*romp/i
*rompi ↝
(tr)
detrui,
faligi,
frakasi
- 1.
- Difekti objekton disigante ĝin perforte en du aŭ plurajn pecojn, ĉu per bato, ĉu per puŝo, ĉu per tiro, ĉu per premo: rompi vazon [1] [2] PrV ; rompi la spegulon FK ; rompi la glacion [3]; li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita [4]; pli ol unu osto estis rompita [5]; virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion [6]; [li] senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis […] alten ĝis la supro [7]; rompi la murojn inter la popoloj [8]; (figure) verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto „libero” [9] (peni por trovi ideon, rimedon, vd cerbumi); (figure) neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon [10]; rompita arkaĵo (ogivo); (figure) rompita de la malsano [11]; (figure) rompi (malobservi) sian vorton [12], sian sanktan promeson Hamlet ; se ni [la Fundamenton] rompos sen ia tre grava bezono […] tiam la tuta lingvo ruiniĝos [13]; (figure) fari enrompon en la urbon [14] [15]; (figure) penetri trarompe (perforte) en la tendaron [16].
- 2. ↝
- (figure) Interrompi1: rompi la silenton BdV [17] [li] rompis la kvieton: ankoraŭ ion mi volas demandi vin [18]; rompi la ekvilibron, la pacon; rompi la kontinuecon [19] [20]; la emocio rompis lian voĉon [21]; unusola kontraŭa voto rompis la unuanimecon de la baloto; rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu regno; kiam ili volis fariĝi monaĥoj tie ĉi, ili devis rompi ĉiun rilaton kun sia lando kaj sia familio [22]; (ŝiri, fendi, tranĉi. ); kun la tradicio […] rompi subite per unu fojo estus iom danĝere [23]; ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj [24]; la faktoj elokvente rompis tiun opinion; verdaj parkoj rompas la unutonecon; por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson [25].
- 3.
- (figure) Cedigi, venki: rompi la kontraŭstaron, indiferentecon; rompi la ĝisnunan rekordon [26] [27]; la malfacilaĵoj de la entrepreno rompis lian kuraĝon; ĉiuj ekprovoj de liberiĝo estis rompitaj; malgraŭ ĉiuj persekutoj la amo de la popolo por sendependeco restis nerompita; mi rompos vian fieran obstinecon [28]; rompi la monopolon de la enlandaj entreprenoj [29].

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:33
2. La Nova Testamento, S. Marko 14:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 11a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:53
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
10. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:2
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 11:18
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la nomoj de landoj
26. Monato, Ivo Durwael: Nuda vero pri nova rekordo
27. Monato, Julius Hauser: Slovakio forgesita
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:19
29. Monato, Mu Binghua: Eksterlandaj investantoj rapide aĉetas nemoveblaĵojn

- angle:
- break
- beloruse:
- 1. ламаць, разламываць, трушчыць, раструшчыць, разьбіваць 2. ламаць, парушаць, перапыняць, перарываць 3. разьбіваць
- bulgare:
- 1. чупя, разбивам, сривам 2. прекъсвам, нарушавам 3. разбивам, прекършвам
- ĉeĥe:
- lámat, polámat, porušit, přerušit, rozbít, zlomit, zlámat
- france:
- casser, rompre
- germane:
- ~i al si la kapon: sich den Kopf zerbrechen 1. abbrechen, aufbrechen, durchbrechen, zerbrechen 2. unterbrechen, abbrechen 3. brechen
- hispane:
- romper
- hungare:
- ~i al si la kapon: töri a fejét 1. tör, összetör ~i ĉiun rilaton: megszakít minden kapcsolatot 2. megtör (átv.), szakít (átv.), megszakít (átv.) ~i la ĝisnunan rekordon: megdönti a jelenlegi rekordot 3. megtör (átv.)
- itale:
- rompere, spezzare (vincere), spaccare (vincere), sfiancare, stroncare 1. rompere, spaccare, infrangere 2. rompere, spezzare (far cessare), sciogliere (far cessare), infrangere
- nederlande:
- breken
- pole:
- łamać, kruszyć, rozbijać, tłuc, zbić
- portugale:
- 1. romper, quebrar, partir, fraturar, arrebentar
- rumane:
- rupe, sparge, fractura
- ruse:
- ломать, сломать, нарушать, нарушить, разбивать, разбить, портить, испортить, прерывать, прервать ~i al si la kapon: ломать голову 2. прерывать, прервать, разрывать, разорвать, нарушать, нарушить
- slovake:
- pobiť, polámať, porušiť, rozbiť, zlomiť
- tokipone:
- 1. pakala
*rompebla
- Kion oni povas pli aŭ malpli facile rompi: la regno estos parte fortika, parte rompebla [30]; mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj FK ; vitro estas rompebla kaj travidebla [31]; rompebla kaj tuŝotima porcelano [32]; (figure) inter ili ekzistas nerompebla ligo [33].
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:42
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Kvinopa sukceso
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Kvinopa sukceso
- beloruse:
- ломкі, крохкі
- bulgare:
- чуплив
- ĉeĥe:
- křehký
- france:
- cassant, fragile
- germane:
- zerbrechlich
- hispane:
- frágil
- hungare:
- törékeny
- itale:
- frangibile, fragile, spezzabile
- nederlande:
- breekbaar
- pole:
- kruchy, łamliwy, łatwo tłukący się
- rumane:
- fragil, friabil
- ruse:
- ломкий, хрупкий
- slovake:
- krehký, lámavý, zlomiteľný
rompiĝema ↝
- Facile rompiĝanta; malfortika, fragila: kolektadi […] rompiĝemajn vitrosonoriletojn [34]; paco estas same rompiĝema kiel ovo [35].
- bulgare:
- крехък
- france:
- cassant (fragile), fragile
- germane:
- zerbrechlich, brüchig
- hispane:
- frágil
- pole:
- kruchy, łamliwy
- rumane:
- fragil, casant
rompiĝi ↝
- Ŝiriĝi kaj disiĝi al pluraj partoj: kie maldike, tie rompiĝas PrV ; la arboj preskaŭ rompiĝas sub la multego da fruktoj; (figure) ŝia tuŝiteco elrompiĝis (subite montriĝis, kvazaŭ rompante ion, eksplodis) per laŭta plorado BdV ; liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis [36].
36.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Maljuna avo kaj nepo
- bulgare:
- чупя се
- france:
- se briser, se casser
- germane:
- zerbrechen
- hispane:
- romperse, fracturarse
- itale:
- rompersi, infrangersi, spezzarsi, spaccarsi, fratturarsi, sfiancarsi
- pole:
- przełamać, rozbić, stłuc, złamać się
- rumane:
- pauză, desparti
rompitaĵo, rompopeco
- Peco de io rompita; disrompaĵo: rompitaĵoj de ŝipoj [37]; tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj [38]; [li] frakasos ĝin […], tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco [39]; mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj [40]; la spegulo kaj la rompopecetoj [41]; tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj kaj domoj, aŭtoj kaj ĉiaspecaj aĵoj [42].
37.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:14
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:30
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
42. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano

- абломак, асколак
- bulgare:
- отломък, отломка
- ĉeĥe:
- střep
- france:
- débris, fragment
- germane:
- Bruchstück
- hispane:
- fragmento, trozo
- hungare:
- töredék, letört darab, szilánk
- itale:
- pezzo (di cosa rota), frammento
- nederlande:
- brokstuk
- pole:
- kawałek, odłamek, odrobina, czerep (odłamek)
- rumane:
- bucată, şindrilă, pic
- ruse:
- обломок, осколок
- slovake:
- črep
derompi
(tr)
- Preni rompante: kelkaj el la branĉoj derompiĝis [43]; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj [44]; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (oni ne plu respektas falinton) PrV ; vi derompos vian panon por malsatulo [45]; unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo [46].
43.
La Nova Testamento, Romanoj 11:17
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:7
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino

- адламаць
- bulgare:
- отчупвам
- ĉeĥe:
- ulomit, urazit, úderem oddálit
- france:
- arracher
- germane:
- abbrechen
- hispane:
- desgajar
- hungare:
- letör
- itale:
- spezzare (staccare)
- nederlande:
- afbreken
- pole:
- obrywać, odbijać, odłamać, utrącać
- rumane:
- pentru a obţine muscat, sări, se întrerupe, desface
- ruse:
- отломать, отломить
- slovake:
- odlomiť
disrompi ↝
(tr)
- Tute dispecigi, frakasi: li disrompis ĉiujn orajn vazojn [47]; li disrompis miajn dentojn [48]; la tero estis kovrita per disrompaĵoj; (figure) tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko; (figure) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ lia malfido; (figure) la malgaja rakonto de mia disrompita vivo FK .
47.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:13
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:16
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:16
- beloruse:
- разламаць, разьбіць, раскалоць, раструшчыць
- bulgare:
- разчупвам, разбивам
- ĉeĥe:
- rozlomit
- france:
- briser
- germane:
- zerbrechen
- hispane:
- despedazar, desintegrar
- hungare:
- széttör, szétzúz dis~aĵo: törmelék
- itale:
- disintegrare, fracassare, frantumare, sgretolare
- pole:
- druzgotać, połamać, rozbić się, rozpaść się na części
- rumane:
- pulveriza, pauză, desparti
- ruse:
- разломать, разбить, расколоть dis~aĵo: обломок, осколок
- slovake:
- rozlámať
disrompiĝi ↝
- Disiĝi en multajn erojn, frakasiĝi: la ovoj […] baldaŭ disrompiĝis [49]; lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos [50]; disrompiĝis kutimaj homaj rilatoj, malaperis emo helpi unu la alian [51].
49.
A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
fratoj, 1947
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:4
51. Monato, Hori Yasuo/pg: Forpaso-forumo
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:4
51. Monato, Hori Yasuo/pg: Forpaso-forumo
- bulgare:
- разчупвам се, разбивам се
- france:
- éclater
- germane:
- zerbrechen
- hispane:
- reventar
- pole:
- rozbić się, rozpaść się na części
- rumane:
- cădea în bucăţi
enrompo
- (figure)
Subita kaj perturba apero:
oni faris enrompon en la urbon kaj ĉiuj militistoj forkuris en
la nokto
[52];
la enrompo de Adela en la familian ĉiutagecon donis al
ĉi tiu novajn nuancojn
[53];
la foliumilo Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj […] unuavice kaŭzita de la multaj sekurectruoj kaj la kun ili ligitaj virus- kaj enromp-atakoj [54]; enrompistoj [55].
52.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
53. M. Fernández: Du Gardenioj, Ekstremoj, 1997
54. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
55. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
53. M. Fernández: Du Gardenioj, Ekstremoj, 1997
54. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
55. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
- ĉeĥe:
- vloupat se
- france:
- faire irruption
- germane:
- Einbruch
- hispane:
- irrumpir
- itale:
- irrompere
- pole:
- włamanie
- rumane:
- furt
- slovake:
- vlámať sa sa
interrompi
(tr)
- 1. ↝
- Ĉesigi la kontinuecon de io; rompi2: ili ne interrompis sian ludadon [56]; iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano kaj tuj interrompis IK ; la silenton interrompis ekkrio IK ; ni revenu al nia interrompita analizado EE .
- 2.
- Mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: ho ne! interrompis ŝin Klaro IK ; ĉio estas mensogo! interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj [57].
56.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
- angle:
- interrupt
- beloruse:
- перарываць, перапыняць
- bulgare:
- прекъсвам
- ĉeĥe:
- pozastavit, přerušit
- france:
- interrompre
- germane:
- unterbrechen
- hispane:
- interrumpir
- hungare:
- megszakít, félbeszakít
- itale:
- interrompere
- nederlande:
- onderbreken
- pole:
- przerywać
- rumane:
- intrerupe
- ruse:
- прерывать, прервать
- slovake:
- pozastaviť
trarompi
- Sukcese transpasi baraĵon: oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin [58]; la unua radio de la suno trarompis la nubon [59]; ni havus nur malgajnantojn – alta prezo por trarompi la diablan cirklon [60]; unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis: ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo [61]; konstrui tian ligilon signifos grandan teknikan trarompon [62].
58.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:12
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
60. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
61. Komunika Komitato de SAT: Eksternacia interkontaktiĝo de laboristoj kaj progresemuloj, 82a Kongreso de SAT, [2009]
62. Monato, Isikawa Takasi: Eĉ pli rapide

- breakthrough
- bulgare:
- пробив
- ĉeĥe:
- průlom
- france:
- percée
- germane:
- durchbrechen
- hispane:
- penetración (avance militar)
- pole:
- przebijać, zerwać
- rumane:
- străpunge
- slovake:
- prielom
kaprompa ↝
- Cerbostreĉa: kiel kaprompaj estas la devoj de urbestro! [63] tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn FK .
63.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
- beloruse:
- галаваломны
- ĉeĥe:
- krkolomný
- france:
- ardu, épineux (très difficile)
- germane:
- , Kopfzerbrechen bereitend verflixt
- hispane:
- escarpado, espinoso (muy difícil)
- hungare:
- fejtörő, találós
- itale:
- da rompicapo, difficilissimo
- nederlande:
- hoofdbrekend
- pole:
- uciążliwy, trudny
- rumane:
- dificil
- ruse:
- головоломный
- slovake:
- krkolomný
kolrompa
[64](pri korpa lertaĵo)
- Tre danĝera, tre riska: la perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi [65]; ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo [66]; multminute li improvizis komence per kolrompa virtuozeco [67].
64.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, kapo: ~rompa
65. František Omelka: Kaptitoj de la Glacirokoj
66. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
67. Vikipedio, Erroll Garner
65. František Omelka: Kaptitoj de la Glacirokoj
66. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
67. Vikipedio, Erroll Garner
- angle:
- fatal
- bulgare:
- опасен, рискован, смъртоносен
- ĉeĥe:
- krkolomný
- france:
- casse-cou (adj., périlleux), périlleux
- germane:
- halsbrecherich
- hispane:
- peligroso
- hungare:
- nyaktörő
- itale:
- mortale, a rompicollo, a rotta di collo, da rompersi il collo
- nederlande:
- fataal
- pole:
- karkołomny
- rumane:
- riscant
- ruse:
- опасный, рискованный, гибельный
- slovake:
- krkolomný
langrompilo, langorompilo
Diro kun multaj malfacilaĵoj por elparolo, uzata kiel lingva ludo aŭ ekzerco, ekzemple „ĉu ŝi ĵus ruĝiĝis?“: la nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparoleblaj, veraj langrompiloj [68]; Strč prst skrz krk estas ĉeĥa kaj slovaka langorompilo kun signifo „ŝovu fingron tra la kolo“ [69].
- bulgare:
- скоропоговорка
- france:
- virelangue
- germane:
- Zungenbrecher
- hispane:
- trabalenguas
- itale:
- scioglilingua
- pole:
- łamaniec językowy
- rumane:
- limbă străină
murrompilo
Aparato por enbati muron, pordon, havanta ordinare grandan trabon kiel ĉefpecon: ni ne havas murrompilojn por rompi la pordojn [70]; la homoj de Judas alvokis la grandan Sinjoron de la universo, kiu en la tempo de Josuo neniigis Jeriĥon sen murrompiloj aŭ milit-maŝinoj [71].
70.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a
71. trad. G. Berveling: II Makabeoj, 12:15
71. trad. G. Berveling: II Makabeoj, 12:15
- bulgare:
- таран
- ĉeĥe:
- beran (nástroj)
- france:
- bélier
- germane:
- Rammbock
- hispane:
- ariete (máquina bélica)
- itale:
- ariete (macchina bellica)
- pole:
- taran
- rumane:
- berbec
- slovake:
- baran (nástroj)
senrompa ↝
-
Kiu aperas aŭ daŭras unuece, sen rompoj:
en […] senrompa vico
[72];
la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj
[73];
senrompa disvolviĝo
VivZam
.
glata, kontinua, senintermita
72.
H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo
vadis?, 1933
73. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
73. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
- bulgare:
- непрекъснат
- ĉeĥe:
- nepřetržitý
- france:
- continu, ininterrompu
- germane:
- ununterbrochen
- hispane:
- continuo, sin interrupción
- itale:
- ininterrotto
- pole:
- ciągły, nieprzerwany
- rumane:
- continuu, neîntrerupt
- slovake:
- nepretržitý
ŝiprompiĝo ↝
- Ŝippereo, ŝipdetruo: unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon [74]; sur la insulo Malto […] Paŭlo alteriĝis post ŝiprompiĝo survoje al Romo [75]; mi foje spertis ŝiprompiĝon sur glacipecego [76].
74.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
75. Monato, Gerrit Berveling: Paŭlo-jaro
76. P. Høeg, trad. S. Johansson: Portreto de la avangardo, [vidita en 2014]
75. Monato, Gerrit Berveling: Paŭlo-jaro
76. P. Høeg, trad. S. Johansson: Portreto de la avangardo, [vidita en 2014]
- france:
- naufrage
- germane:
- Schiffsuntergang, Schiffsunglück
- hispane:
- naufragio
- pole:
- rozbicie statku
- rumane:
- nava de rupere
ŝiprompulo
- Tiu, kiu spertis ŝiprompiĝon: la du ŝiprompuloj, disbatitaj de emocioj kaj laciĝo, estis ripozintaj tiel trankvile kiel se ili enlitiĝis en la plej komforta ĉambro en la hotelo de la strato Montgomerio [77].
77.
J. Verne, trad. -:
La Lernejo por Robinsonoj, [vidita en 2019]
- france:
- naufragé (subst.)
administraj notoj
ŝip~ulo:
Mankas dua fontindiko.