznajte
kurde:
lihevrasthatin
latine:
concurrunt
latve:
apmierināt
laŭe:
ກອງປະຊຸມ
litove:
patenkinti
makedone:
задоволат
malagase:
mivory
malaje:
memenuhi
malajalame:
സംഗമം
malte:
jissodisfaw
maorie:
hui
marate:
बैठक
monge:
ntsib
mongole:
хангасан
nederlande:
ontmoeten, tegenkomen
nepale:
बैठक
njanĝe:
kudzakhalire
okcidentfrise:
moetsje
panĝabe:
ਮਿਲਦੇ ਹਨ
paŝtue:
لیدنه کوي
pole:
spotykać
portugale:
1. encontrar(-se) com
ruande:
guhura
ruse:
встретить, встречать
samoe:
e tatau ai
sinde:
ملن ٿا
sinhale:
තරග
skotgaele:
a ‘coinneachadh
slovake:
stretnúť
slovene:
izpolnjujejo
somale:
kulmin
ŝone:
sangana
sote:
kopana le
sunde:
papanggih
svahile:
kukutana
taĝike:
ҷавобгӯ
taje:
ตอบสนองความ
tamile:
சந்திக்க
tatare:
очрашу
telugue:
మీట్
tibete:
འཕྲད ཕྲད་
ukraine:
задоволення
urdue:
ملو
uzbeke:
uchrashmoq
vjetname:
đáp ứng
zulue:
hlangana

renkonto

1.
Kunveno de pluraj personoj: [li] transloĝiĝis […] por eviti renkonton kun Herhor [12]; ĉiumomente ŝi pensis pri la hieraŭa renkonto [13]; pasas dudek jaroj, plenaj de vojaĝoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj [14]; Internacia Flosista Renkonto en Karintio [15]; oficialaj renkontoj de la lingvanaro [16]. VD:rendevuo2
2.
Ago renkonti2: [li] ree ektremis kiel je la renkonto de ŝia rigardo [17]; pasis multaj jaroj post tiu ĉi unua renkonto al la lando [18]; unu el la plej fruaj sindemandoj de lernanto ĉe renkonto kun esperanta vorto estas: de kie Zamenhof prenis ĝin [19]? la renkonto kun la universitata vivo konfuzis min [20].
angle:
meeting
germane:
Treffen, Begegnung, Zusammentreffen
indonezie:
pertemuan, persuaan, perjumpaan
japane:
出会い [であい]
pole:
spotkanie

renkontejo

Loko, kie oni renkontiĝas: ekster la pordo […] estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj [21]; Padar [estas] grava renkontejo de karavanoj [22]; gastejo nomita „La Ankradejo“ [estis] renkontejo por malnoblaj ŝarĝpramistoj, ŝtelistoj kaj aliaj [23]; la urbo Komárno […] malfermiĝas kiel internacia renkontejo [24]; la uzo de preĝejoj kiel temploj de rezonado dum la franca revolucio kaj la renkontejoj funkciigataj de humanistoj en Londono estas pasintaj ekzemploj [25]. VD:kunvenejo, lokalo
angle:
meeting point
germane:
Treffpunkt

renkontiĝi

1.
Intervidiĝi kun, hazarde aŭ nehazarde kuniĝi kun: irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ Revizoro ; la amantoj subite renkontiĝis kaj tuj sin ĵetis unu en la brakojn de la alia [26]; ŝia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la libristo Marta ; sur la vojo renkontiĝas multaj konatuloj Metrop ; [ili] trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontiĝis kun rabistoj [27]; oni permesis al pli famaj luktistoj renkontiĝi en serio de duopaj bataloj [28]; renkontiĝas pri neologismoj situacio simila [29]; ni renkontiĝis de tempo al tempo [30]; ĉiujare la esperantistoj renkontiĝas en grandaj kongresoj [31]. VD:kunesti, rendevui2
2.
Kunokazi, koincidi: tie la realo kaj la fabelo renkontiĝis en iu sorĉa maniero [32]; domo kun vasta kaj libera panoramo al ĉifona periferio de la urbego, kie renkontiĝis kamparo kaj urbo, pinaretoj, krevigita granito, fabrikaj fumtuboj [33]; la unuaj blovoj de kapitalismo en Rusio renkontiĝis kun la restoj de la juda mesiismo kaj kun la pacista, anarkisme utopia penso de la kristanismo de Tolstoj [34]; la mallumaj kaj helaj fortoj renkontiĝis en obstina batalo pri la korpoj kaj animoj de homoj [35].
angle:
1. meet
beloruse:
1. сустрэцца, спаткацца 2. супадаць, супадацца
france:
1. se rencontrer, se réunir 2. rencontrer
germane:
zusammentreffen
hispane:
1. encontrarse 2. coincidir
hungare:
1. találkozik, összejön 2. egybeesik
indonezie:
berjumpa, bersua, bertemu
japane:
出会う [であう], 集う [つどう]
nederlande:
1. elkaar ontmoeten
pole:
spotykać się
ruse:
1. встретиться, встречаться 2. совпасть
ukraine:
зустрічатися

renkontiĝo

1.
Interrenkonto, kunveno: ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke [36]; la fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo Marta ; varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas [37] [mi] tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino [38]; Laerto en dekdu renkontiĝoj (kp maĉo, raŭndo) inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn [39]; la subita renkontiĝo kun lia respekteginda avo […] vivece revokis al li memorojn [40]; tiu unua renkontiĝo inter la oratoro kaj la publiko estas tre grava por la plua sekvo de la parolado [41].
2.
Kunokaziĝo, koincido: stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj [42].
Rim.: „Renkonto“ kaj„ renkontiĝo“ estas preskaŭ samsignifaj, sed pro ties transitiveco la unua pli akcentas, kun kiu oni kunvenas; dum la dua emfazas, kio okazas dum la kunesto. [Wolfram Diestel]
beloruse:
1. сустрэча, спатканьне 2. супадак ~iĝo de la cirkonstancoj: зьбег акалічнасьцяў, зьбег варункаў.
bulgare:
среща
france:
rencontre ~iĝo de la cirkonstancoj: concours de circonstances.
germane:
1. Treffen 2. Zusammentreffen ~iĝo de la cirkonstancoj: Zusammentreffen von Umständen.
hispane:
encuentro 1. reunión 2. coincidencia ~iĝo de la cirkonstancoj: cúmulo de circunstancias.
hungare:
1. találkozás, összejövetel 2. egybeesés ~iĝo de la cirkonstancoj: körülmények egybeesése.
indonezie:
pertemuan, persuaan, perjumpaan
japane:
出会い [であい], 遭遇 [そうぐう], 会合 [かいごう], 集い [つどい]
nederlande:
samenloop 1. bijeenkomst
pole:
spotkanie, zlot, zjazd
ruse:
1. встреча 2. совпадение ~iĝo de la cirkonstancoj: стечение обстоятельств.
ukraine:
зустріч

renkonte al

(prepoziciaĵo)
Irante en kontraŭa direkto kaj proksimiĝante al: renkonte al li iras virino [43].
ĉeĥe:
naproti, vstříc
france:
à la rencontre de
hispane:
al encuentro de
japane:
~に会いに [にあいに], ~に向かって [にむかって]
pole:
spotykając się z
slovake:
naproti, v ústrety

administraj notoj