*hak/i PV

*haki

(tr)
1.
Frapi por tranĉe dispartigi per akra ilo: per hakilo ni hakas [1]; haki arbon, bovokorpon; haki per glavoZ ; haki pajlon, viandon (distranĉi en pecetojn).
2.
Maldelikate tranĉi kvazaŭ per batado de hakilo: elhaki sian vojon tra arbaro (trabati); vojo trahakita en ŝtonegoj; ĉirkaŭhaki (malkrudigi, prepare formi) statuon; (figure) hakita voĉo, prononco, parolo (spasme interrompita, ne interligita); li diris per glacie malvarma, akre hakata tonoZ ; hakita stilo (tro mallongfraza, sen sufiĉa interligiteco); hakmaniere paroli.
3.
Difekti aŭ detrui kvazaŭ per batado de hakilo: la hajlo hakis la rikoltojn, la grenojn; (figure) troa laboro subhakis lian farton (subfosi).
angle:
hack
beloruse:
сячы, пляжыць, калоць (дровы)
bretone:
bouc'haliañ
ĉeĥe:
nasekat, sekat sekerou, tít
france:
abattre (un arbre), couper (à la hache), découper (en frappant avec un instrument tranchant), grêler (dévaster par la grêle), hacher (couper, couper en petits morceaux, interrompre, déchiqueter), tailler (en frappant avec un instrument tranchant), trancher (en frappant avec un instrument tranchant) el~i sian vojon: se frayer un chemin ĉirkaŭ~i: dégrossir (tailler sommairement) ~ita: (discours, style) haché, (discours, style) heurté, (discours, style) saccadé ~maniere paroli: bégayer (fig., dire de manière hachée), hoqueter (fig., dire de manière hachée), parler de façon saccadée sub~i: miner (saper), saper
germane:
1. hacken
hispane:
cortar a golpes el~i sian vojon: trazarse un camino ~ita: (discurso, estilo) entrecortado, (discurso, estilo) atropelladamente, (discurso, estilo) a tirones ~maniere paroli: tartamudear (fig., decir de manera entrecortada), hablar bruscamente sub~i: minar (socavar), socavar
hungare:
vág (ütéssel), csap (vágva) el~i sian vojon: utat vág magának ĉirkaŭ~i: lenagyol (körbevág) ~ita: darabos (beszéd, stílus), szaggatott
itale:
abbattere (di albero), mozzare, spaccare (di legna), troncare
nederlande:
hakken ~maniere paroli: hakkelen
portugale:
cortar com machado 1. picar 2. rachar 3. machadar
ruse:
рубить 3. побить, посечь
slovake:
nasekať, sekať, ťať
tibete:
གཅོད བཅད གཅད ཆོད་

hako

Hakilbato: unu hako kverkon ne faligas PrV hako post hako estas la plej efika atako (atingi celon per ripetitaj penoj kaj provoj) PrV
beloruse:
удар (сякерай)
bretone:
taol (bouc'hal)
ĉeĥe:
sek, seknutí
france:
coup (de hache)
germane:
(Axt-)Schlag
hispane:
golpe (de hacha), impacto (de hacha)
hungare:
csapás(fejsze-)
itale:
colpo d'ascia, colpo di scure, colpo d'accetta
nederlande:
bijlslag, slag (met bijl)
portugale:
machadada
ruse:
удар (рубящий)
slovake:
sek, seknutie

hakado

Ago haki: (frazaĵo) hakado de ligno donas lignerojn (iuj aferoj neprigas perdojn) PrV .
bretone:
bouc'halerezh
ĉeĥe:
hákování, sekání
france:
action de hacher, hachage, hachement ~ado de ligno…: on ne fait pas d'omelette sans casser d'œufs
germane:
Hacken ~ado de ligno…: Wo gehobelt wird, da fallen Späne
hispane:
Acción de cortar ~ado de ligno…: no hacemos una tortilla sin romper los huevos
hungare:
vágás (ütéssel) ~ado de ligno…: Aholfaragnak, hullik a forgács
nederlande:
gehak
ruse:
рубка ~ado de ligno…: лес рубят ‐ щепки летят
slovake:
hákovanie

*hakilo [2]

1.
Instrumento por haki, konsistanta el larĝa, dika, peza klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo: per hakilo ni hakas, per segilo ni segas [3]; hakilo de arbohakisto, ĉarpentisto; hakileto de hejtisto, de lignoŝufaristo; hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo (malgraŭ liaj penoj li ne sukcesas venki la baron) PrV SUB:adzo, toporo
2.
Diversforma fraptranĉa instrumento por distranĉi en pecetojn: hakilo por pajlo, viando.
beloruse:
сякера
bretone:
~ileto: bouc'halig 1. bouc'hal 2. miñserez
ĉeĥe:
sekyra
france:
~ileto: hachette 1. hache, cognée, merlin (hache) 2. couperet, hachoir
germane:
1. Axt, Beil
hispane:
~ileto: hacha pequeña 1. hacha 2. cuchilla, instrumento de corte
hungare:
~ileto: kisbalta, szekerce 1. balta, fejsze 2. vágóeszköz
itale:
1. ascia, scure, accetta 2. mannaia
nederlande:
1. bijl 2. hakmes
portugale:
machado 1. machado 2. instrumento de corte
ruse:
топор
slovake:
sekera, valaška

lignohakisto, arbohakisto

HOR Metiisto, kiu faligas kaj senbranĉigas arbojn en la arbaro: ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo [4]; jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko [5]; apud granda arbaro vivis malriĉa lignohakisto kun siaj edzino kaj du infanoj [6]; en aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj [7]; jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio [8].
beloruse:
дрывасек
bretone:
koataer
ĉeĥe:
dřevař, dřevorubec
france:
bûcheron
germane:
Holzfäller
hispane:
leñador
hungare:
favágó
itale:
boscaiolo
nederlande:
houthakker
portugale:
lenhador
ruse:
дровосек
slovake:
drevorubač

batalhakilo

HISMIL Hakilforma armilo: ĉirkaŭ 3,5 jarmiloj antaŭ nun la stepanoj akiris modernajn batalhakilojn, kaj kombininte ilin kun la avantaĝoj de la ĉevalo rapide konkeris vastajn teritoriojn en Turano, Irano kaj Hindio oriente, Anatolio kaj Balkanio sude, la tuta Eŭropo ĝis Irlando okcidente [9]; sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo [10].
VD:halebardo
9. S. Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
angle:
pole-ax(e)
ĉeĥe:
válečná sekera
france:
francisque
hispane:
hacha de guerra
itale:
ascia da battaglia, ascia da guerra, azza
ruse:
секира, боевой топор
slovake:
bojová sekera

brikhakilo

Ilo per kiu oni dishakas brikojn, eventuale betonon aŭ alian solidaĵon...: Dongguj iris al la hejmo de Bingĉen kunportante siajn brikhakilon kaj trulon [11].
11. Gi Hjuepej: Vizito al la urbo, El Popola Ĉinio, 1961:4, p. 173a-175a
france:
ciseau de maçon

ĉirkaŭhaki

(tr)
Haki ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio [12]; la viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj [13].
bretone:
bouc'halañ
france:
tailler (sur le pourtour)
hispane:
tallar, desbastar (piedra, madera)
itale:
intagliare
ruse:
тесать, обтесать

dehaki

(tr)
Forigi per hakilo, preni hakante, faligi hakante: [se] ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton, tiam dehaku ŝian manon [14]; Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo [15]; dehaki kverkon; post la dehako [de kverko] restas ankoraŭ radiko [16].
beloruse:
адсякаць
bretone:
tennañ (gant ur vouc'hal)
ĉeĥe:
kácet (strom), useknout, utnout
france:
ôter (d'un coup de hache), enlever (d'un coup de hache), couper (à la hache pour ôter), tailler (à la hache pour ôter), abattre (un arbre)
hispane:
recortar
itale:
mozzare, tranciare
portugale:
abater (com machado)
ruse:
срубить, отрубить, отсечь
slovake:
odsekať, sťať, uťať, zoťať

administraj notoj

pri ~i:
    * "El~i sian vojon", "tra~i": referenci al enkondukota
    "trabori".
    * Fari apartan sencon por "~ita vocxo, stilo, ks".
    * Pripensi la uzon de FIG.
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.