kalembur/o PIV2

kalemburo   Vikipedio

LIN Vortludo per samskribaj aŭ samsonaj diverssignifaj vortoj: La stranga butiko ‐ last-ranga butiko [1]; Insigne la ĉapelo / Surportas bantornamon / Dum juna koko pruvas / Fervore sian amon / Kaj malgraŭ diverssenco / Ne estas diferenco (En ambaŭ okazoj estas ... kokardo.) [2]
1. Raymond Schwartz
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ne estas diferenco
ĉeĥe:
kalambúr
france:
calembour
germane:
Kalauer
hispane:
calambur
pole:
kalambur
rumane:
calambur
slovake:
kalambúr

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.