*mok/i PV

*moki

(tr)
Malŝate, ofende ridindigi iun aŭ ion: ne moku maljunulon; fripona atestanto mokas juĝiston; vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, ... tial mi mokos, kiam timo vin atakos [1]; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via PrV ; (figure) ne moku riveron neatinginte la teron PrV VD:insulti, kritiki, rikani,
angle:
mock, deride, jeer at, scoff at, make a butt of, make sport of, poke fun at, ridicule, taunt
beloruse:
насьміхацца, зьдзеквацца, высьмейваць
bretone:
goapaat, ober goap, ober al lu gant ub.
ĉeĥe:
posmívat se, vysmát se posměšně
france:
se moquer de, railler
hispane:
burlar se, ridiculizar
hungare:
gúnyol, kigúnyol
nederlande:
spotten, bespotten
pole:
kpić, drwić, wyśmiewać, szydzić
rumane:
zeflemea, batjocori
ruse:
издеваться, насмехаться, высмеивать, осмеивать
slovake:
posmeškovať, posmievať(sa), vysmievať (sa), zosmiešňovať
tibete:
འཕྱ་ལད་རྒྱག་

moka

Malrespekte rida: ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon [2].
bretone:
goapaus
ĉeĥe:
posměšný, výsměšný
france:
moqueur (adj.)
hispane:
burla, ridículo (adj.)
pole:
kpiący, szyderczy, urągliwy
rumane:
batjocoritor, derizoriu
ruse:
насмешливый
slovake:
posmešný, posmievačný

moko

Intenca malrespektaĵo, rido aŭ alia malestima esprimo: vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi [3].
bretone:
goapadenn
ĉeĥe:
posměch, posměšek, výsměch, šleh
france:
moquerie, raillerie
hispane:
burla, ridículo (sust.)
pole:
kpina, drwina, szyderstwo
rumane:
tupeu, țâfnă, batjocură, ridiculiza
ruse:
насмешка
slovake:
posmech, výsmech

mokanto

Priridanto, elmontranto de sia malrespekto: mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas [4]; la mokanto estos mokataZ .
bretone:
goapaer
ĉeĥe:
posmívač
france:
moqueur (subst.), railleur (subst.)
pole:
kpiarz, przechera, szyderca
rumane:
batjocoritor, zeflemist
ruse:
насмешник
slovake:
posmievač

mokataĵo

Homo aŭ afero mokata, rigardata kiel malestiminda, ridinda: li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj [5].
france:
objet de moqueries, tête de turc
pole:
pośmiewisko
rumane:
glumă, obiect ale batjocurii
ruse:
предмет насмешек

mokema

Kiu volonte mokas, priridas; pikema: la roma popolo estis mokema kaj ... ĝi permesis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis [6].
6. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
france:
moqueur (adj.)
pole:
skłonny do kpin, cięty
rumane:
predispus la batjocură, tăiat

mokemo

Inklino al moko, al prirido de homoj, situacioj...: la fratoj diskutis en la korto, kiel ili plej bone povus subpremi la malican mokemon de Eero, mokemon, kiu igis lin ... mokadi ne nur ilin sed ankaŭ Dion kaj lian vorton [7]. VD:ironio
7. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
ĉeĥe:
posměvačnost
france:
caractère moqueur, goguenardise
pole:
ciętość
rumane:
răutate, amărăciune
slovake:
posmievačnosť

moketi

Milde, negrave moki, por komuna amuzo: la laboristoj moketis unu la alian: – Sidorov, por kio vi venis? Vi ja havas libertempon Metrop ! VD:inciteti
bretone:
añjinañ
france:
mettre en boite (plaisanter), plaisanter (quelqu'un), taquiner
pole:
kpić przyjacielsko
rumane:
batjocorește prietenos
ruse:
поддразнивать, подтрунивать, трунить
slovake:
posmievať sa

mokinda

Ne respektinda, tia ke ĝin oni facile mokas: hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj [8]. VD:ridinda
bretone:
lu (ag.)
ĉeĥe:
posměšný, směšný
france:
ridicule
pole:
zasługujący na kpiny
rumane:
demn de batjocură
ruse:
смешной, нелепый
slovake:
smiešny

administraj notoj

~anto: Mankas verkindiko en fonto.