*tranĉ/i PV

*tranĉi

(tr)
1.
Dividi solidaĵon per akra ilo: tranĉanta kiel razilo; tranĉi drapon; (figure) tranĉi rekte en la karnon (uzi efikan, sed malmildan rimedon) PrV ; ambaŭtranĉa glavoZ ; ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron PrV . VD:falĉi, haki, rompi, sekci, tondi
2.
(figure) Traiĝi: krioj tranĉis aeron, la noktan silenton; la popolo, kies landon tratranĉas riverojZ ; la herbejon distranĉis riveretoB .
3.
(figure) Akre kaj dolore frapi la sentumojn: tia muziko tranĉas la orelonZ ; la lumo tranĉis al ni la okulojnZ ; vi distranĉas mian koronZ ; tranĉa malvarmoZ , fajfo; ni sentis la akran tranĉadon de l' frosto; tranĉanta koloroB .
afrikanse:
cut
albane:
prerë
amhare:
መቁረጥ
angle:
cut
arabe:
قطع
armene:
կտրել
azerbajĝane:
cut
beloruse:
рэзаць
bengale:
কাটা
birme:
ဖြတ်
bulgare:
режа, разрязвам
ĉeĥe:
krájet, řezat
dane:
cut
estone:
lõigatud
eŭske:
ebaki
filipine:
hiwa
france:
couper
galege:
corte
germane:
schneiden
guĝarate:
કટ
haŭse:
yanke
hinde:
कटौती
hispane:
1. cortar 2. cortar 3. romper
hungare:
vág, metsz, metél, nyes
irlande:
gearrtha
islande:
skera
japane:
カット
jave:
motong
jide:
דורכשניט
jorube:
ge
kanare:
ಕಟ್
kartvele:
დაჭრილი
kazaĥe:
кесу
kimre:
torri
kirgize:
кесүү
kmere:
កាត់
koree:
korsike:
verso
kose:
sika
kroate:
rez
kurde:
birrîn
latine:
sectis
laŭe:
ການຕັດ
litove:
supjaustyti
makedone:
намалување на
malagase:
notapatapahina
malaje:
dipotong
malajalame:
മുറിക്കുക
malte:
qatgħa
maorie:
tapahia
marate:
कट
mongole:
тайрах
nederlande:
snijden
nepale:
कटौती
okcidentfrise:
snije
panĝabe:
ਕੱਟ
paŝtue:
پري
pole:
1. ciąć, przecinać 2. przecinać
ruande:
gukata
ruse:
резать
samoe:
tipi
sinde:
پٽي
sinhale:
සැපයුම අත්හිටුවන
skotgaele:
gearradh
somale:
jaris
ŝone:
vendu
sote:
sehiloeng
sunde:
motong
svahile:
kata
svede:
skära
taĝike:
набуред,
taje:
ตัด
tamile:
வெட்டு
tatare:
кисү
telugue:
కట్
tibete:
གཏུབ་
ukraine:
вирізати
urdue:
کٹ
uzbeke:
kesma
vjetname:
cắt
zulue:
ukusika

tranĉo

1.
Ago tranĉi; rezulto de tiu ago: la ĥirurgiistoj faris tranĉojn en la karno por trovi la plumbonB .
2.
MAT=dedekinda tranĉo.
angle:
1. cut
beloruse:
1. парэз, разрэз, надрэз 2. сячэньне
france:
1. coupe, découpe, incision
germane:
1. Schnitt 2. Schnitt
hispane:
1. cortadura, recorte, corte
hungare:
1. vágás, bemetszés, szelet 2. szelet
pole:
1. cięcie
ruse:
1. порез, надрез, разрез 2. сечение
tibete:
རྨ་

tranĉaĵo

Peco apartigita per tranĉo: mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo [1]; ili ankoraŭ ŝmiras buteron sur siajn pantranĉaĵojn [2].
1. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
2. S. Štimec: Zagrebaj solistoj en Bonaero, Monato, 2001:7
beloruse:
частка (адрэзаная)
france:
tranche
hispane:
filete, tajada, rebanada, loncha, rodaja, porción

*tranĉilo

Diversforma ilo por tranĉi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [3].
angle:
knife
beloruse:
нож
bulgare:
нож
france:
couteau
germane:
Messer
hispane:
cuchilla, cuchillo, navaja
hungare:
vágóeszköz, kés
nederlande:
mes
pole:
nóż
ruse:
нож
svede:
kniv
tibete:
གྲི་

*altranĉi

(tr)
Doni ĝustan formon per tranĉado: altranĉi drapon por vesto; vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolaĵon mi altranĉi ne povus Marta .
beloruse:
падразаць
hispane:
cortar
hungare:
kiszab (anyagból)
nederlande:
knippen (v.kledingstuk)
pole:
docinać
ruse:
подрезать

ĉirkaŭtranĉi

(tr)
Tranĉi ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris [4].
beloruse:
абразаць, абцінаць
france:
tailler
hispane:
recortar
hungare:
körbevág, körbemetsz
pole:
obcinać

detranĉi, fortranĉi

(tr)
1.
Apartigi, forigi tranĉante: dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu PrV ; en formo de detranĉita (senpinta) piramidoB .
2.
(figure) Apartigi, forigi: la armeo estas fortranĉita de la ĉefurboB ; pro manko de komunikiloj tiu vasta regiono estas fortranĉita for de la mondvivo.
3.
MAT(fakula ĵargono) (p.p. angulo rilate al kurbosurfaco) Diri, ke ebena angulo detranĉas arkon sur cirklo, signifas, ke la randoj de tiu arko estas intersekcopunktoj de la cirklo kun la lateroj de la angulo; diri, ke solida angulo detranĉas surfacon sur sfero, signifas, ke tiu surfaco estas intersekco de la sfero kun la solida angulo: centra angulo estas duoblo de cirkonferenca angulo, kiu detranĉas la saman arkon.
angle:
3. be subtended by, intercept (an arc of curve, a surface)
beloruse:
адразаць, адцінаць
france:
découper 3. découper, intercepter (math.)
germane:
3. einen zugeordneten Bogen haben
hispane:
cortar, amputar, cercenar, truncar
hungare:
1. levág 2. elvág 3. kimetsz (ívet)
nederlande:
afsnijden
pole:
1. odcinać 2. odcinać 3. być opartym na (łuku)
ruse:
1. отрезать 2. отрезать, отсекать, отсечь 3. вырезать, опиратся (на дугу), отсекать, отсечь

eltranĉi

(tr)
Doni formon al io, fortranĉante de ĝi pecetojn, tajli: en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo [5].
beloruse:
выразаць, выцінаць
hispane:
tallar
hungare:
kivág, kimetsz
nederlande:
uitsnijden
pole:
wycinać
ruse:
вырезать

mistranĉo

Vortludo en kiu de malsama divido de samsonaj vortoj rezultas malsama senco, ekzemple en „la stranga butiko“ kaj „last-ranga butiko“; kalemburo: li ne markis per paŭzo la limojn inter la radikoj en siaj mistranĉoj [6].
6. M.-T. Lloancy: Per humuro al maturo: Schwartz 100-jara, Franca Esperantisto, 1990-12 (416)
beloruse:
калямбур
ĉeĥe:
kalambúr
france:
calembour
germane:
Kalauer
hispane:
calambur
slovake:
kalambúr

poŝtranĉilo

Malgranda tranĉilo kun faldebla klingo: sur la baskon ŝi elmetadis rozarion, poŝtranĉilon, kelke da pankrustetoj [7].
7. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
ножык, складанчык, сьцізорык
france:
canif
germane:
Taschenmesser
hispane:
navaja de bolsillo
hungare:
zsebkés
nederlande:
zakmes
pole:
scyzoryk
ruse:
перочинный ножик, складной ножик
svede:
fickkniv, fällkniv

dedekinda tranĉo

MAT
(en la aro de racionaloj) Tia duopo `(bb A,bb B)` el subaroj de la aro de racionaloj, ke: (1) ĉiu elemento de `bb A` estas strikte malpli granda ol ajna elemento de `bb B`; (2) por ĉiu pozitiva racionalo `epsilon` ekzistas tiaj `x in bb A` kaj `y in bb B`, ke `0 lt y-x lt epsilon`: neracionalo estas difinebla per (dedekinda) tranĉo farata en racionaloj [8]. VD:Dedekindo.
angle:
Dedekind['s] cut
france:
coupure de Dedekind
germane:
Dedekindscher Schnitt
hungare:
Dedekind-szelet
pole:
przekrój Dedekinda
ruse:
дедекиндово сечение

administraj notoj

pri de~i, for~i 3.:
      Ĉi tiu termino logike devenas de "découper" kaj
      "вырезать", sed mi ne certas,
      ĉu ĝi estas tradicia en E.
      [MB]
    
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~i, for~i: Mankas verkindiko en fonto.
dedekinda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.