*mord/i PV

*mordi

(tr)
1.
Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj: ĉirkaŭis min hundoj […] ili mordas miajn manojn kaj piedojn [1]; mordis la serpento [2]; ili mordis sian langon pro dolorego [3]; (figure) [tiuj] profetoj […] mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon [4]; malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn [5]; [la bestoj] tramordis per la dentoj la trunketon [6]; unu anaso alflugis kaj mordis la anasidon en la nuko [7]; la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto [8]; kiel arbo, kiun mordas vermo [9]; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti PrV ; kiu bojas, ne mordas PrV ; kiu mordi ne povas, kisi ekprovas PrV .
2.
(figure) Ekdifekti, ekkonsumi kvazaŭ per mordo; ataki3: la vaporo mordis miajn brakojn kaj la bruston kaj brogis ilin [10]; la nudajn piedojn mordis la akra sablo [11]; grincado de segilo mordanta la lignon [12]; la salpetrokampo de la interna lando mordas la piedojn de la vaganta indianino [13]. VD:mordumi, kaŭstika, korodi, skrapi.
3.
(figure) Ripete dolorigi kvazaŭ per mordado: ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn [14]? ŝia ĵaluzeco vekiĝas kaj kruele ŝin mordas en koro [15]; kolero kaj malsato mordis interne en ŝia malplena korpo [16]; la fumo mordis la okulojn [17]; la bulvardistoj sukcese „mordos“ la registaron [18]; tiu konstanta zorgo mordadis lian koron; mordetita de ĉagreno, de enuo.
angle:
 bite
beloruse:
 кусаць, цяць
ĉeĥe:
 bodat, hryzat, korodovat, kousat, kousnout, leptat, rozežírat, uštknout
france:
 mordre
germane:
 beißen
hispane:
 morder
hungare:
1. harap, mar 2. belemar, kimar 3. mardos
indonezie:
 menggigit
katalune:
 mossegar
nederlande:
 bijten
pole:
 gryźć, pogryźć, ugryźć, kąsać
portugale:
 morder
rumane:
 mușcă, roade, mesteca, pișca
ruse:
1. кусать, укусить 2. разъедать, разрушать 3. грызть
slovake:
 hrýzť, korodovať, kúsať, rozožierať
tibete:
 རྨུག་པ་
ukraine:
 кусати, жалити, морити, травити, протравлювати, роз’їдати

*mordeti

(tr)
1.
Senŝire, singarde, nervoze aŭ petole ion mordi: li ekmeditis kaj mordetis la malsupran lipon [19]; la kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon [20].
2.
Ronĝi: Grenjo stariĝis antaŭ la fenestro kaj mordetis la vitron [21].
3.
Dolore, iom post iom konsumi optimismon, ĝojon: zorgo? — tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide [22]; Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj [23]; tiu konsciencriproĉado [komencis] mordeti mian tutan vivadon [24]. VD:dubigi, elĉerpi, elsuĉi2, lacigi
angle:
2. gnaw
france:
1. mordiller 2. ronger
germane:
1. knabbern 2. nagen
hispane:
1. mordisquear 2. roer
indonezie:
1. menggerogoti
pole:
1. przygryzać
rumane:
1. mușcătură
ukraine:
 покусувати, гризти, клювати (про рибу)

mordumi

(tr)
TEK Prilabori surfacon per kaŭstika substanco por ĝin purigi, kolorigi, krei desegnaĵon, cirkviton ktp: mordumi lignon per solvaĵo de kolorilo; la kupran platon de gravuro ni mordumu per azotacido.
ĉeĥe:
 rozežrat, rozežírat, rozleptat
france:
 mordancer
germane:
 ätzen
hispane:
 corroer
katalune:
 tractar (superfícies)
pole:
 trawić (tech), korodować (tech)
rumane:
 gravat (tehnologie), roade
ruse:
 травить, протравливать, морить (кислотой и т.п.)
slovake:
 rozleptať, rozožrať
ukraine:
 морити, травити, протравлювати

ĉirkaŭmordi

(tr)
Mordi ĉe la ĉirkaŭo: la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn [25]; li havas sufiĉe da mono, por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas [26]; tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton [27].
beloruse:
 абкусваць, абгрызаць
france:
 grignotter (sur le pourtour)
germane:
 abnagen, abknabbern
hispane:
 morder (el contorno)
hungare:
 körberág
pole:
 ogryzać, ogryść, obgryzać
rumane:
 roade
ruse:
 обкусывать, глодать, обглодать
ukraine:
 обгризати

demordi

(tr)
Deigi per mordo parton de io: ĉarma pupo, […] nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon [28]; neĝulino rigardis la belan pomon […] sed apenaŭ ŝi demordis peceton, ŝi falis senviva [29]; preni[nte…] pecon da pano, […] ŝi demordis peceton kaj maĉante ĝin reprenis la laboron [30].
beloruse:
 адкусваць, адцінаць
ĉeĥe:
 ukousnout
france:
 arracher (en mordant)
germane:
 abbeißen
hispane:
 tarazar, arrancar a mordiscos
hungare:
 leharap
katalune:
 arrencar (d'un mos)
pole:
 odgryźć, odgryzać
rumane:
 mușcă
ruse:
 откусить
slovake:
 odhryznúť
ukraine:
 відкушувати, відгризати

elmordi

(tr)
Estigi kavaĵon aŭ truon mordante: en la palma folio, kiun mi donis al vi, ĝi elmordis truon, kiel saluton al la reĝidino [31].
beloruse:
 выкусваць, выгрызаць
germane:
 herausbeißen
hispane:
 agujerear de un mordisco
pole:
 wytaczać, wyżerać, wygryzać
rumane:
 rostogoli, mânca, mesteca
ruse:
 выкусить, выгрызть

administraj notoj

pri ~umi:
      Ne troviĝis citaĵo aŭ pruvo de tia uzo...
      E.D. Krause donas anstataŭe TEK korodi kaj MED kaŭterizi
      [WD]
    
~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.