*pik/i

*piki

(tr)
1.  
Pli malpli profunde enigi pinton en ion: ŝi pikis sian fingron per la kudrilo [1]; ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin […] per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili [2]; korvo al korvo okulon ne pikas PrV ; li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento [3]; unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton [4]; (figure) minaretoj pikas en la aeron; pike kaj tranĉe bati; enpikita skribo (tatuo).
2.
(figure) Akre eksciti la sentojn: la frosto pikas la vizaĝon; piki al iu la vundan lokon PrV ; silentu! malgranda vipuro! […] vi ĉiam pikas la fratinon! IK .
a)  
(figure) Koleretigi, inciti, vundeti: tiu krio pikis (ofendetis) la reĝon [5]; ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn [6]; nur unu malĝojo min pikas en koro ― ke vi nun izola ekrestos FK ; tiuj formoj pikas (malplaĉas); al vi oni predikas, kaj nin oni pikas PrV ; min pikas (maltrankviligas) la dubo, ĉu...; mallaŭdo pikas (stimulas) la noblajn korojn; geamantoj sin pikas (petole incitas) PrV ; pikparolo. VD:provoki, spiti
b)
(figure) Viglige kaj agrable eksciti la sentojn: mustardo pikas la langon; la gusto […] estas milde pikanta kaj sala [7]; pikanta ŝerco, bildo, novelo; la pikanteco en la situacio ridigis ĉiujn; pikspirita fraŭlino.
angle:
pick
beloruse:
калоць, укалоць
ĉeĥe:
bodat, bodnout, pálit, píchat, štípat
france:
percer, piquer
germane:
reizen 1. picken 2.a reizen
hispane:
pinchar
hungare:
csíp, szurkál 1. szúr, döf 2.a piszkál, szurkál 2.b csíp
itale:
pungere, pizzicare, irritare (fig.) 1. pungere, bucare, forare, pungolare 2.a pungere, pizzicare, pungolare 2.b pizzicare
nederlande:
prikkelen 1. prikken, steken 2.a prikkelen 2.b prikkelen
pole:
kłuć, szczypać 1. kłuć, ukłuć, żądlić, użądlić, dziabnąć (pot.)
portugale:
1. picar
ruse:
колоть
slovake:
bodať, pichať, štípať (o hmyze)
svede:
sticka

pika  

1.
Pikanta, pinta: per la fork' kun dentoj pikaj [8]; en vintraj kondiĉoj kaj sur mola tereno la pika bastonpinto povas utili [9].
2.  
(figure) Agrable vigla, inciteta: la pika, morda, sagaca ironio de Voltaire; pika originaleco de la stilo; fermentado en la botelo zorgas pri pli multe da karbondioksida gaso, kio kaŭzas pli refreŝigan kaj pikan guston [10].
3.  
Rilata al karto kun emblemo piko3: la pika damo [11].
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
9. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon
10. Monato, Lode Van de Velde: Bierlando Belgio
11. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj
ĉeĥe:
2. bodavý, bodný, ostrý, pichlavý, pálivý, píchací, způsobený bodnutím
france:
2. piquant (fig.)
germane:
1. stechend
hispane:
2. punzante
itale:
2. pungente, piccante
pole:
2. uszczypliwy
slovake:
2. bodný, ostrý, pichľavý

piko Vikipedio

1.
Ago piki aŭ rezulto de tiu ago: pikoj de kudriloB ; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras PrV ; mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro [12]; la bovo, malgraŭ duobligitaj pikoj de la lancoj, staris senmove [13]; pikoj de arda suno, de malvarmo.
2.  
(figure) Io, kio pikas2.a: pro vorta piko ofte perdiĝas amiko PrV ; piko de konscienco (pento). VD:incito
3.  
SPO Ludkarta emblemo, signata per nigra figureto, simila al fera lancopikilo: se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman [14]; ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika [15]. (♠) VD:kero, karoo, trefo
angle:
1. pick 3. spade
beloruse:
1. укол
ĉeĥe:
bodec, osten, šídlo, žihadlo
france:
1. piqure 2. pique (moquerie etc.), taquinerie 3. pique (jeu de cartes)
germane:
1. Stich
hispane:
1. pinchazo 2. mordaz (figuradamente) 3. pica (palo de cartas)
hungare:
1. csípés, szúrás, döfés 3. pikk
itale:
1. puntura, stilettata (fig.), foratura 2. puntura, stilettata (fig.), sprone, punzecchiatura, (ri)morso 3. picche (seme carte), spade (seme carte)
nederlande:
1. prik, steek, prikkel 3. schoppen (in kaartspel)
pole:
1. ukłucie, użądlenie 2. uszczypliwość 3. pik, wino (pot.), czarne serca (pot.)
ruse:
1. укол 2. укол, подколка, пикировка 3. пики
slovake:
bodec, osteň, šidlo, žihadlo
svede:
1. stick 3. spader

pikaĵo

Io, kio pikas, io pikila: dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi [16]; justulo estas kiel pikaĵa barilo [17]; BOT planta pikaĵo, kiel ĉe rubuso, esta konusoforma elstaraĵo de la epidermo kaj ne komunikiĝas kun la internaĵo de la tigo […], botanike la pikaĵoj ĉe rozoj ne estas dornoj [18].

pikema  

(figure) Sprite, incite mokema: „vi estas tre pikema, princo, tre pikema“ [19]; [ili] levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris [20]; Hero […] tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris: […] ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn, dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras […] pri kio vi pensas FK .
19. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 1906
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
angle:
pointed, sharp
ĉeĥe:
pichlavý, posměvačný
france:
caustique, mordant, taquin
germane:
stichelnd, scharf
hungare:
csipkelődő, éles nyelvű
itale:
caustico, mordace
nederlande:
spotziek
pole:
cięty, kolący, uszczypliwy
slovake:
bodavý, pichľavý

pikiĝema  

Facile, rapide ofendiĝema: li ne deziris ke oni sciu pri lia malfacilo aŭdi; li estis pikiĝema pri ĝi [21]. VD:incitiĝema
21. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
susceptible
germane:
empfindlich, pikiert, leicht zu kränken

*pikilo [22]   Vikipedio

1.
Ilo por piki1: ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko […] kaj trapiki ĝian vangon per pikilo […], plenigi per pikiloj ĝian haŭton [23]; (figure) la pikilo de la morto estas la peko [24]; altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn [25].
2.  
ZOO Organo per kiu insektoj kaj aliaj bestoj pikas: pikilo de kulo [26]; skorpiono, kiu kaŝinte sin en la sablo, vundas nesingardan piedon per sia venena pikilo [27]; serpentoj, kiuj […] enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo Marta .
angle:
2. pin, pricker, awl
beloruse:
2. джала
ĉeĥe:
bodec, osten, šídlo, žihadlo
france:
aiguillon, dard, pointe
germane:
2. Stachel
hispane:
1. pincho 2. aguijón
hungare:
1. szúróeszköz 2. fullánk
itale:
1. ago, spillo, punteruolo, punta 2. pungiglione, aculeo
nederlande:
2. stekel, angel
pole:
kolec, cierń, grot 1. szpikulec, kolec 2. żądło, kłujka
ruse:
2. жало
slovake:
bodec, osteň, šidlo, žihadlo

elpiki

(tr)
Eltiri, elbati pikante: korvoj elpikos al li la okulojn [28]; ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj, pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj [29]; tiu ĉi sinjoro montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li eĉ ambaŭ okulojn FK .
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:17
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
germane:
ausstechen

trapiki  

(tr)
Piki de unu flanko al la alia, trabore: trapiki truon en folio [30]; mi trovis, ke lia glavo trapikas mian maldekstran bruston [31]; permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero [32].
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
31. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:8
ĉeĥe:
probodnout, propíchnout, protnout
france:
transpercer
germane:
durchbohren, durchstechen
slovake:
prepichnúť

pikbastono  

SPO Pinta bastono por helpi grimpadon ĉe roko aŭ glacio. VD:montbastono
angle:
spit, skewer
ĉeĥe:
turistická hůl
france:
bâton de marche
germane:
Wanderstock, Skistock, Pickel
hungare:
hegymászó bot
nederlande:
bergstok
pole:
czekan
ruse:
альпеншток
slovake:
turistická palica s hrotom

pikstango  

HISMIL Ilo aŭ armo konsistanta el ligna stango finiĝanta per fera larĝa pinto: la tranĉrandoj de la […] hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis [33]; rajdanto Georgo Venkinto frapas drakon per pikstango [34]; oni elfosis la korpon kaj fortranĉis la kapon, kiu estis ekspoziciata sur pikstango [35]. VD:halebardo, lanco
angle:
pike, spear
beloruse:
дзіда
ĉeĥe:
kopí, oštěp
france:
épieu
germane:
Spieß
hungare:
pika, dzsida
itale:
picca (arma)
nederlande:
piek
pole:
pika, dzida, oszczep
ruse:
пика
slovake:
kopia, oštep

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Kontroli trad be, de, hu, nl, faritajn antaux
      splitado de la senco "incito".
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝema: Mankas dua fontindiko.
~bastono: Mankas fontindiko.
~bastono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.