*konsum/i UV
*konsumi
(tr)
Iom post iom detrui, forprenante partetojn:
- a)
-
Detrui iom post iom la substancon de io; malrapide kaj grade
neniigi, perdigi:
fajro […] konsumis la bruloferon
[1];
ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, […] malsano kaj
malagrablaĵoj!
[2];
mi konsumas la tempon de via sankteco per mia malsaĝa babilado
[3];
mi konsumos (for konsumos) mian koleron sur ili
[4].
elĉerpi,
elspezi - b)
-
Iom post iom detrui ion, prenante el substanco por sinnutrado
aŭ por persona uzado:
konsumi kandelon, viandon, panon;
li konsumis la tutan provizon
[5];
ĉio jam estas konsumita, ni havas ankoraŭ duonon da panbulo
[6];
sencele kaj vane mi konsumis mian forton
[7];
konsumi sian antaŭan grason
(vivi el ŝparitaĵoj)
PrV
;
konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
PrV
.
elsuĉi,
formanĝi,
foruzi - c)
-
Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta
senfortigado:
malsato konsumos lian forton
[8];
nesatigebla soifo ŝin konsumis
[9];
dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo
[10];
ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj
Marta
;
nigra melankolio […] ŝin malrapide konsumos, kaj iom post iom ŝin
ĉiutage mortigos
[11].
lacigi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:38
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:17
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 5:13
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:4
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 18:12
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka

- angle:
- consume
- beloruse:
- 1.a паглынаць 1.b спажываць, расходаваць 1.c спусташаць, зьнясільваць
- ĉeĥe:
- konzumovat, sníst, spotřebovat, strávit, sžírat
- ĉine:
- 摄食 [shèshí], 消耗 [xiāohào], 耗 [hào], 摄入 [shèrù]
- france:
- consommer
- germane:
- aufbrauchen, verbrauchen, aufzehren, konsumieren
- japane:
- 消費する [しょうひする], 消耗する [しょうもうする], 食べ尽くす [たべつくす], 焼き尽くす [やきつくす], やつれさせる
- nederlande:
- 1.a verteren 1.b verbruiken 1.c uitputten
- pole:
- konsumować, spożywać, zużywać
- portugale:
- consumir, gastar, esgotar, roer, carcomer
- rumane:
- consuma, mânca
- ruse:
- 1.a поглощать 1.b потреблять, расходовать 1.c истощать, изнурять
- slovake:
- konzumovať, míňať, spotrebovať
- tokipone:
- moku
konsumo
- 1.
- Ago konsumi; la rezulto de tiu ago: ŝi kontraŭbatalis ĝis la konsumo de siaj fortoj [12]; la plaĉa konsumo de l’ resto de l’ pikniko tagmeza kunformis etoson aparte taŭgan por konfidencoj [13]; tro-konsumo de tempo kaj energio estas vere nekompensebla perdego [14].
- 2.
Foruzo de rimedoj kaj servoj, mezurita laŭ kvanto aŭ spezo:
stimuli la enlandan konsumon
[15];
la konsumo de alkoholo, tabako
[16];
la energiprezoj restos je alta nivelo kaj […] nur per drastaj ŝparoj
en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon
[17].
12.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
16. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
17. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj

- consumption
- beloruse:
- спажываньне, расходваньне, расход, ужываньне
- germane:
- Verbrauch 2. Konsum
konsumaĵo
-
Io, kion oni konsumas:
ili komencas malavare aĉeti […] luksajn konsumaĵojn
[18];
pasintjare la totala vendosumo de sociaj konsumaĵoj en Ŝanhajo estis 159
miliardoj da juanoj
[19];
[ili] adicias ĉion, kio dum la produktado […] estas
konsumita: la bazajn materialojn (metalo), la kromajn konsumaĵojn dum la
produktado (akvo, pakumo, transporto)
[20].
materialo1,
bezonaĵo,
produkto1,
uzaĵo
18.
Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
19. Monato, MU Binghua: ĈINIO: Konsumado dum ferioj kaj vesperoj
20. Monato, Roland Rotsaert: Verdaj mitoj kaj herezoj, 2014
19. Monato, MU Binghua: ĈINIO: Konsumado dum ferioj kaj vesperoj
20. Monato, Roland Rotsaert: Verdaj mitoj kaj herezoj, 2014
- angle:
- consumable
- france:
- produit courant
- germane:
- Konsumgut, Verbrauchsgut
konsumanto
- Tiu, kiu konsumas vivrimedojn: ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj [21]; la apartaj konsumantoj devas iom post iom alkutimiĝi al novaj rimedoj [22]; Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj [23]; la specialaj bierspecoj ĝuas restariĝon sub influo de la pli kritikema konsumanto [24].
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:11
22. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, IV. El vivo de sistemoj
23. Donald Rogers: Laborema koalicio, Monato, 2000/03, p. 11
24. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18

- спажывец, спажывальнік
- ĉeĥe:
- konzument, spotřebitel
- ĉine:
- 消費者 [xiāofèizhě], 消費者行為 [xiāofèizhěxíngwéi], 消耗者 [xiāohàozhě]
- france:
- consommateur (subst.)
- germane:
- Konsument, Verbraucher
- japane:
- 消費者 [しょうひしゃ]
- nederlande:
- verbruiker
- pole:
- konsument
- rumane:
- consumatori
- ruse:
- потребитель
- slovake:
- spotrebiteľ
konsumiĝi
- 1.
- Iom post iom perdiĝi, neniiĝi: konsumiĝis la akvo de la felsako [25]; la faruno en la vazo ne konsumiĝis [26]; la provizo konsumiĝis [27]; viaj vestoj konsumiĝas de tineoj [28].
- 2.
-
Iom post iom perdi siajn fortojn:
konsumiĝi per malsano, de malĝojo, en vana serĉado, en duboj;
Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco
[29];
miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis
[30];
mia animo konsumiĝis de sopiro
[31].
kadukiĝi,
velki
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:15
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 17:16
27. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 6
28. La Nova Testamento, Jakobo 5:2
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:8
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXIII

- расходвацца, спажывацца, зьнікаць (у выніку спажываньня)
- ĉine:
- 罄尽 [qìngjìn]
- france:
- être consommé, se consumer
- germane:
- 1. sich aufbrauchen, verbraucht werden, aufgezehrt werden, konsumiert werden 2. ermatten, ermüden
- japane:
- 消耗される [しょうもうされる], すり減る [すりへる], 疲れ果てる [つかれはてる]
- nederlande:
- op raken
- pole:
- zostać skonsumowanym
- rumane:
- fie consuma
- ruse:
- истощаться, истощиться 2. изнуриться
konsumismo
Stato de socio, en kiu objektoj abundas kaj estas grandkvante kaj
rapide konsumataj:
la manekeno funkcias kiel instrumento de konsumismo kiu vendas
[32];
la nuna meza generacio konis nenion alian ol bonfarton kun senproblema konsumismo
[33];
kiam Nando eksentis, ke ekster ĉi konsumisma socio eble estas
io alia, li forlasis ĉion kaj pedale ekvojaĝis
[34].
32.
Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
33. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
34. M. Cruz: Bicikle vivi, 2003
33. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
34. M. Cruz: Bicikle vivi, 2003
- beloruse:
- кансумэрызм, спажывальніцтва
- ĉeĥe:
- konzumní způsob života
- ĉine:
- 消費主義 [xiāofèizhǔyì]
- france:
- consumérisme, société de consommation
- germane:
- Konsumismus
- pole:
- konsumpcjonizm, konsumizm
- rumane:
- consumismului
- slovake:
- konzumný spôsob života
forkonsumi
(tr)
- Ĝis plena neniigo konsumi: fajro […] forkonsumis ĝiajn fruktojn [35]; inferaj turmentoj […] min forkonsumas [36]; la laboristinoj perdas la sanon super la maŝinoj, kiuj […] forkonsumas la fortojn Marta ; la homoj estas forkonsumataj de pli da envio, da zorgoj [37]; li ege kompatis niajn riĉulojn, kiujn […] ni devigas forkonsumi la propraĵon de aliuloj [38].
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 19:14
36. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro IV
37. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XX
38. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
36. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro IV
37. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XX
38. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
- beloruse:
- спажываць (цалкам), расходаваць (цалкам)
- ĉeĥe:
- spotřebovat, vypotřebovat
- ĉine:
- 耗 [hào], 用掉 [yòngdiào]
- france:
- consumer
- germane:
- aufbrauchen, verbrauchen, aufzehren
- japane:
- 使い果たす [つかいはたす], 消耗し尽くす [しょうもうしつくす]
- nederlande:
- verbruiken
- pole:
- ścierać
- rumane:
- șterge
- ruse:
- истощить, израсходовать, изнурить
- slovake:
- spotrebovať