*maĉ/i PV

*maĉi

(tr)
1.
Pisti en buŝo per la dentoj: mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon [1]; servisto sidis apud la patro kaj maĉis sekvinberojn [2]; li manĝas rapide kaj maĉas per la du flankoj de la buŝo [3]; [ili] elkraĉis formaĉitan semŝelon Metrop ; li prenis la duone demaĉitan (kp ĉirkaŭmordi) viandoston [4]; la oficiro furioze kaj senpove maĉis la finon de sia cigaredo [5]; (figure) ia vermo maĉis iliajn nervojn [6]; ŝi ricevis viandon, sed ŝi ne povis maĉi ĝin, nur elsuĉi la sukon [7]; kvazaŭ li volus maĉi la propran langon [8]; kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi PrV . VD:dispremi, mordi, mueli
2.
Tro diskuti, pritrakti: ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon Metrop ; vi jam […] vidis trifoje en via landa televidstacio, […] kio estas antaŭmaĉita de la mondaj novaĵagentejoj [9]. VD:vortmueli
angle:
chew, masticate
beloruse:
жаваць
bretone:
chaokat
bulgare:
дъвча
ĉeĥe:
žvýkat
ĉine:
[jǔ], 咀嚼 [jǔjué], 嚼 [jiáo], 嚼 [jué], 噍 [jiào]
france:
mâcher
germane:
kauen 2. (auf etwas) herumkauen
hispane:
masticar
hungare:
rág, megrág
japane:
かみ砕く [かみくだく], かむ
katalune:
mastegar
nederlande:
kauwen
pole:
żuć
portugale:
mastigar, mascar
ruse:
жевать
svede:
tugga
ukraine:
жувати, розжовувати, пережовувати

maĉ

(sonimito)
Sono de maĉado: maĉ, maĉ, maĉ, sonis la makzeloj [10].
10. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
france:
miam

remaĉi

(tr)
1.
Denove maĉi: fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon [11].
2.
Revenigi nutraĵon el la stomako en la buŝon por denove maĉi ĝin, kiel faras iuj bestoj, ekzemple bovo, kamelo: remaĉantaj maĉitaĵon [12].
3.
(figure) Ripete diskuti, pritrakti: konstante remaĉi projekton, reakciajn ideojn; sendecide ili iris tien kaj reen […], grumblis kaj blasfemis kaj ĉiutage centfoje remaĉis la samajn frazojn pri senlaboreco kaj mallumaj perspektivoj [13]; britoj […] pretas daŭre remaĉi […] monstraĵojn de germanoj dum la dua mondomilito [14]; la japana armeo remaĉis diversajn planojn por tranĉi la ŝoseon, la solan trairejon [15]; maĉi kaj remaĉi PrV . VD:ĉevaleto2, mueli3
angle:
2. chew the cud, ruminate 3. ruminate, reflect on, ponder
beloruse:
перажоўваць
bretone:
2. daskiriat
bulgare:
1. преживя 2. преживя 3. предъвквам, преповтарям, преживям
ĉeĥe:
1. přežvykovat
ĉine:
倒嚼 [dǎojiào] 3. 玩味 [wánwèi]
france:
remâcher, ruminer
germane:
1. nochmals kauen 2. wiederkäuen 3. (auf etwas) herumkauen, (etwas) wiederkäuen, (auf etwas) herumreiten, hin und her überlegen
hispane:
2. rumiar
hungare:
megrág (megfontol) 1. újrarág 2. kérődzik
japane:
反芻する [はんすうする]
katalune:
2. remugar, ruminar
nederlande:
herkauwen
pole:
przeżuwać
ruse:
пережёвывать

remaĉuloj

ZOO
ZOO Subordo de parhufuloj (ŝafoj, ĝirafoj, cervedoj, bovedoj, kameloj, k.a.) kiuj remaĉas kaj havas plurpartan stomakon, plejofte kun kvar kameroj (Ruminantia): Volter aludas al la alpako, al la lamao, al la vikuno, kaj aliaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj el Sud-Ameriko [16].
angle:
ruminants
beloruse:
жуйкавыя (жывёлы)
bulgare:
преживни животни
ĉeĥe:
přežvýkavci
ĉine:
反刍亚目 [fǎnchúyàmù], 反芻亞目 [fǎnchúyàmù]
france:
ruminants
germane:
Wiederkäuer
hispane:
rumiantes
japane:
反芻動物 [はんすうどうぶつ]
katalune:
remugants
latinece:
Ruminantia
nederlande:
herkauwers

krakmaĉi

(tr)
Rompi per la dentoj kun krakbruo.
beloruse:
хрупаць (жуючы, грызучы), храбусьцець (жуючы, грызучы)
france:
croquer
germane:
zerbeißen
hungare:
ropogtat (ételt)
japane:
ばりばりかみ砕く [ばりばりかみくだく]
katalune:
rompre amb les dents
nederlande:
stukkauwen
pole:
chrupać gryźć
ruse:
разгрызать с хрустом
ukraine:
гризти, їсти з хруском, хрумати, хрумкати, хрупати, хрумтіти

administraj notoj

krak~i: Mankas dua fontindiko.
krak~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.