maĉ/o PV , matĉ/o PIV1
maĉo, matĉo ↝
Renkonto, batalo, veto inter unuopuloj aŭ teamoj en iu ajn sporta ludo: oni organizis multajn maĉojn kun lokaj teamoj kaj lernejaj teamoj [1]; matĉo de piedpilko [2]; en Skotlando dimanĉaj matĉoj estis dum longa tempo malpermesitaj pro la religia signifo de la tago [3]; en la Kopenhaga Universala Kongreso en mardo okazis futbalmatĉo inter esperantista taĉmento […] kaj loka teamo [4].
raŭndo
Rim.:
Pro la homonimo „maĉi“ (mordadi),
la formo „matĉo“ aperas pli ofte en tekstoj, sed ĝi rompas la principon de fonetika
ortografio. Konfuzo de ambaŭ homonimoj ne estas verŝajna,
do mi konsideras „maĉo“ preferinda. Cetere la sinonimo partio2.a
riskas konfuzon kun la senco „teamo“.
[W. Diestel]
1.
J. Sabiyumva:
ANEB, sporta sekcio, 2009
2. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Multvizaĝa futbalo, 2004
4. libera folio: Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3, 2011-07-28
2. Monato, Japanio: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Multvizaĝa futbalo, 2004
4. libera folio: Esperantista atako gaje malsukcesis 7-3, 2011-07-28
- angle:
- match
- beloruse:
- матч
- bulgare:
- мач
- ĉeĥe:
- zápas
- france:
- match
- germane:
- Spiel, Treffen (Sport), Match
- greke:
- αγώνας
- hispane:
- partido (encuentro deportivo)
- hungare:
- meccs, mérkőzés
- katalune:
- partit
- nederlande:
- match
- perse:
- مسابقه، بازی
- pole:
- mecz, zawody, rozgrywki
- portugale:
- jogo (encontro esportivo), partida (encontro esportivo), match (encontro esportivo)
- ruse:
- матч
- svede:
- match